Universitato de Kalifornio en Davis

publika universitato en Usono

La Universitato de Kalifornio en Davis (angle University of California, Davis ; mallongigita : UCD ; mallongigite: UC DavisDavis) estas unu el la dek kampusoj de la Universitato de Kalifornio, situanta en Davis, urbo en agrikultura areo en Norda Kalifornio, apud la vojo inter San-Francisko kaj Sakramento.

Universitato de Kalifornio en Davis
universitato
publika eduka institucio en Usono
land-grant university (en) Traduki
censa loko
eldonejo de malfermita aliro Redakti la valoron en Wikidata
motoFiat lux
Estu lumo
Informoj
fondodato1905
specoPublika terkoncesa esploruniversitato
Situo
Geografia situo, 121° 45′ 0″ U (mapo)38.54-121.7538° 32′ 24″ N, 121° 45′ 0″ U (mapo)
landoUsono
adresoOne Shields Avenue
poŝtkodo95616-8678
Nombroj
nombro de studentoj39 074 vd (stato: septembro 2020)
Diversaĵoj
retejo[<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Universitato de Kalifornio en Davis (Kalifornio)
Universitato de Kalifornio en Davis (Kalifornio)
DEC
Map
Universitato de Kalifornio en Davis
vdr

La universitato estis fondita kiel bieno por agrikulturaj studoj de la Universitato de Kalifornio en 1905. En 1959 ĝi iĝis sendependa kampuso de la universitato, laŭ la California Master Plan for Higher Education desegnita de la prezidanto de la universitato, Clark Kerr.

La universitato hodiaŭ estas inter la plej bonaj dek publikaj universitatoj, kaj estas konsiderita ekvivalenta en nivelo al la privataj Ivy League -universitatoj. La universitato estas membro de la reto Universitas 21, membro de la Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo, de la Asocio de Amerikaj Universitatoj kaj membro de la Asocio de Esploraj Universitatoj (la lasta el ili fakte estas nacia, ne internacia asocio).

Organiza strukturo

La universitato nuntempe inkluzivas ĉiujn akademiajn studkampojn: sociosciencoj kaj homscienco, arto, natursciencoj, inĝenieristiko, agrikulturo kaj mediaj sciencoj, komerca administrado, juro kaj lernejo de medicino. Kampoj de studo kaj esplorado unikaj (relative) al Davis estas veterinara medicino (la nura lernejo en Kalifornio) kaj enologio. Granda parto de la progreso en la vinindustrio en Kalifornio ricevas al la vinkultivadsekcio.

Kolegioj kaj lernejoj

Kampuso

La universitato situas sur vasta kampuso kun areo de proksimume 22 kvadrataj kilometroj, kun multaj gazonoj, fontanoj, statuoj kaj botanika ĝardeno (Arboretum) enhavanta pli ol 4000 speciojn de plantoj. Komuna transportilo en la kampuso kaj en la proksima urbo estas biciklo.Estas multaj biciklovojoj apartigitaj de la vojoj Kaj eĉ specialaj semaforoj por bicikloj.La bicikla teamo de la universitato gajnis la National University League Championship en Usono en 1996, 2001 kaj 2006.

Fakultato kaj esploro

La universitato havas proksimume 2000 fakultatanoj, inkluzive de dek ok membroj de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj, ses membroj de la National Academy of Engineering (NAE), du premiitoj de la Premio Pulitzer kaj laureato de la medalo Fields pri matematiko. La esplorbuĝeto de la universitato, proksimume 450 milionoj da dolaroj jare, estas la 14-a plej granda en Usono.

Rangigo

Laŭ la rangotabelo de US News & World Report, Davis estas 38-a en Usono en bakalaŭraj studoj (kaj 9-a inter publikaj universitatoj).

Famaj diplomiĝintoj

Inter la diplomiĝintoj de la Universitato de Kalifornio ĉe Davis:

  • London Breed - politikisto, urbestro de San Francisco
  • Dave Lubsack - politikisto
  • Jimmy Fante - politikisto
  • Karen Joy Fowler - verkisto
  • Tracy Caldwell Dyson - astronaŭto kaj kemiisto

Referencoj

Eksteraj ligiloj