Universitato Fudan

universitato en Ŝanhajo, Ĉinio

Universitato Fudan (en mandarene :复旦大学) estas publika esploruniversitato, situanta en Ŝanhajo en Ĉinio, kiu estis establita en 1905. Ĉi tiu universitato estas konsiderata kiel unu el la plej prestiĝaj en la lando (kun emfazo de medicinaj kaj Homa scienco) kun striktaj akceptokondiĉoj. Universitato Fudan havis profundan efikon al ĉina socio tra la jaroj kun multaj diplomiĝintoj integriĝantaj en la centrojn de potenco kaj kulturo en la lando. Kelkaj el la konataj diplomiĝintoj de la institucio inkluzivas Guo Guangchang kaj Hong Ying.

Universitato Fudan
universitato • higher education institution directly under Ministry of Education of the People’s Republic of China • vice-ministerial level university
moto博学而笃志,切问而近思

Riĉa je scio kaj tenaca je celoj,
demandante kun seriozeco
kaj pripensante kun mempraktiko

Informoj
fondodato1905
Situo
Geografia situo, 121° 29′ 57″ O (mapo)31.298888888889121.4991666666731° 17′ 56″ N, 121° 29′ 57″ O (mapo)
landoĈinio
urboŜanhajo
Nombroj
nombro de studentoj44 300 vd
retejo[<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Ligo de Naŭ Universitatoj
• Asocio de Universitatoj de la Jangzia Delto
• Shanghai-Hong Kong University Alliance
• BRICS Universities League
• Double First Class University Plan
• Plan 111
Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo vd
filiita al
• Ligo de Naŭ Universitatoj
• Ministerio pri Eduko de Popola Respubliko Ĉinio
• Projekto 985
• Projekto 211 vd
filioj
• Institutes of Biomedical Sciences, Fudan University
• School of Pharmacy, Fudan University
• The Center for Historical Geography Studies, Fudan University
• Fudan University Shanghai Medical College
• Fudan University Library vd
Universitato Fudan (Ĉinio)
Universitato Fudan (Ĉinio)
DEC
Universitato Fudan
Universitato Fudan
Map
Universitato Fudan
vdr

Universitato Fudan estas membro de multaj akademiaj organizoj inkluzive de la Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo, la C9-ligo, Universitatas 21 [1]kaj la Asocio de Esploraj Universitatoj en Orienta Azio [2].

Organize, Universitato Fudan konsistas el 17 lernejoj konsistantaj el 69 sekcioj kaj 77 esplorinstitutoj. La medicinaj studoj inkluzivas kunlaboron kun ĉirkaŭ 17 hospitaloj. La loka biblioteko estis establita en 1922 kaj ĝia suma areo estas proksimume 29,000 kvadrataj metroj. Ĝis la fino de 2004, la kolekto de la biblioteko konsistis el pli ol 4.45 milionoj da eroj inkluzive de artikoloj, libroj, periodaĵoj, gazetoj kaj registradoj.

La universitato havas multajn akademiajn kunlaborojn, kiuj inkluzivas studentajn interŝanĝojn kun ĉirkaŭ 200 institucioj en ĉirkaŭ 30 landoj. Inter la institucioj kiuj kunlaboras kun Universitato Fudan estas Universitato Yale, Vaŝingtona Universitato en Sankta Luiso, Universitato Kolumbio, Universitato de Kalifornio: Universitato de Kalifornio ĉe Santa Barbara, Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso, Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley, Universitato Bocconi, Universitato de Roĉestro, Universitato de Kalifornio ĉe Irvine, Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego, Universitato de Sidnejo, Universitato de Toronto, Universitato de Tokio, Universitato George Washington, Universitato de Adelajdo Beloit College, Nacia Universitato de Singapuro, London School of Economics, Universitato Georgetown, King's College Londono, Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo, IE Business School, Universitato Harvard kaj Universitato de Manĉestro.

Rangigo

  • Ŝanhaja rangotabelo : 101-150 (2017)
  • Times Supera Eduko : 109 lokoj (2019)
  • QS-rangotabelo por universitatoj: 34 (2020)

Referencoj

Eksteraj ligiloj