Terpompatkuko

Terpompatkukoj estas maniero prepari kaj servi manĝaĵon el terpomoj.

terpompatkukoj Bambes kun pomkaĉo en la urbo Plauen

Ingrediencoj

Ĉefa ingredienco estas senŝeligitaj kaj krude erigitaj terpomoj. Sekve el la maso iom elpremiĝas la likvaĵo, kaj la iom pli seka maso miksiĝas kun kokina ovaĵo kaj faruno, tiel ke ekestas pasto. Tiu pasto spiciĝas per salo kaj muskato kaj - kutime en pato - fritiĝas al maldikaj kukoj.[1]

germanstilaj terpompatkukoj (Kartoffelpuffer)
ukrainstilaj terpompatkukoj Derunij, farĉitaj per viandaĵo

Loke

Regione terpompatkukoj aparte ŝatatas en centra kaj orienta Eŭropo, kun fokuso en Germanlingvio. Gravan rolon la loka variaĵo Reiberdatschi [RAJbadaĉi] de Bavario havas ekzemple en la Oktobrofesto de Munkeno.

Referencoj

Vidu ankaŭ