Urbo de Dezajno (Unesko)

Urbo de Dezajno de Unesko estas koncepto ene de la Unesko-programo "Reto de Kreemaj Urboj de Unesko" (Creative Cities Network), lanĉita en 2004 por antaŭenigi kunlaboron inter urboj, kiuj uzas krepovon kiel gravan faktoron por sia urba disvolviĝo. Je la fino de la jaro 2019, estis 31 tiaj urboj en 26 landoj kaj en 2021 jam 40.

Kriterioj de Unesko por Urboj de Dezajno

Por esti aprobita kiel Urbo de Dezajno, urboj devas plenumi kelkajn kriteriojn starigitajn de Unesko[1].

Elektitaj urboj havas similajn karakterizaĵojn. Ili havu:

- kulturan pejzaĝon konservitan helpe de dezajno kaj la konstruita medio (arkitekturo, urboplanado, publikaj spacoj, monumentoj, transporto);

- lernejojn kaj esplorcentrojn pri dezajno;

- grupojn de dezajnistoj aktivaj je loka kaj nacia nivelo;

- sperton pri organizado de komercaj foiroj, eventoj kaj ekspozicioj en la kampo de dezajno;

- kreemajn industriojn surbaze de dezajno kiel arkitekturo kaj interna delprado, modo kaj teksaĵoj, juvelaĵoj kaj akcesoraĵoj, urba planado, daŭripova projektado.

- donu ŝancojn al lokaj dezajnistoj kaj urboplanistoj uzi lokajn materialojn

Pri la urboj de Dezajno

En 2005, Bonaero fariĝis la unua Dezajnurbo - kun Montrealo aliĝanta en 2006[2].

Bonaero estas hejmo de la Metropolitan Design Center (CMD) kreita en 2001 kun la celo stimuli la produkteman kadron kaj la vivokvaliton de la civitanoj de la urbo, per efika administrado de la diversaj projektaj areoj. Internacia Festivalo de Dezajno okazas ĉiujare en la CMD. En 2014, la estis kreita dezajno-distrikto por plifirmigi la dezajnan industrion kaj servojn de la grandurbo en karakteriza teritorio kaj tiamaniere krei dezajn-intensan produktadgrupon[3].

Montrealo estas konata pro ĝia konsiderinda nombro da ejoj por la prezento de dezajno, kune kun famaj organizaĵoj, kiuj reliefigas la kreaĵojn de dezajnistoj kaj arkitektoj de Montrealo kaj aliloke[4].

Bakuo, situanta ĉe la okcidenta bordo de la Kaspia Maro, havas ege varian arkitekturon, ekde la malnova urbo (kun la Palaco de la Ŝirvanŝahoj, Maiden Tower, ktp.) ĝis modernaj konstruaĵoj kiel la Centro Hejdar Alijev dezajnita de Zaha Hadid, la Azerbajĝana Tapiŝa Muzeo kaj la Flame Towers (Flamaj Turoj). Bakuo aliĝis la 31-an de oktobro 2019 al ĉi tiu reto de dezajnurboj okaze de Monda Urba Tago kiel Dezajnurboj, kune kun Asahikaŭa ( Japanio), Bankoko (Tajlando), Cebu City (Filipinoj), Fortalezo (Brazilo), Hanojo (Vjetnamio), Muharrako (Barejno), Berlino (Germanio) kaj San-Joseo (Kostariko)[5].

Elektitaj Urboj de Dezajno

Estas 40 Urboj de Dezajno.

UrboLandoJaro de aliĝo
AsahikaŭaJapanio2019
BandungIndonezio2015
BankokoTajlando2019
BerlinoGermanio2006
BilbaoHispanio2014
BonaeroArgentino2005
BraziljoBrazilo2017
BudapeŝtoHungario2015
Cebu CityFilipinoj2019
CuritibaBrazilo2014
DetrojtoUsono2015
DubajoUAE2018
DundeeSkotlando (Unuiĝinta Reĝlando)2014
FortalezaBrazilo2019
GeelongAŭstralio2017
GrazAŭstrio2011
HanojoVjetnamio2019
HelsinkoFinnlando2014
IstanbuloTurkio2017
KaburboSud-Afriko2017
KaŭnasLitovio2015
KobeJapanio2008
KoldingDanio2017
KortrijkBelgio2017
BakuoAzerbajĝano2019
MeksikurboMeksiko2017
MontrealoKanado2006
MuharrakoBarejno2019
NagojaJapanio2008
PekinoĈinio2012
PueblaMeksiko2015
QueretaroMeksiko2019
Sainte EtienneFrancio2010
San JoséKostariko2019
SeuloKoreio2010
ŜanhajoĈinio2010
ŜenĵenoĈinio2008
SingapuroSingapuro2015
TorinoItalio2014
VuhanoĈinio2017

Noto kaj referencoj

Tiu ĉi artikolo estas (parta) traduko de la angla artikolo Design Cities (UNESCO), listo de de aŭtoroj.

Vidu ankaŭ