Trolebusa transporto en Liono

Trolebusa transporto en Liono (france Trolleybus de Lyon) formas parton de la reto de publika transporto de la urbo kaj komunumo Liono, Francio. Malfermita en 1935, ĝi kombiniĝas kun la metroo, la tramvojo kaj la busoj de Liono por formi integritan skemon de kvar transportiloj.

TBUS Trolebusa transporto en Liono
Trolleybus de Lyon
Irisbus Cristalis ETB18 sur linio C3
Irisbus Cristalis ETB18 sur linio C3
trolebusa sistemo
Ĝeneralaj informoj
LokoLiono
 Francio
Transportsistema specoTrolebuso
Komenco de trafiko15-a de oktobro 1935
Teknikaj informoj
Nombro de linioj8 (+ 1)
Nombro de veturiloj131
Aliaj informoj
PosedantoSYTRAL
TransportistoKeolis Lyon
v • d • r

Liono estis unu el la unuaj urboj en Francio kiuj eksperimentis trolebusojn. Ĝi estas la "ĉefurbo de la franca trolebuso" (france capitale du trolleybus français). En 1961, la trolebusa sistemo de Liono havis la plej grandan nombron da trolebusoj kiuj funkciis samtempe en Francio (370 veturiloj). En la 21-a jarcento, ĝi estis la ĉefo en la disvolviĝo de novaj trolebusoj.

La sistemo estas posedata de SYTRAL, kiu, kiel la plejparto de la kvar-transportila skemo, estas ekspluatata de Keolis Lyon nome de "Transports en commun lyonnais" (TCL). Depost 2006, ĝi estis pligrandigita per la elektrigado de du novaj ĉefaj linioj (C1 kaj C2). En 2015, la trolebusa reto konsistis el naŭ linioj.

Mapo de publikaj transportoj

Mapo de publikaj transportoj en Liono (2009)

Linioj

NumerojItineroVeturiloRimarkoj
Gare Part-Dieu - Vivier MerleCuireIrisbus Cristalis ETB 18
Gare Part-Dieu - Vivier MerleRillieux — SemaillesIrisbus Cristalis ETB 18
aŭtobuse: Gare Saint-PaulLaurent Bonnevay - Astroballe
trolebuse: Laurent Bonnevay - AstroballeVaulx-en-Velin — La Grappinière
Irisbus Cristalis ETB 18La aŭtobusa parto estas plenumata de artikaj aŭtobusoj Irisbus Citelis 18.
Cité Internationale — Centre de Congrès ↔ Jean MacéIrisbus Cristalis ETB 12
Saxe - GambettaLaurent Bonnevay - AstroballeIrisbus Cristalis ETB 12
Nordo: Montessuy — Gutenberg ↔ Hôtel de Ville - Louis Pradel
Sudo: Hôtel de Ville - Louis PradelGrange Blanche
Irisbus Cristalis ETB 12La suda parto estas plenumata de aŭtobusoj Iveco Urbanway 12.
Jean Macé ↔ Les SourcesIrisbus Cristalis ETB 12
Hôtel de Ville - Louis PradelCroix-Rousse — NordIrisbus Cristalis ETB 12Lernejaj servoj plenumataj de artikaj aŭtobusoj Irisbus Citelis 18.
Hôtel de Ville - Louis PradelCroix-RousseHess NMT 222Vespera servo plenumata de "midibus" Heuliez GX 137.


Veturanta materialo

NumerojKvantoMarkoElektroModeloTipoKonstruoLinio(j)
1711 -> 17177MAN/HessKiepeNMT 222aŭtobuso1999
1801 -> 186969IrisbusIrisbusCristalis 12aŭtobuso2000–2004
1901 -> 1927
2901 -> 2917
44IrisbusIrisbusCristalis 18Artika aŭtobuso2001–2006
2918 -> 292811IrisbusIrisbusCristalis 18Artika aŭtobuso2010

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Fonto

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Trolleybuses in Lyon en la angla Vikipedio.