South Park

South Park (Suda Parko) estas televida komedia animadoserio kreita de Matt Stone kaj Trey Parker. Ĝi dissendiĝas ekde 1997 kaj temas pri la superrealistaj aventuroj de kvar ok-jaraj knaboj loĝantaj en malgranda urbo South Park (Koloradio, Usono). South Park kritikas satire multajn aspektojn de usona kulturo kaj aktualaĵoj, kaj problemigas konvinkojn kaj tabuojn per nigra humoro.

South Park
animacia televida serio • paperpeca movbildofarado
Originala titoloSouth Park
Originala lingvoangla lingvo
Origina landoUsono
Ĝenrosatiro, black comedy television program, animated sitcom, comedy television series, nigra humuro, Superrealisma humuro, situacia komedio, adult animation
ReĝisoroTrey Parker
Muziko dePrimus
Amplekso
Sezonoj26
Epizodoj323
Daŭro sen reklamoj22
Elsendo
Unua elsendo13 aŭg. 1997
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Temoj

La programo okulfrapas pritraktante aktualaĵojn, kiam ili ankoraŭ estas aktualaj, kutime en kruda maniero. Ekzemple, epizodo pri rehejmigo de rumanaj kvinnaskitoj dissendiĝis dum la afero Elián González, en kiu rolis Janet Reno, tiutempa usona Prokuroro Ĝenerala (ministro pri justico). En alia epizodo dissendita post la 11-a de septembro 2001 la knaboj iras per armea transporto al Afganio kaj renkontas Usaman Bin Laden.

Roluloj en Sudparko

La Knabaro

La Knabaro estas la grupo de la 4 ĉefroluloj de Sudparko. Temas pri Stano Marŝo, Kajlo Brokovskio, Eriko Kartmano kaj Kenĉjo MakKormiko.

  • Stano Marŝo estas unu el la ĉefaj roluloj de Sudparko kun Kajlo Brokovskio. Li estas la plej normala knabo de la amika kvaropo. Li estas tre honesta kaj matura.
  • Kajlo Brokovskio estas unu el la ĉefaj roluloj de Sudparko kun Stano Marŝo. Li estas juda kaj pro tio, Eriko Kartmano ĉiam takinas lin. Li ofte diras "Vi bastardo(j)" sekvanta Stana "Oh Dio mia, vi/ili/ni murdis Kenĉjon" and "Mi lernis ion hodiaŭ" (ofte finepizode).
  • Eriko Kartmano estas dika rolulo en Sudparko. Eĉ se li ne estas la plej grava rolulo de la kvaropo (kun Stano kaj Kajlo kaj Kenĉjo, li ja estas tre ŝatata de la spektantoj. Li ankaŭ famas pro lia senĉesa ŝercumado pri la judoj, kaj ioma faŝista agado. Kelkfoje lia bruna hararo nigriĝas pro pli granda similo kun Hitler. Ĉiukaze, oni povas diri ke Kartmano estas la kontraŭ-heroo de Sudparko.
  • Kenĉjo MakKormiko estas oranĝkolorvesta knabo, kies voĉo apenaŭ aŭdeblas. Li estas el iu multinfana irlanddevena malriĉega kredantega familio. Li mortas en preskaŭ ĉiuj epizodoj.

Studentoj de la Sudparka bazlernejo

Gravaj aliaj studentoj de la bazlernejo de sudparko estas Butero kaj Tviko.

  • Leopoldo Butero Stotĉo estas rolulo de Sudparko. Li estas tre naiva kaj kredema knabo. Li ĉiam volas helpi.

Teamo de la Sudparka bazlernejo

La instruisto de la 4a klaso estas Sinjoro Garisono. Sinjoro Makejo estas la edukadzorganto de la lernejo. Liaj frazoj finiĝas ofte per "m'klare".

Aliaj roluloj

  • Terencio kaj Filipo estas du roluloj de Sudparko. Ili estas kanadanoj, do havas tre tipan vizaĝon. Ili estras famaj pro ilia tre konata elsendo pri humuro kaj furzeco. Nigrhara Terencio naskiĝis en "malgranda kanada vilaĝo" Toronto, kaj blondhara Filipo naskiĝis en Montrealo.

Epizodoj

Jen listo de la epizodoj de la televida serio Sudparko (South Park).

La epizodoj estas ordigita laŭ produktado, ne laŭ apero ĉe televidekrano.

Unua sezono (1997-1998)

  • 1-x1: Kartmano havas anusan esplorilon
  • 1-x2: Dikigilo 4000
  • 1-x3: Vulkano
  • 1-x4: Gaja vojaĝo kun Alĉjo Gejego
  • 1-x5: Elefanto seksumas kun porko
  • 1-x6: Morto (Sudparka epizodo)
  • 1-x7: Konjunktivito (Sudparka epizodo)
  • 1-x8: Marteno Reno (Sudparka Epizodo) - Marteno Reno el Etiopio estas adoptita de Eriko Kartmano.
  • 1-x9: Sinjoro Hanĉjo, kristnaska fekaĵo - Kajlo Broflovskio renkontas Sinjoron Hanĉjon, magia fekaĵo.
  • 1-10: Damiano - La filo de Satano venas en Sudparko.
  • 1-11: Naza ĥirurgio
  • 1-12: Strejsanda Meĥanikaĵo - Barbara Strejsando estas Meĥanikaĵo.
  • 1-13: Kartmana Panjo estas seksemegulino - Eriko Kartmano serĉas sian patron.

Dua sezono (1998-1999)

  • 2-x1: Neniam sen mia pugtruo - Speciala elsendo de Terencio kaj Filipo
  • 2-x2: Kartmana Panjo ĉiame estas seksemegulino
  • 2-x3: Kokamanto
  • 2-x4: Uda kaco - Udo Broflovskio estas circumcidita.
  • 2-x5: Siamomakzela Feto
  • 2-x6: Hipnota Meksikia rano el suda Srilanko
  • 2-x7: Urbo ĉe la ĉiama bordo
  • 2-x8: Somero aĉas
  • 2-x9: Salaj ĉokoladpilkoj de Ĉefo
  • 2-10: Varioleto (Sudparka epizodo)
  • 2-11: Roĝero Elberto devus manĝi malgrasaĵojn
  • 2-12: Knabejo
  • 2-13: Bovaj Tagoj
  • 2-14: Ĉefa Aido
  • 2-15: Sanga fiŝo
  • 2-16: Ĝojan Kristnaskon, Karlo Mansono!
  • 2-17: Gnomoj (Sudparka epizodo)
  • 2-18: Praa Glaculo

Tria sezono (1999-2000)

  • 3-x1: Praarbaro Ŝpraarbaro
  • 3-x2: Spontana brulo
  • 3-x3: Ĉefa Panjo
  • 3-x4: Tviko kontraŭ Krejgo
  • 3-x5: Jakovasaŭroj
  • 3-x6: Seksincitada Pando
  • 3-x7: Kata orgio - Unua epizodo de la meteora sagao
  • 3-x8: Melveno - Dua epizodo de la meteora sagao
  • 3-x9: Judbileo - Tria epizodo de la meteora sagao
  • 3-10: Ĉinpokomono
  • 3-11: Marteno Reno en Kosmo
  • 3-12: KoRn kaj la fantoma mistero de la pirataj fantomoj
  • 3-13: Hooked on Monkey Fonics
  • 3-14: Ruĝa Medalo de Gejeco
  • 3-15: Kristnaskaj kantoj de Sinjoro Hankejo
  • 3-16: Dio, ĉu vi ĉeestas? Jen Jesuo
  • 3-17: Tuttere Elsendita Koncerto, alinome La bruna Bruo

Kvara sezono (2000)

  • 4-x1: Kartmana malŝatmurdo 2000
  • 4-x2: Dentfeino 2000
  • 4-x3: Kvinnaskitoj 2000
  • 4-x4: Timĉjo 2000
  • 4-x5: Pipo (Sudparka epizodo)
  • 4-x6: Kartmano aliĝas en NAMBLA
  • 4-x7: Ĉerokharaj tampono
  • 4-x8: Ĉefo freneziĝas
  • 4-x9: Fingrofareblaĵo
  • 4-10: Ĉu handikapuloj iras inferen?
  • 4-11: Sendube
  • 4-12: Kvara klaso
  • 4-13: Danĝera dosierujo
  • 4-14: Danktago (Sudparka epizodo)
  • 4-15: Dikula koncentrejo
  • 4-16: La malpermesita vorto
  • 4-17: Aĉan Kristnaskon

Kvina sezono (2001)

  • 5-x1: Granga societa problemo
  • 5-x2: kriplula batalo
  • 5-x3: Super-plej-bonaj amikoj
  • 5-x4: Skoto Tenorman devas morti
  • 5-x5: Torencio kaj Filipo: alia flanko de prospero
  • 5-x6: Kartmanlando
  • 5-x7: Prava uzado de kondomo
  • 5-x8: Viŝtuketo
  • 5-x9: Osama Bin Laden havas fetoran pantalonon
  • 5-10: Kiel manĝi per pugo
  • 5-11: Esenco
  • 5-12: Najbaroj alvenas
  • 5-13: Kenĉjo mortas
  • 5-14: Batera propra epizodo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj