Tigraja lingvo

La tigraja lingvo (propralingve ትግርኛ [tigriññā], literumata ankaŭ Tigrinya, Tigrigna, Tigrina, Tigriña, malpli ofte (anglalingve) Tigrinian, Tigrinyan), estas ŝemida lingvo parolata en Eritreo kaj Etiopio. Ĝi estas skribata per la etiopa skribo, silaba skribo, skribata de maldekstre al dekstre.

Tigraja lingvo
lingvo • moderna lingvo
Etiopa ŝemida lingvaroŜemida lingvaro
Parolantoj5 800 000
Skriboetiopa skribo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1ti
  ISO 639-3tir
  Glottologtigr1271
Angla nomoTigrinya
Franca nomotigrigna
vdr

Ĝi estas parolata

  • de la popolo Tigraja en centra Eritreo, en kiu lando ĝi estas unu el la du ĉefaj lingvoj,
  • kaj en la Tigrea Regiono de Etiopio, kie la parolantoj nomiĝas "Tigre" kaj la lingvo estas oficiale rekonata,
  • kaj inter elmigrintoj el tiuj regionoj

Oni distingu inter la tigraja lingvo kaj la parenca tigrea lingvo, parolata en la malaltaj regionoj en Eritreo norde kaj okcidente de la regiono kie paroliĝas la tigraja.