i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Jean-François Clet!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --PaulP@diskkont 13:48, 24. Maj 2009 (UTC)


Saluton Jean-François - mi rimarkis ke en artikolo Ĝardena nano vi nuligis kelkajn el miaj antaŭaj ŝanĝoj - la uzo de "ke" anst. "kiun" estas nekorekta francismo - same, mi ne komprenas kial vi revenis al "magranda" anst. "malgranda" - tio nenion signifas, ktp... Mi tre bedaŭras, ke vi fuŝas tiel interesan artikolon --Dominik 18:26, 25. Aŭg 2009 (UTC)

Kara Jean-François, nun ĉio estas en ordo - mi komprenas, ke vi estis revizianta la artikolon dum mi faris korektojn - kio poste malebligis al vi savi viajn proprajn ŝanĝojn - anekdote, foliumante katalogon, mi trovis ĝardenan nanon kiu furzas... --Dominik 04:43, 26. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton. Mi sugestas, ke vi kiel kreinto de la artikolo alinomu ĝin al Kali Juga aŭ Kali Jugo por eviti fremdan literon, kiu ne ĉiu esperantisto devos koni kaj prononci. Mi komprenas ke neesperantaj nomoj restas sentuŝe kiam devenas el la sama alfabeto kiel Esperanto, ekzemple se oni faras artikolon pri Jean-François Clet, sed kiam temas pri nomo aŭ koncepto kiu devenas el nelatina alfabeto kiel tiu kaj oni prenas la transkribon al lingvo kiel la angla aŭ la franca, restigi sentuŝe tion ne logikas. Oni devus esperantigi se eblas kaj tie eblas kaj same por la aliaj hinduismaj konceptoj aperantaj ruĝe en la artikolo. Preterdire mi tute nenion scias pri hinduismo. Kion vi opinias pri tiu propono?--kani 20:32, 3. Sep 2009 (UTC)

La kialo de la nomo Kali Yuga estis, ke ĝi estis tiel en la Speciala:Dezirataj paĝoj (6a linio), pro ĝia ĉeesto en ŝablono pri jaroj "jaro en aliaj kalendaro" : barata, budisma, etiopa, holcena... kalendaroj: Oni do faru redirektilon, aŭ modifu la ŝablonon.
--Jean-François Clet 10:45, 4. Sep 2009 (UTC)

Kara samideano, en tiu ĉi artikolo evidente ne plene funkcias la ŝablono, pro kio ekestas jene:

estis brita verkisto{{{PostOkupo}}}.

Mi ne scipovas tion ĝustigi :( --RG72 17:38, 19. Sep 2009 (UTC)

Pardonu min. Mi ne enmetis simplan | en parsera funkcio #if. Mi aldonis ĝin por enmeti informon en Gino Strada. Ĝis --→ Airon 19:51, 19. Sep 2009 (UTC)
Justa uzo
Averto: Vi lastatempe alŝutis dosieron  Azimuto.gif kiu ne havas bezonan ŝablonon pri justa uzo: {{Informkesto justa uzo}}. Laŭ nia regularo, kopirajtita bildo nepre enhavu informon por justa uzo. Se vi havas demandojn pri tio, bonvolu kontakti min.

-- Ĉu vi mem faris la bildon? Se jes, ni povas marki ĝin ĉi tiel. Kore salutas Yekrats 13:48, 7. Okt 2009 (UTC).

Bone! Bonvolu nun rigardi la bildon. Ĉu la aldonita licenco plaĉas al vi? -- Yekrats 18:18, 7. Okt 2009 (UTC)
Tre bone. Ĉiel, la leĝajn problemojn pri aŭtorrajto mi neniam sukcesis kompreni (de kiam oni inslutas nek kalumnias neniun, de kiam oni ne instigas al pedofilio, rasa malamiko aŭ krimo, mi ne vidas tiujn, kiuj povus esti ĝenata de bildo). Ĉu ekzistas paĝo kie oni klare eksplikus, kion oni rajtas kaj/aŭ malrajtas ŝuti pri desegnoj, bildoj, fotoj... (ekzemple, ĉu oni rajtas meti en Vikipedian fotojn de loko, aĵo, urboj/vilaĝoj, naturo ...? Mi ne plu kuraĝiĝos meti ajnan bildon).
--Jean-François Clet 20:38, 7. Okt 2009 (UTC)

Volumo kontraŭ volumeno

Laŭ vortaro de Carlo Minnaja, volumo estas libro kaj volumeno estas spaco okupita de io (kiel la franca volume). Mi ne havas ŝpartempon por frai gravajn modifojn... Mi atendas. Pardonu min! --→ Airon 12:20, 8. Okt 2009 (UTC)

Do, kion ĝi signifas? --→ Airon 14:17, 8. Okt 2009 (UTC)

Saluton,

Filamento estas parto de stameno (vidu la bildon), tiel ĝi ĝis nun ne meritis apartan paĝon en enciklopedio. Ĉu ekzistas alilingvaj ekzemploj por paĝo pri filamento? Narvalo 19:43, 14. Okt 2009 (UTC)

Saluton. Mi konstatis, ke vi sufiĉe laboras pri astronomio. En la Ideografia vikiarbo la subtabelo Kosmo havas ankoraŭ tri ruĝajn ligilojn. Ĉu vi povos bluigi iujn el ili? Eble alidirektilo aŭ alinomigo sufiĉas. Mi tute malkompetentas pri tiu temo, sed bluigis multajn tieajn ligilojn de la subaj subtabeloj kaj dezirus vidi ĉiujn bluaj.--Seminario 12:19, 10. Nov 2009 (UTC)

Saluton. Fakte jam nur du ruĝaj farotaj artikoloj restas tie: nome Klastro kaj Kosmoobservado. Mi tute neniom scias pri astronomio kvankam mi trarigardas viajn ĵusajn artikolojn. Ĉu vere tiuj du konceptoj meritas artikolojn aŭ nur alidirektilojn? Eble almenaŭ ĝermo povus funkcii provizore.--kani 23:02, 9. Jan 2010 (UTC)
Pri klastro mi tute nenion scias, ankaŭ PIV nenion scias. Iu faris tiun tabelon, mi nur bluigis multajn el la ligoj, sed pri astronomio nenion scias. Se vi scias pri astronomio kaj klastro nenion diras al vi, eble tiu kiu faris la tabelon ne scias kaj mistajpis. Ĉu povus esti alia fundamenta koncepto? Vi rajtas eniri kaj ŝanĝi la koncepton al alia vorto, ĉu simila ĉu ne. Mi faris tion ie.--kani 00:18, 10. Jan 2010 (UTC)
La vorto "Klastro" tre ŝajnas al mi esti falsa transskribo de vorto el fremda lingvo.
Ekzistas:
Tio pensigas, ke la vorto kiu naskis "Klastro"n signifus ion fermitan, entenantan grupon da io... En astronomio estas Malfermita stelamaso sed ne Fermita stelamaso nek "Amas fermé" nek "Closed cluster" nek "Zumacht Sternhaufen"...
Restas Stelamaso kaj Globa stelamaso. Cetere estas malordo: la franca fr:Amas globulaire sendas al Stelamaso kaj fr:Amas stellaire al nenio.
Ĉu oni povus nur simple ŝanĝi tiun ruĝan Klastro, pri kio nenion oni scias al Stelamaso?--kani 16:30, 10. Jan 2010 (UTC)
Bonege. Ne gravas ĉu la tabelo ne estas perfekta. Almenaŭ oni montras kelkajn fundamentajn konceptojn. Nun restas nur Kosmoobservado; se vi konas alilingvan similaĵon, vi povus verki almenaŭ kelkajn frazojn kaj estos finita la tabelo. Mi promesas "persekuti" aliajn fakulojn kaj plenigi mi mem aliajn ruĝaĵojn por pli kaj pli fini la taskon. Dankon. Ĝis.--kani 17:10, 10. Jan 2010 (UTC)

Kara amiko, ni ankoraŭ ne havas plenvaloran eo-version de la Vikifontaro. Eble vi konsentos meti sian subskribon en la liston[1] de partoprenontoj de la projekto? Sen tio ĝi neniam estiĝos. Antaŭdankas! --RG72 04:26, 24. Dec 2009 (UTC)

Vikifontaro estas la aro de la tekstoj en Esperanto, disvastigitaj libere (fakaj kaj beletraj artikoloj, libroj, dokumentoj, ktp). Kiel ekzemplo povas servi la inaŭgura parolado de Barack Obama, metita en EO-Vikifontaro[2], kaj Prelego de Zamenhof en la Unua Kongreso en Bulonjo ĉe Maro 1905[3]. Tio esence estos libera biblioteko, al kiu oni povos fari ligilojn en artikoloj de la EO-Vikipedio (same kiel ni nun faras tiujn al Vikimedia Komunejo). Necesas almenaŭ 10 partoprenontoj por estiĝu apartan EO-Vikifontaron. Kaj kompreneble estus utilaj diversaj liberaj tekstoj (originalaj aŭ tradukitaj), ekzemple rilataj al iuj interesaj por vi temoj aŭ kreitaj de vi la viki-artikoloj. Vikifontaro estas en multaj alilingvaj projektoj kaj ĝia apero estus, laŭ mi, tre grava por EO-Vikipedio kaj nia komunumo entute. --RG72 14:18, 24. Dec 2009 (UTC)
Kaj mia edzino bone komprenus la vian :)--RG72 14:19, 24. Dec 2009 (UTC)

Adverto

--→ Airon 16:22, 31. Dec 2009 (UTC)

Vidu Diskutejon(--Jean-François Clet 09:58, 2. Jan 2010 (UTC))

ekvatorio

Saluton. Mi foje trarigardas viajn novajn artikolojn kaj foje korektetas ĉu tajperarojn aŭ simile, ĉar mi estas tute malfakulo pri astronomio. Tamen mi esperas ke mi ne eraris kiam mi lastatempe korektis kelkajn fojojn la vorton "ekvatorio" al ekvatoro, ĉar mi supozis, ke temas nur pri tajperaro. Sed nun, ĉar tio daŭras ekzemple en Sinopo (luno), mi dubas ĉu vere estas faka termino astronomia ekvatorio diferenca el ekvatoro. Fakte en PIV ne aperas, sed ja aperas ekvatorialo kiel ilo. Se mi eraris, eble oni devus serĉi en viaj lastaj artikoloj la korektitajn vortojn "ekvatoro" kaj rekorekti ilin. Se estis vi kiu eraris, ĉio estas en ordo kaj oni devus korekti nur ĉe tiu menciita artikolo (eventuala ankaŭ en postaj) kaj ne uzi plu tiun vorton. Mi pardonpetas, se mi eraris, ĉefe kiam mi ne fakas pri tio kaj kuraĝis korekti.--kani 22:28, 10. Mar 2010 (UTC)

Prave, eble mi erare kopigluis vorton "Ekvatorio" kiu estas konga distrikto/gubernio...

Saluton. Iom strange ke vi elektis Fransisko anstataŭ Francisko kiu estas multe pli ofta en la alilingvaj ebloj. Tamen vi povas revizii. Krome vi lastatempe skribas ŝerpita nomo, kiam vi volas diri ĉerpita. Mi supozas. Ĝis. --kani 01:21, 27. Mar 2010 (UTC)

Lastmomenta invito en la Vikipedian konkurson

Saluton! Mi rimarkis, ke vi dum la monato aprilo faris redaktojn en la artikolo Urano (planedo). Aprilo 2010 estas proklamita "Monato de Vikipedio" kaj dum tiu monato okazas Vikipedia konkurso, en kiu eblas gajni valorajn premiojn. Mi ĝojas informi vin, ke la artikolo kiun vi plibonigis troviĝas en la listo de la konkursaj artikoloj, pro kio vi nun tre facile povas partopreni en la konkurso kaj gajni (ni strebos atribui premiojn al ĉiu konkursanto): Sufiĉas ke vi enskribu vian nomon kaj nomon de la artikolo en la liston de konkursantoj. Sed atentu: La konkurso finiĝas jam la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC, do post malmultaj horoj! Mi tamen esperas, ke mia invito en la konkurson vin interesos, kaj ke vi sukcesos ankoraŭ ĝustatempe al ĝi aliĝi. Nome de la organizantoj (E@I kaj la vikipedia komunumo), Marek "Blahma" BLAHUŠ 07:39, 30. Apr 2010 (UTC)


?

(Mi demandas min, kiu trovas amuza verki poemetojn sur mia paĝon, kaj poste forviŝi ĝin.... bah, estas stranĝaj uloj...)
--Jean-François Clet 19:28, 25. Maj 2010 (UTC)

Wow! :D --→ Airon 11:31, 14. Jun 2010 (UTC)

Ŝablono:Informkesto biografio

Saluton Jean-François! Ne, mi ne redaktis ĉi tiun ŝablonon sed mi vidis, ke Arno redaktis ĝin. Eble la problemo estas solvita. Bv. kontroli :) --→ Airon 11:31, 14. Jun 2010 (UTC)

planedetoj

Bv. rigardu Diskuto:Asteroido por helpi decidi pri la nomoj de asteroidoj en Eo. Mi proponis kelkaj, laŭ la greko-latina, sed pluraj restas necertaj. Kwamikagami 08:21, 21. Jun 2010 (UTC)

Ankaŭ, por la norse-nomaj lunetoj de Saturno, ĉu ni traduku la nominativan afikson -(u)r al espa -o, aŭ pleonasme skribu la du? T.e., ĉu Trimo, Imio, Fenrio, Egio, Sutungo, Surto, Bergelmio, Fornjoto, Narvo, aŭ ĉu Trimro, Imiro, Fenriro, Egiro, Sutungro, Surtro, Bergelmiro, Fornjotro, Naro ? (Jun diskuno ĉe Trimo (luno).) Kwamikagami 01:31, 22. Jun 2010 (UTC)

maldaŭra

Mi vidis ofte tiun vorton en viaj artikoloj ekzemple ĉe lasta Nomoj de la planedetoj. Eble je la komenco mi ŝanĝis foje al "provizora". Ĉu vere "provizora" ne estus pli taŭga? Ĉar daŭra aŭ maldaŭra estus relativaj. Oni donas definitivan nomon al objekto post unu jaro ekzemple aŭ post unu jarcento kaj kio estas daŭra aŭ maldaŭra?--kani 18:19, 6. Jul 2010 (UTC)

Ĥriseiso

Saluton, Jean-François. Mi ĵus vidis ke vi ŝanĝis la nomon de tiu mitologia rolulino en la artikolo Krizeso. Laŭ la PIV ĝi estas Kriseis, sed kompreneble troviĝas aliaj fontoj. Ĉu vi povus informi min pri kie vi trovis vian proponon? Ĉu tiel endas ŝanĝi la nomon de ŝia patro (el kiu la ŝia devenas) al "Ĥrizeso"? Antaŭdankon. --Fimako 22:32, 8. Aŭg 2010 (UTC)

Endorde, ankaŭ mi konsentas pri Krizeiso, kaj preferas "K"n anstataŭ "Ĥ". Kaj vi pravas, laŭ la PIV la nomo estas Krizeis, mi mistajpis ŝian nomon. Dankon! --Fimako 12:28, 9. Aŭg 2010 (UTC)
Ve! mi ĵus rimarkis ke la traduko el la Iliado de A. Kofman nomis ŝin Ĥrizofilinon! Uf!--Fimako 15:06, 9. Aŭg 2010 (UTC)

erareto multoble

Saluton. Mi vidis (kaj korektis) en kelkaj el la lastaj artikoloj "Ĝi oficiala nomo" anstataŭ "Ĝia oficiala nomo". Mi korektis nur tri, sed timas ke estas multaj, ĉu?--kani 22:58, 24. Aŭg 2010 (UTC)

Laŭ la deveno de la nomo, ĝi devus esti 709 Fringo kaj ne Fringilo, ĉar oni evitis sufikson -ilo kiam oni tradukis Fringilla al Fringo en Esperanto. Tamen se oni nur adaptas la fonetikon, estu Fringilo.--kani 00:50, 29. Sep 2010 (UTC)

Jes, vi pravas, ĉar oni konsideru ĝin propra nomo kaj ne nur simpla traduko de la birdo. Ĉiukaze oni atentu ĉiam ke fringilo ne estas birdo sed Fringilo asteroido, ĉu ne?--kani 20:42, 29. Sep 2010 (UTC)
Joseph Helffrich, kiu donis nomojn de birdo-familioj al siaj asteroidoj, uzis la latinan nomon de familio. Okazas, ke esperantaj nomoj de birdoj similas la latinajn nomojn... Eble mi eraris, kiam mi diris ke la asteroidoj 701 Oriolo aŭ 706 Hirundo havas nomojn de birdoj: Helffrich pensis pri latinaj nomoj de familioj de birdo "Oriolidae" aŭ "Hirundinidae".
Eble vi ne eraris, ĉar plej ofte oni uzas sendistinge la simplan nomon ekzemple oriolo por "Oriolidae" tio estas "Orioledoj". Se oni parolas pri ornitologio kaj taksonomio vere diferencas oriolo el orioledo, sed se oni parolas pri io ajn, ekzemple pri astronomio, oriolo taŭgus. Ununura ero por cerbumi estas ke tiam oni parolas plurale tio estas orioledoj estas orioloj, tamen por propra nomo kompreneble pluralo ne taŭgas. Do, ŝane ĉio en ordo. Aliaj lingvoj ne tradukas tiajn latinajn vortojn (Oriolidae) sed Esperanto jes.--kani 21:51, 29. Sep 2010 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi ne scias, ĉu malantaŭ tio estas nur tragika eraro aŭ malica atako kontraŭ Esperanto. Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita.DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Malkorekta uzado de la vorto urbo: Atentu, urbo estas nur loko aŭ komunumo, kiu havas urban statuson (aŭ pro grandeco de pli ol 10000 loĝantoj aŭ pro deklaro laŭ kantona leĝo aŭ pro historia urborajto). En Anniviers entute ne ekzistas urboj sed nur vilaĝoj, vilaĝetoj kaj setlejoj! DidiWeidmann 00:06, 28. Nov 2010 (UTC)

Kreaĵo de artiklo

Saluton. Mi estas komencanto en e-o kaj sur la vikipedio. Kia vi kreas novajn artiklojn en la kategorio "Asteroidoj_de_la_ĉefa_zono". Ĉu vi tradukas anglajn artikulojn ? Didier69 22:29, 1. Dec 2010 (UTC)

Nova ŝablono por ligilo al la Historia Leksikono de Svislando

Kara amiko, mi ĵus kreiis novan ŝablonon por ligiloj al la Historia Leksikono de Svislando. Ĉar vi ankaŭ verkas artikolojn pri Svislando mi informas vin pri tio. Temas pri ŝablono:HLS. Sintakso: {{HLS|Artikolonumero en HLS|Artikolo nomo se malsama de la paĝonomo}}. Vidu la ekzemplon ĉi-tie! Mi esperas, ke tiu-ĉi informo utilas al vi. Amike DidiWeidmann 17:25, 7. Jan 2011 (UTC)

Danko legita. Rilate malsimialaj ŝablonoj por urboj/komunumoj en diversaj landoj: Tio ne estas evitebla, pro la simpla fakto, ke unue urbo/komunumo jure ne estas la tute sama afero en diversaj landoj, kaj due ĉar tute malsimilaj faktoj estas en diversaj landoj ĝenerale akireblaj. Utila estas iomete unuecigi la ŝablonojn, tamen ja estas bezono havis malsamajn parametrojn en diversaj landoj. Estis cetere ekzemple eĉ necesa krei apartan ŝablonon por komunumoj en Kantono Berno, ĉar pro la administra reformo en Berno necesis novaj parametroj. Funkcio de la svisaj komunumaj ŝablonoj ekzemple estas korekte kategoriigi la artikolojn en la kantonajn kategoriojn. Tia funkcio en ŝablono por Germanio ne nur estus superflua, sed kaŭzus misfunkcion. Se oni volus unu solan ŝablonon por ĉiuj urboj kaj komunumoj, tiam tiuj ŝablonoj fariĝus tre komplikaj, kaj sekve la minimuma erareto kaŭzus gigantan fuŝon. Tial mi opinias, ke ne estus utile perdi troan tempon per la unuecigo de la urbaj ŝablonoj. Amike DidiWeidmann 17:43, 7. Jan 2011 (UTC)

kaŝeblaj ŝablonoj

Saluton, ĉu ĉe vi funkcias kaŝeblaj ŝablonoj? Tio estas ke vi povas kaŝi aŭ vidigi ilin - fermi kaj malfermi ilin? Ĉu la redaktobutonoj estas ĉiuj supre? Petr Tomasovsky 13:06, 27 Sep. 2011 (UTC)

Brazilaj Municipoj

Kara Clet, saluton! Mi tre dankas Vin pro la mensaĝo, ankaŭ mi gratulas Vin pro la laboro kun ĉielaj korpoj! Bone, mi pensas ke la momento de Vikio estas la kvanto ol kvalito, pro tio ke mi skribas bazajn informojn en la brazilaj municipoj; se Vi rimarki en la aliaj Wiki-j ankaŭ la temo estas ĝermo, inkluzive en la portugala versio. Mi pensas fini ĉiujn brazilaj municipoj (5.586) por post plikvalitigos ilin, sed mi provos nun skribi pli en la artikoloj, kiel Vi admonas. Tre dankon, sukcesu! Conrado 13:08, 12 Okt. 2011 (UTC)

Clet, bonvolu vidi kiel estas Água Branca (Alagoaso). Kion Vi pensas? Dankon! Conrado 15:04, 12 Okt. 2011 (UTC)

Kara Clet, en la uragano, Vi helpis... Alpinópolis. Brakumu de Brazilo! Tre dankon! Conrado 17:04, 16 Okt. 2011 (UTC)

Unua Libro por Rusoj

Paĝo 19-a

I. Patro Nia

Patro Nia kiu estas ĉielo, sankta estu Via nomo, venu reĝeco Vota est vol Via Kiel en la ĉielo, riel ankaŭ sur la tero. Panons nan ĉiu tagan don al ni hodiaŭ kaj pardon al ni ŝuldojn niajn kien si ankaŭ pardonnas al niaj ŝuldantoj ne konduku nin en tenton sed liberigu Nin de la malvera art Via restas la regado , la fort kaj la gloro eterne. Amen ! Astroscienco : Pluaj informoj pri mi aŭ Dikuti ? 23:12, 4 Dec. 2011 (UTC)


Mi ne scias kiu metis al mi tiun tekston. Jen la bona teksto de la preĝo estas : Patro nia.
Jean-François Clet

Français

Bonjour/Bonsoir,

il me paraît inutile de mettre en Espéranto vos messages puisque je comprends à 100% le français (ma langue maternelle). Sauf pour que tout le monde puisse comprendre , j'aimerais ne pas voir sur ma page de discussion les traductions, seulement ailleurs sur Vikipedio. Vous pouvez parler dans vos messages soit le français , l'anglais ou l'Espéranto. Je ne vous dispute pas, rassurez vous, je fais juste vous avertir.


Cordialement,

Astroscienco : Pluaj informoj pri mi aŭ Dikuti ? 23:32, 4 Dec. 2011 (UTC)

Succès inattendus sur Vikipedio

Bonjour,


vous êtes plus tolérants que sur Wikipédia FR , mais pas à ce point de créer et de faire ''breveter'' ceci:


eo
0,5
Esperanto
Ĉi tiu uzanto studas Esperanton kaj /aŭ volas helpo por kompreni.





Modèle de départ:

eo

0.5

Ĉi tiu uzanto studas Esperanton kaj /aŭ volas helpo por kompreni.


Bien entendu, c'est moi qui a créé le modèle. Je suis un peu ému que mon modèle puisse être utilisé. Cela devrait être utile pour ceux qui comprennent un peu l'Espéranto et qu'ils veulent de l'aide pour comprendre. Pensez-vous que c'est une bonne idée ce modèle ?


Tre amike,

Astroscienco : Pluaj informoj pri mi aŭ Diskuti ? 00:34, 7 Dec. 2011 (UTC)

Merci ! / Dankon  !

Cher Jean-François Clet,


je te/vous remercie de m'avoir aidé dans mes études en Espéranto. Grâce à toi/vous , j'ai pu avancer mes études et être un meilleur espérantophone. Maintenant , je vais quitter , mais je me souviendrai toujours de ton/votre aide. Avec mes connaissances en Espéranto que tu/vous m'as/m'avez donné, je pourrais aider d'autre vikipediens (vikipediistaj) des autres langues , dans le futur, à corriger des erreurs en Espéranto. Si je repasse ici, je serai en anonyme.


Amicalement,Astroscienco : Pluaj informoj pri mi aŭ Diskuti ? 01:27, 18 Dec. 2011 (UTC)


Saluton Jean-François Clet,


dankon por via helpon en miajn studadojn de Esperanton. Kun vi, mi povis progesi miajn studadojn kaj esti unu pli bona esperantoparolanton. Nun, mi forlasos kaj mi memoraĵos ĉiam de via helpon. Kun miajn scipovojn en Esperanton ke vi donis, mi povus helpo aliajn vikipediiatajn en aliaj lingvoj por korekti erarojn en Esperanton. Se mi revenas, mi estos sennoma.


Amike,Astroscienco : Pluaj informoj pri mi aŭ Diskuti ? 01:27, 18 Dec. 2011 (UTC)

Saluton. Ĉu vi havas opinion pri Birdoj ? Antaŭan dankon --pino 08:53, 18 Dec. 2011 (UTC)

3953 Perto

Saluton,


vi vidis via nova artikolo kaj mi ŝatas via bona laboro. Dankon por viajn utilajn ŝanĝojn.


Amike, Ĉiuĵŭd(Diskuti) 20:43, 26 Dec. 2011 (UTC)

Mi vidis ke vi ŝatas asteroidojn. :) Ĉiuĵŭd(Diskuti) 21:22, 26 Dec. 2011 (UTC)

Asteroidoj artokoloj

Por scii, kial vi kreas multe de asteroidoj artikoloj hodiaŭ ? Sed vi laboras. Dankon por via respondo.


Amike, Ĉiuĵŭd(Diskuti) 21:45, 26 Dec. 2011 (UTC)

Asteroidoj

Respondo
Mi respondas al via respondon/subtitolon sur mia diskutpaĝo.

Ĉiuĵŭd(Diskuti) 13:56, 27 Dec. 2011 (UTC)



2 subtitoloj por vi / 2 sujets pour vous

1er sujet / 1a subtitolo:

Bonjour,


j'aimerais vous dire que je vous encourage à vous inscrire sur le portail d'astronomie si vous ne l'êtes pas. J'ai vu que vous écriviez des articles sur les astéroïdes. Ces derniers sont intéressants. Alors, j'ai pensé qu'en vous inscrivant sur le portail de l'astronomie, certains membres pourraient voir vos créations et apprendraient quelque chose.


Amicalement, Ĉiuĵŭd(Diskuti)


2ème sujet / 2a subtitolo

Bonjour,


vous avez remarqué que j'ai parlé en français dans le dernier sujet. Juste vous avertir que je pourrais, à l'occasion parler en français ou en anglais mais je vais beaucoup parler espéranto. Je suis très content de pouvoir pratiquer mon espéranto avec tout le monde. En parlant de cela, je me ferai un aide-mémoire pour écire les notions sur les accusatifs. Je profite de ce moment pour vous dire que j'ai seulement des dificultés avec l'accusatif.


Amicalement, Ĉiuĵŭd(Diskuti)


Amike, Ĉiuĵŭd(Diskuti) 20:25, 28 Dec. 2011 (UTC)

Paŭzo

Saluton al vi,


prenu a paŭvo, ĉi tiu estas indita. Vi laboras bonege kaj vi povas preni paŭzon, 5 menuetoj de kvieto. Post, vi povas adi. Dankon por viaj utilaj ŝanĝoj. Tio estas la racio por preni unu paŭzo.


Amike, Ĉiuĵŭd(Diskuti) 22:43, 28 Dec. 2011 (UTC)

3972 Richard (3972 Riĉardo)

Saluton,


por helpi vin, mi kreis artikolon 3972 Richard (3972 Riĉardo). Mi serĉas sur http://minorplanetcenter.net/db_search/show_object?object_id=3972 kaj sur http://en.wikipedia.org/wiki/3972_Richard. Vi povas korekti la artikolon.


Amike, Ĉiuĵŭd(Diskuti) 13:51, 29 Dec. 2011 (UTC)

Saluton, 3972 Riĉardo ekzistas en la artikolon 3972 Richard. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 14:00, 29 Dec. 2011 (UTC)

Dankon

Por unu granda homo, mi, Ĉiuĵaŭde donas ĉiu tiun ateston al Jean-François Clet:

Dankon
Por unu granda homo, dankon por viaj utilaj kontribuoj. Mi kaj la portalo de astronomio dankas vin por plibonigi artikolojn de asteroidoj.

Ĉiuĵŭd(Diskuti) 14:52, 29 Dec. 2011 (UTC)





Pour Verveer

Bonjour M. taquin,


j'étais en train de faire la page (3974) Verveer !!! Ce n'est pas grave au moins. Surtout, lisez mon message de remerciment. Bon, alors, je vais aller créer une page.


Amike, Ĉiuĵŭd(Diskuti) 22:15, 29 Dec. 2011 (UTC)

Mi kreis 4000 Hiparko. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 23:01, 29 Dec. 2011 (UTC)

Bonan Novjaron

Bonan Novjaron al vi. Adu de kontribui sur Vikipedio. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 01:57, 30 Dec. 2011 (UTC)

Kuŝiro

Saluton, mi kreis la artikolon Kuŝiro. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 16:46, 30 Dec. 2011 (UTC)

Pour comprendre, je vais le dire en français: Voici les articles redirigés vers Kuŝiro: Kushiro et Kuŝiro (urbo). Alors, pas de problème quand on tapera le nom de la ville. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 17:16, 30 Dec. 2011 (UTC)
Vous avez compris, l'article a besoin de subir d'être vérifié et corrigé (s'il y a lieu). Ĉiuĵŭd(Diskuti) 17:19, 30 Dec. 2011 (UTC)
Dankon. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 16:45, 31 Dec. 2011 (UTC)

Liste des astéroides 3000-4000

Bonjour,


la liste n'est pas terminé, il reste quelques articles. Vous pouvez faire l'autre liste, mais il faudrait terminer celle-là avant s.v.p. Bonne continuation dans votre passion.


Ĉiuĵŭd(Diskuti) 22:15, 1 Jan. 2012 (UTC)

J'ai complété un artcile, vous pouvez terminer le reste. Merci beaucoup du cadeau. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 02:24, 2 Jan. 2012 (UTC)

Listo de asteroidoj 4000-4250

Saluton, mi kreis 4250 Peruno kun pli informoj kaj malpli eraroj de gramatiko. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 19:39, 2 Jan. 2012 (UTC)

Dezirataj artikoloj

Bonan tagon al vi,


mi ne sciis kio fari, tiam, mi kreis la deziratan artikolon Маруся Богуславка, mia 12a artikolo. Mi volas uzanton kiu povas korekti erarojn kaj bonvolu kontaktu min poste korektojn. Bonvolu respondu tie se vi volas transdoni viajn gratulojn.


Amike, Ĉiuĵŭd(Diskuti) 19:11, 7 Jan. 2012 (UTC)

Supriiiiiiiiiiiise !

Bonjour,


la page Meza anomaliangulo a été créé par moi hier. Alors, le lien rouge qu'on voyait à chaque page sur les astéroides a disparu !

Ĉiuĵŭd Astroscienco 13:26, 15 Jan. 2012 (UTC)

Mi respondas al vi. Ĉiuĵŭd Astroscienco 13:42, 15 Jan. 2012 (UTC)

Minor Planet Center

Saluton, ĉu vi povas fari poluradon en artikolo Minor Planet Center bonvolu ? Vi povas legi la artikolon en angla Vikipedio por helpi vin ! Tre tre tre kaj tre amike, Ĉiuĵŭd Astroscienco 22:54, 15 Jan. 2012 (UTC)

Demando

Saluton, mi volas scii la nomon de 5 asteroidoj malkovrita en Kanado (de la ĉefa zono) (ne por skolo). Dankon por via respondo. Ĉiuĵŭd Astroscienco 22:35, 18 Jan. 2012 (UTC)

Jam 4
Jam du asteroidoj malkovritaj elde la fr:Observatoire du Cégep de Trois-Rivières nome (157329) 2004 TM16 kaj (161815) 2006 WK30.
Du elde fr:Val-des-bois : 45580 Renéracine kaj 74503 Madola.
Oni esploru la kategorion "Observatorioj en Kanado". (kiam ĝi ekzistos)
--Jean-François Clet 23:34, 18 Jan. 2012 (UTC)
Dankon. Je suis content que ma province a découvert des astéroides. Ĉiuĵŭd Astroscienco 23:43, 19 Jan. 2012 (UTC)

Novaj astronomaj artikoloj

Kara kolego, vi povas korekti la paĝon Astronomy North kaj Aurora Max (mi kreis ĉi tiujn artikolojn). Ĉiuĵŭd Astroscienco 14:52, 5 Feb. 2012 (UTC)

Kebekiaj asteroidoj

Saluton, mi kreas (74503) Madola. Ĉiuĵŭd Astroscienco 15:16, 5 Feb. 2012 (UTC)

Kwamikagami

Ĝi havas sufiĉan plezuron por miskorekti tekstojn kaj titolojn. Ĝi ŝanĝas la de pour da. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 20:30, 4 Mar. 2012 (UTC)

Patrick Moore (astronomo)

Saluton, ĉu vi ŝatas astronomion, ĉar mi proponas al vi krei artikolon pri Sir Patrick Moore.

Persone, mi havas ŝanĉon posedi unu el siaj verkoj (libroj), kiu vi povas vidi tie (franclingva retejo). Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 02:19, 28 Apr. 2012 (UTC)

Gratulon! Mi me estas posedanto de la astronomio, kaj vi ne bezonas mian permeson.
Persone, mi pli interesas al la astronomiaj objektoj (nun asteroidoj, sed mi antaŭvidas iam pasi al la kometoj) ol al la aastronomiistoj...

???

Mi ne komprenas vian ŝanĝon en artikolo 5294 Onneto. Ĉu vi eraras , ĉar vi diras en via resumo ke Onneto ne estu klinita ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 12:54, 3 Jun. 2012 (UTC)

Asteroido-artikoloj far roboto

  • Sal! Ĉu vi pripensis uzon de roboto por krei artikolojn pri asteroidoj? Ekz. ĝis 10.000, aŭ ĉiuj nomitaj aŭ laŭ simila kriterio. Ĉar roboto povus la bazon de ĉiu artikolo krei vere rapide vi havus pli multan tempon por redakti ilin. Kion vi pensas? --KuboF (diskuto) 21:41, 21 Aŭg. 2012 (UTC)

Saluton, amiko KuboF.

Uzi roboton ? eblas, sed mi neniam pripensi uzi roboton (mi eĉ ne scias ĉu tia roboto ekzistas, nek kiel uzi ĝin). Krom la ecoj de la asteroido (el "JPL database...", foje eara) estas la eponimo, kiun, mi opinias, roboto neniam scios detaligi.

La fizikajn ecojn oni povas fari senpene, eble ŝablono bone pripensita povus krei paragrafeton (vidu ekzemple la ŝablonon Ŝablono:Informkesto biografio, kiu almetas : "XXX estas tialanda tiaprofesiulo naskiĝinta tian daton en tiu loko...").

(Pri ŝablono : si iu scipovas modifii la informkeston pri kosmaj objektoj: pli grave estus ke ĝi montru la astronomian epokon).

Pri asteroidoj, mi pliŝatas fari mane, tio permesas aldoni iom da variaĵoj.

Amike --Jean-François Clet (diskuto) 07:33, 22 Aŭg. 2012 (UTC)


  • Fakte pliaj Vikipedioj por krei tiajn artikolojn (asteroidoj, Mesieraj objektoj, NGC-oj, steloj sed ankaŭ urboj kaj vilaĝoj) uzis roboton. Ne ĉiam tio estas akceptata, sed ĉar vi jam kreas tiujn artikoloj permane mi vidas neniun kontraŭon de la komunumo. Simple la bazan skeleton (informkesto, unu-du frazoj, sinsekvo) rapide farus roboto kaj vi poste tion mane plibonigus. Laŭ mia opinio tia laboro estus por vi pli rapida kaj pli-malpli same kvalita. Mi interesiĝas pri robotoj, se vi volas mi povas ĝin prizorgi. Amike. --KuboF (diskuto) 12:27, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Se vi povas klarigi al mi kial oni ekfukciigas roboton, eble mi provos uzi ĝin por la asteroidoj. La paĝo pri multe da urbon estas resumata al :"XXX estas urbo de (tia gubernio) de (tia lando). La municipo havas n enloĝantojn". Estas bona komenco, sed ĉu la roboto povas fari plu ? Ĉu estas paĝo aŭ paragrafo, kie oni klarigas la uzon de robotoj?
    --Jean-François Clet (diskuto) 12:44, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
La problemo estas ke, vi devos pasi, post la roboto, korekti la erarojn. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 13:36, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Por uzi roboton oni bezonas havi robotan statuson, mi ĝin petos por mi kaj poste ni interkonsentos. Pri teĥnika flanko zorgos mi; kiam mi scios precizan formon de postulata datumbazo mi vokos vin. Robotoj povas doni bonegan skeleton de artikolo - do tiuj informoj, kiuj estas facile stokeblaj en datumbazo (fizikaj parametroj, parametroj de orbito, speco, eventuale ankaŭ malkovrinto kaj loko de malkovro). Aferoj kiel laŭ kiu/kio ĝi estas nomita, esplorado per sondiloj ks. estas treege malfacile aldoneblaj. Sed se tiu skeleto ŝparos vian tempon tio estos fruktodona. Amike. (PS: Se mi skribas en vian diskuton vi respondu tie - mi uzadas tiun sistemon, precize kiel mi skribas en la supro de mia diskuto ;) --KuboF (diskuto) 15:50, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
Sed mi legis, en ia paĝo pri la robotoj, ke la unua takso de roboto estas legi vikipedian paĝon, kaj poste fari ĉi-tian aŭ tian modifion. Estus bone, se mi kreus miajn paĝojn elde versio en alia lingvo. Sed mia ĉefa fonto de datenoj pri asteroidoj estas la Smalbody Database Browser de Jet Propulsion Laboratory (mi opinias,ke iliaj datenoj pri la asteroidaj orbitoj estas sufiĉe ekzaktaj) Ĉu vikipedia roboto povas legi ne-vikipedian fonton, kaj ĉu tio valorus la baton ?
--Jean-François Clet (diskuto) 16:49, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
Tute bone pripensita, mi opinias, ke plibonigo de la informkesto sufiĉus (sed miloj da paĝoj uzas tiun informkeston; se oni abrupte ŝanĝus ĝin, tio katastrofus).
--Jean-François Clet (diskuto) 16:52, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Mi jam rulas unu roboton en alia Vikio do mi iom spertas. Ne indas ke vi ĉion lernu dekomence nur pro tiuj artikoloj (se vi ne volas, kompreneble). Donu al mi kelkajn tagojn kaj mi prilaboros la aferon. Simile la informkeston mi priesploros, okaze de saĝa kaj konscia ŝanĝo ne estas problemo modifi ĝin dum ĝi estas uzata. --KuboF (diskuto) 17:12, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
Se vi opinias povi fari, faru. Ankaŭ gravas taŭge diferencigi la ĉef-zonajn, trojajn, terrenkontajn, ktp asteroidojn, kaj marki la kelkopajn asteroidojn (el la fonto : Asteroids with Satellites de Robert Johnson)
  • Bone, nun mi prizorgas la konton, mi ĝin povos akiri nur post unu semajno. (PS: sekvan diskuton ĉi rilatan vi povas skribi tien ĉi, mi atendas vian diskuton kaj estas multe pli facile por mi.) --KuboF (diskuto) 17:36, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

Iom da tempo por tio? Se ne, mi okupiĝos pri tio. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 16:56, 24 Aŭg. 2012 (UTC)

6000 Junitidneŝenzo‎

Mi preferas 6000 Junajdedneŝenzo. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 16:56, 4 Sep. 2012 (UTC)

Kunlaboro kun anglalingva

Saluton Jean-François, mi ŝatus scii ĉu vi povus kunlabori pri astronomia artikolo kun anglalingva vikipediisto. Jen diskutero kiun mi ricevis:

---citaĵo---

Request for help with Esperanto-English

Hi Dominik, en:User:BarkingFish was asking in #wikipedia-en if anyone spoke Esperanto, as they need some assistance, and as you seem to be a chap who is happy to collaborate, I was wondering if you wouldn't mind helping him. If you refer to en:NGC 2119, the infobox there is based on NGC 2119, but as BarkingFish doesn't speak Esperanto (nor do I), would you possibly be able to give him a helping hand in copying the data from the Esperanto infobox into the correct places on the English infobox? I, as well as BarkingFish, would be most appreciative if you could find a few minutes to help with this. Cheers, Russavia (diskuto) 16:52, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

---fino de citaĵo---

mi turnas min al vi, ĉar mi nenion scias pri la temo. --Dominik (diskuto) 23:45, 4 Sep. 2012 (UTC)

Álvaro López-García vs Ángel López Jiménez

Buongiorno. Non so che lingua usare: provo con l'italiano.

Ho visto l'avviso lasciato su it.wiki: grazie.

Hai un suggerimento per una fonte che citi la collaborazione tra Álvaro López-García e Henri Debehogne?

Ciao. --Ysogo (diskuto) 23:23, 10 Dec. 2012 (UTC) (da it.wiki)

Mi fakte precipe kreis la ŝablonon {{Asteroidoj}} kaj enmetis ĝin en la listopaĝojn. Tial mi kreis la paĝon por asteroidoj 9001-10000 ne dubante ke vi kreos ĉiujn rilatajn paĝojn, sed ne sciante ke vi jam ĝin parte pretigis. Mi rimarkis ke en anglalingva vikipedio ili havas iun ŝablonan sistemon kiu simpligas la redakton de la asteroidaj listopaĝoj kun subpaĝoj kun po 100 asteroidoj. --Arno Lagrange @ 21:31, 24 Dec. 2012 (UTC)

Nationalité

Vous êtes français ou québécois ? Fête (diskuto) 03:11, 31 Dec. 2012 (UTC)

Il est français.
@JFC: Li volas iun por siaj prononcadoj. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 03:23, 31 Dec. 2012 (UTC)

Bonne année

À toi, cher Jean-François Clet, je te souhaite une très bonne année 2013. Que la santé, le bonheur, la chance et les bonnes contributions te soient. Tu as fait du bon travail cette année, donc on continue ainsi. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 22:26, 31 Dec. 2012 (UTC)

"John cena" kaj aliaj vandalaĵoj / spamoj

Dankon pro via atentigo pri John cena, ĝi jam estas forigita. Estontece vi por marki vandalaĵon aŭ spamon (aŭ similan tujforigendan paĝon) povas uzi la ŝablonon {{Forigu tuj}} kaj ne plu vi bezonos aldoni peton al Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Vi ŝparos tempon kaj vian kaj de administrantoj Amike. --KuboF (diskuto) 22:11, 8 Apr. 2013 (UTC)

"Kepler-62 e" kaj "Kepler-62 f"

Saluton Jean-François! Jen artikolo el Ouest-France kiu eble interesos vin. --Dominik (diskuto) 07:42, 19 Apr. 2013 (UTC)

Distingivo

La vorto, kiun vi serĉas, estas "distingivo". Ankoraŭ ne en PIV sed ja en la jena terminaro kaj plurloke en Vikipedio. PaulP@diskkont 11:54, 15 Maj. 2013 (UTC)

Nomoj de asteroidoj

Mi ne komporenas, sur kia bazo vi esperantigas - ofte mise - la oficialajn nomojn de la asteroidoj? Kial vi esperantigas tiujn? Ĉu ne lasi ilin en la oficialaj nomoj kaj tiel eviti misaĵojn, kiel uzon de ĵ kaj y en la sama vorto.Narvalo (diskuto) 13:54, 24 Maj. 2013 (UTC)

Saluton. Mi havas la saman zorgon. Mi ne kuraĝus diri, ke tutaj esperantigitaj nomoj estus misaj, sed plej multo de viaj titoloj ne estas troveblaj en serĉilo. Kontribuantoj devas montri fontojn en artikolo (Vidu VP:OR). Alie, ni devus ekŝanĝi la multajn titolojn, kiujn vi kreis. Amike,--Salatonbv (diskuto) 11:31, 5 Okt. 2013 (UTC)
Dankon Jean-François Clet pro via respondo. Mi nun komprenas, ke vi komencis esperantigi la praajn mitologiajn nomojn. Tamen, mi pensas, ke nenie laŭ serĉiloj (Google, Yahoo! ktp) estas la esperantigitaj nomoj uzantaj en iu esperanta komunumo ekstera de Vikipedio. "JPL Smalbl body Database" kaj "IAU Minor Planet Center" ja estas bonaj referencoj por oficialaj nomoj, sed ili ankaŭ ne montras esperantajn nomojn. Laŭ la principo de Nacia Lingvo - Prononco Krampe (NLPK), mi rekomendus jenan metodon:
  • La titolo sekvu la oficialan nomon. Ekzemple,
  • En la komenco de la artikolo, oni povus montri la prononcon per esperanta alfabeto per krampoj [ ] sed ne inventitan esperantan nomon. Ekzemple,
    • 8097 Yamanishi [jamaniŝi] estas malbone konata asteroido... (Oni forigus la senfontan vorton "Jamaniŝo" en la artikolo.)
    • 8108 Wieland [VIJlant] estas malbone konata asteroido...
    • 2073 Janáček [JAnaaĉek] estas malbone konata asteroido...
Kiel vi pensas? --Salatonbv (diskuto) 23:20, 5 Okt. 2013 (UTC)
Mi denove respondis en mia paĝo, dankon --Salatonbv (diskuto) 22:03, 7 Okt. 2013 (UTC)

Kara Jean-François Clet, dankon pour ton aide. Continue me corriger!

Rei Momo (diskuto) 21:56, 9 Sep. 2013 (UTC)

Ĉu vi foje povas atenti la diskuton pri pedofilio, kiun mi malfermis

Kara, mi malfermis diskuton pri la artikolserio pri pedofilio, kiun ĉefe verkis Pangea lastatempe, kaj en kiu mi pli kaj pli vidas danĝeron por la reputacio de Esperanto-vikipedio, ĉar evidente la ĝenerala tono de tiuj artikoloj estas kvazaŭ, ke ĉe la pedofila movado temas pri grupo da bonvolaj homoj, miskomprenita kaj diskriminaciita de la societo. Fakto tamen estas, ke pedofilio estas nenio alia ol misuzo de potenco fare de plenkreskulo kontraŭ infano, kiu bezonas amon kaj protekton. Defendi la rajtojn de pedofiluloj estas simila al defendo de rajtoj de faŝistoj, sklavotenistoj ktp. Mi petas vin foje studi la problemon. Devas esti certa kontrolo de tiuj artikoloj kaj devas esti certigitaj, ke la Portalo Pedofilio ne fariĝos speco da propogandejo por pedofiluloj, kie la pedofila movado kvazaŭ povas renkontiĝi, ĉar Esperantujo troviĝas ekster la naciaj leĝodonaj instancoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:36, 28 Dec. 2013 (UTC)

Aldono: Mi devas diri, ke mi ĝis nun ne petis forbaron de Pangea. En sia lasta kontribuo Pangeoa, kiu sin nun sentas atakita, komencas persone insulti min kiel fakatikulo, tio fakte estus kialo por forbaro, kaj se ne estus mia mem la celo de la atako kaj mi do ne devas agi kiel administranto en tiu afero, do se li tiel insultus alian personon, tiam mi forbarintus lin! Tiel mi tion devas lasi al la aliaj administrantoj.DidiWeidmann (diskuto) 21:03, 28 Dec. 2013 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.

Atentu, ŝajnas, ke vi volis voĉdoni por la forigo de la portalo, do tiam vi devas meti vian voĉon supren. Mi tion faras por vi - se tio estas eraro, tiam nuligu mian modifon.DidiWeidmann (diskuto) 16:24, 29 Dec. 2013 (UTC)

Kara kolego, Ne sciante la ekziston de via artikolo 1324 Knisno, mi transkribis "Knysna" al Knajsno. Ŝajnas al mi ke tiu transkribo estus pli korekta ĉar la prononco de "y" estas [aj]. Ĉu eventuale vi estus preta alinomi vian artikolon "1324 Knajsno" ? Aŭ nepre devus esti "Knisno"? Dankon por konsideri mian demandon. Korajn salutojn. --Forstbirdo (diskuto) 08:57, 2 Jan. 2014 (UTC)

La asteroidoj

france Bonjour.
J'ai proposé ici, Ŝablono-Diskuto:Informkesto astronomia objekto#Unua_artikolo, en anglais, que tous vos articles utilisent la modèle {{Unua}} automatiquement.
Parce que la majorité en sont uniques, n'est-ce pas?
Au Toronto, Varlaam (diskuto) (52 ans)

J'apprends esperanto depuis deŭ semaines.
J'apprends français depuis 1969.
Pouvez-vous le dire encore une fois mais en français?
Nous les Canadiens, nous devons être bilingues, mais pas anglo-esperantophones.
Varlaam (diskuto) 23:40, 14 Feb. 2014 (UTC)

Malaperigitoj

Dankon. Mi korektas. Stulta eraro. La problemo estas ke plej verŝajne la sama eraro estas jam en aliaj rilataj artikoloj, sed mi iom post iom korektos. Dankon.--kani (diskuto) 21:30, 21 Apr. 2014 (UTC)

Nedankinde

Nedankinde, estis plezuro! Salutojn el Sudtirolo kaj gratulojn pro via senlaca laboro.

alidirekto

Vi faras alidirekto: 12635 Henilamerso -> 12635 Hennylamers Ĉu vi havas referencon? En 12635 Hennylamers mi ne vidis. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:18, 5 Aŭg. 2014 (UTC)

Bedaŭre. Mi opinias ke ciam ni (vikipedistoj) bezonas esperantan referencon por propra nomo. Mi opinias ke ekzemple 12635 Henilamerso estas "originala esplorado" (laŭ Vikipedio:Ne faru originalan esploradon. Ĉu mi konvinkis Vin ke ne estas bone fari esperantaj vortoj sen esperantaj referencoj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:11, 5 Aŭg. 2014 (UTC)

Vikipedio:Forigendaj artikoloj‎‎

Saluton, Jean-François. Mi vidis, ke vi skribis kelkajn proponojn al Vikipedio:Forigendaj artikoloj‎‎. Tamen ili ne estis ĝuste montritaj tie. Mi korektis tion kaj kunigis al nunaj 2 proponoj, ĉar la ŝablono {{Propono de forigo}} subtenas la montradon de maksimume 10 artikoloj per la parametroj:

  • artikolo
  • artikolo2
  • artikolo3
  • artikolo4
  • artikolo5
  • artikolo6
  • artikolo7
  • artikolo8
  • artikolo9
  • artikolo10

Bonvolu uzi ĉi tiun eblecon, por ke ne estu tre multe da proponoj pri similaj artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 17:18, 5 Aŭg. 2014 (UTC)

Saluton, Jean-François Clet. Se vi volos forigi similajn alidirektilajn paĝojn estontece, bonvolu enmeti la ŝablonon {{forigu tuj}} kun la kiala parametro "R3" (ne {{Forigu}}). Tiam administrantoj povos forigi ilin sen via listigo kaj diskuto ĉe VP:FA. Ekzemplo estas 1879 Bruderstromo.--Salatonbv (diskuto) 11:06, 19 Aŭg. 2014 (UTC)

Preĝejo Sankta Marteno (Laives)

Saluton Jean-François !Ĉu vi povas iomete rigardi la artikolon Preĝejo Sankta Marteno (Laives). Ĉu estas klara?Ĉu estas senerara lingvo? Ĉu vi povus opinii en Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 15:38, 7 Dec. 2014 (UTC)--pino (diskuto) 15:11, 6 Dec. 2014 (UTC)

1373 Cincinnati kaj 1373 Haremari

Ĉu bone ke ni havas artikolojn: 1373 Cincinnati kaj 1373 Haremari? Ĉu ili ne subskribas unu asteroidon? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:05, 8 Jan. 2015 (UTC)

high school senior

Estimata!"high school" estas usona mezlernejo, vidu artikolojn "Mezlernejo" kaj "Gimnazio"."senior" nomiĝas la lernantoj en la fina jaro de "high school", la 12-a klaso ekde la enlernejiĝo. Ili kutime estas proksimume 17- ĝis 18-jaraĝaj. (mi mem estis 'high school senior' antaŭ 35 jaroj!)Ĉu tiuj povas nomdoni asteroidojn, kiel premio en scienca konkurso? Kia grandioza ideo!sincere, - Moldur (diskuto) 07:48, 9 Jan. 2015 (UTC)

lernanto de lasta jaro de mezlernejo

Tre dankon: Do, "Hight School Senior" = "lernanto de lasta jaro de mezlernejo". En franca "Senior" signifas prefere "maljunulo", tiu erarigis min, mi kredis, ke temis pri adoltoj, kiuj daŭre lernus en mezlernejo.
Pro la granda nombro da ne-nomitaj asteroidoj, (preskaŭ duona miliono, kaj tio kreskas) ĉiuj la premiitoj de lernejaj konkursoj en la mondo povus esti tiel honoritaj...

--Jean-François Clet (diskuto) 11:24, 9 Jan. 2015 (UTC)

Via uzantopaĝo

Saluton, Jean-François. Mi ĵus vidis, ke estas bildo sub via babelkesto. Sed ekde hodiaŭ ĝi povus esti eĉ en la babelkesto. Ekzemplon por tio vi povas trovi en la ŝablona dokumentado. Mi simple kreis novan Lua-modulon {{Babel}} por tiu ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 20:41, 30 Maj. 2015 (UTC)

Novaj artikoloj

Saluton, Jean-François. Mi ĉiutage trarigardas novajn artikolojn por kontroli ke temas pri konataj vikipediistoj kiuj bone faras sian taskon. Lastatempe surprizas al mi ke ne venas novaj artikoloj de via faro. Kaj mi ĵus vidis en lastaj ŝanĝoj ke vi certe aktivas sed diras: ne inventu nomojn. Pri kio temas? Ĉu iu diris al vi ke vi estis malbone farante vian farojn? Ĉiukaze krom asteriodoj estas granda laboro farota ankoraŭ, ĉu ne? Eble pri steloj, galaksioj, planedoj, astronomoj, observatorioj, bazaj konceptoj ktp.--kani (diskuto) 21:13, 28 Jun. 2015 (UTC)

respondo sur Uzanto-Diskuto:Kani#Novaj artikoloj de J.F. Clet)
Ĉiukaze tiuj argumentoj estas diskuteblaj, ĉefe depende de la konsilanto, ĉu vere tiu estas fakulo aŭ ne. La tasko farita, se multnombra, estas malfacile korektebla. Do, pli bone certigi, ke la novaj nomoj estu taŭgaj. Se iu asteroido ekzemple nomiĝas en franca 1234 Voltaire, oni povas krei nian paĝon kiel 1234 Voltaire aŭ kiel 1234 Voltero, kial ne? Se ne estas referencoj al tiu asteroido, estas miloj al Voltero aŭ eĉ povus esti.--kani (diskuto) 21:46, 28 Jun. 2015 (UTC)

15929 Ericlinton‎

Saluton, Jean-François. Mi ĵus vidis, ke vi ŝanĝis eksteran ligilon en 15929 Ericlinton‎ kaj pliaj artikoloj. Ĉu mi eble kreu ŝablono, kiu ligos al la koncerna paĝo? Se oni denove ŝanĝos ion en la paĝaro, ni tiam nur devus ŝanĝi la ŝablonon. --Tlustulimu (diskuto) 11:22, 7 Sep. 2015 (UTC)

Saluton

Mi prilaboras artikolon Oro. Tie aperas ĉe foto de la ĉapitro Ne-elektrona industrio ligilon al farota artikolo kiun mi malfalkule nomigis Kosmoteleskopo James Webb. Ĉu mi pravis per tiu titolo? Ĉu vi bonvolus fari almenaŭ ĝerme tiun artikolon? Vidu ke mi bluigas la ruĝajn ligilojn el la teksto, krom la tabelo, pri kiu mi ne respondecas. Kaj tiu "obstine" restas ruĝa. Dankon.--kani (diskuto) 11:45, 11 Sep. 2015 (UTC)

Dankon. Mi volis diri ke mi klopodas bluigi la ruĝajn ligilojn de nefaritaj farotaj novaj artikoloj.--kani (diskuto) 16:57, 11 Sep. 2015 (UTC)

Azia Monato

Saluton! Ĉu vi volas partopreni en maratono pri Azio? --Ochilov (diskuto) 08:38, 23 Okt. 2015 (UTC)

dufoje

Ĉu bone ke estas 5858 Borovitskia kaj 5858 Borovickio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:29, 24 Okt. 2015 (UTC)

Naŭa planedo

Saluton Jean-François! Ĉu vi aŭdis pri 9-a planedo de la sunsistemo? Ekzistas artikolo fr:Planète 9 en la franca. Mi ĵus legis tion en Ouest-France: L'incroyable découverte d'une neuvième planète dans le système solaire. Mi pensas ke tio estas artikolo por vi. --Dominik (diskuto) 00:18, 21 Jan. 2016 (UTC)

Amininistranto

Kara Jean-François, ĉu vi vidas Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Gamliel Fishkin ? Kore. --pino (diskuto) 08:25, 12 maj. 2016 (UTC)

Redaktado

Se vi ne havas ian literon en la komputilo, iru al redaktado de la artikolo, tie en la supra parto de la kadro estas helblua strio, tie estas meze Specialaj signoj. Tie vi elektu iu ajn literojn!--Crosstor (diskuto) 11:32, 22 jul. 2016 (UTC)

Japan Spaceguard Association

Saluton. Kial uzi anglalingvan tradukon por japanlingva asocio? Mi supozas ke estas preferinde alinomigi vian artikolon al Japana Asocio de Kosma Gvato, kiel vi bone tradukis. Tiele restu la anglalingva nomo kiel alidirektilo.--kani (diskuto) 12:14, 6 nov. 2016 (UTC)

Farite: restas titolo la japanlingva nomo Nihon Supesugado Kjokaj dum la anglalingva kaj esperanta tradukoj restas kiel alidirektiloj.--kani (diskuto) 12:34, 6 nov. 2016 (UTC)

Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארט

Karaj – jes la demando ja ne estas de mondskua intereso, tamen mi opinias, ke decidoj estu prenitaj de iom pli ol nur du personoj. Do mi petas rapide studi la aferon kaj esprimi vian opinion: Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארט DidiWeidmann (diskuto) 12:54, 11 nov. 2016 (UTC)

Address Collection

Congratulations! You have more than 4 accepted articles in Wikipedia Asian Month! Please submit your mailing address (not the email) via this google form. This form is only accessed by me and your username will not distribute to the local community to send postcards. All personal data will be destroyed immediately after postcards are sent. Please contact your local organizers if you have any question. Best, Addis Wang, sent by MediaWiki message delivery (diskuto) 07:58, 3 dec. 2016 (UTC)

Address Collection - 1st reminder

Hi there. At the moment we have not received your response on the address collection. Sorry for the inconvenience if you did submit the form before. If you still wish to receive the postcard from Wikipedia Asian Month, please submit your mailing address (not the email) via this google form. This form is only accessed by me and your username will not distribute to the local community to send postcards. All personal data will be destroyed immediately after postcards are sent. If you have problems of using the google form, you can use Email This User to send your address to my Email.

If you do not wish to share your personal information and do not want to receive the postcard, please let me know at my meta talk page so I will not keep sending reminders to you. Best, Addis Wang, sent by MediaWiki message delivery (diskuto) 21:04, 26 dec. 2016 (UTC)

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey

(Sorry to write in English)


Bonrevenon

Saluton kaj bonrevenon. Ĉar mi ĉiusemajne kontrolas la novajn artikolojn kaj foje rigardas eĉ tiujn de veteranoj, vi mankis al mi dum monatoj. Mi panikis. Fjuuu.--kani (diskuto) 12:19, 9 apr. 2017 (UTC)

Mi ankaŭ ;)--RG72 (diskuto) 13:13, 9 apr. 2017 (UTC)
Do, mi ne scias kion mi povas diri, nur profitu la momenton kaj se mi povas fari ion por vi, diru.--kani (diskuto) 12:00, 10 apr. 2017 (UTC)

Bonan revenon al Vikipediokaj bonan laboronedesbrieres (diskuto) 09:38, 1an majo 2017 (UTC)

Voĉdono

La voĉoj ne sufiĉas ĝis tiam, bonvolu pliigi ĝin Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72 --Crosstor (diskuto) 06:02, 26 aŭg. 2017 (UTC)

Ross 128 b

Saluton, Jean-François! ĉu fr:Ross 128 b estas interesa artikolo por vi? --Dominik (diskuto) 09:41, 17 nov. 2017 (UTC)

Astronomia Centro de Yebes

Saluton. Mi ĵus faris la artikolon pri la urbeto Yebes. En ĝi oni mencias la asteroidon 4661 Yebes kaj la Astronomia Centro de Yebes ankoraŭ farota kaj menciita ankaŭ ĉe 4661 Yebes. Eble la ekzisto de la artikolo pri Yebes povas esti sprono por fari Astronomia Centro de Yebes, ĉu?--kani (diskuto) 20:15, 3 dec. 2017 (UTC)

Bonege. Dankon.--kani (diskuto) 21:29, 4 dec. 2017 (UTC)

Cyprien Verseux

Saluton. Oni proponis forigon de artikoleto pri astronomo Cyprien Verseux. Ĉu vi povas sciigi ĉu la artikolo estas fidinda kaj oni devas pluhavi ĝin? Dankon.--kani (diskuto) 19:16, 10 dec. 2017 (UTC)

Ne sufiĉe

Saluton, mi povas ŝanĝi vorton "sufiĉe" en artikoloj pri asteroidoj per mia roboto. Ĉu vi konsentas? --LiMr (diskuto) 10:31, 17 feb. 2018 (UTC)

Devontiĝi?

Saluton. Mi rimarkis, ke vi en pluraj el viaj artikoloj pri asteroidoj uzas la verbon "devontiĝi" en senco kiun la vorto (dev'ont'iĝ'i) ne havas. Ŝajnas al mi, ke vi celas "devotiĝi" (devot'iĝ'i). Talnat (diskuto) 01:15, 8 nov. 2018 (UTC)

Mi konsentas kun via respondo ke "devontiĝi" povas esprimi la signifon de "ligi sin per promeso". Tamen mi havas la impreson, ke vi volas esprimi ke iu fakte dediĉis sin al io. Se estas tiel, mi rekomendus anstataŭi "devontiĝis al" per "dediĉis sin al" kaj simile. Ĉion bonan, Talnat (diskuto) 11:38, 8 nov. 2018 (UTC)

Benu kaj OSIRIS-REx

Saluton Jean-François,
Tie: https://www.search.com.vn/wiki/eo/Vikipedio:Aktuala%C4%B5oj
estas ruĝaj ligiloj al skribendaj artikoloj kiujn, mi esperas, vi ŝatos verki.
Amike
--Baba79 (diskuto) 12:56, 8 dec. 2018 (UTC)

Dankon kaj brave! Belega artikolo!--Baba79 (diskuto) 20:14, 11 dec. 2018 (UTC)

Peto

Saluton. Mi ne konas franclingvajn vikipediistojn aktivajn. Eble vi povos plenumi mian peton aŭ trovi iun kiu povos meti en la franclingvan vikipedion artikolon aŭ almenaŭ ĝermon de verkisto Alonso Guerrero Pérez. Estas versioj en Esperanto, angla kaj hispana. Mi timas, ke oni povos forigi la anglan aŭ hispanan (tiu lasta pro politika afero), kio lasus orfa la esperantlingvan version. Tiel ju pli da versioj, pli da ebloj por la restado de la versioj. Mi klopodos fari same por aliaj lingvoj.--kani (diskuto) 23:19, 19 dec. 2018 (UTC)

Tutkore dankon.--kani (diskuto) 20:38, 20 dec. 2018 (UTC)

Dua mondmilito

Saluton. Por la Dua mondmilito mi lastajn monatojn dediĉis tempon kaj energion al tiu temo en Vikipedio. Mi ne verkis la artikolon prie, sed plibonigis ĝin, bluigis ligilojn (kreis rilatajn artikolojn) kaj aldonis ion. Krome mi kreis artikolojn Tempolinio por ĉiu unuopa jaro kaj samtempe kreis pliajn artikolojn prie. Mi proponis la artikolon por esti konsiderata Leginda (ne Elstara) kaj baloto aperas en la komenco, sed mi tion faris antaŭ pli ol du monatoj kaj ĝis nun neniu balotis. Mi petas al vi baloti pore kaj same mi proponos al aliaj konatuloj por poste peti al administranto plenumi la kategoriigon. Dankon, amike.--kani (diskuto) 13:33, 20 feb. 2019 (UTC)

nova artikolo: (162173) Ryugu

Saluton,
Mi proponas al vi verki novan artikolon: vidu ĉi-tie: https://www.search.com.vn/wiki/eo/Vikipedio:Aktuala%C4%B5oj
Tiu artikolo certe estos legata de esperantistaj astronom-ŝatantoj.
Dankon!
--Baba79 (diskuto) 16:03, 27 feb. 2019 (UTC)

Bone, dankon! --Baba79 (diskuto) 20:30, 28 feb. 2019 (UTC)

Administranta balotado

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 05:20, 28 maj. 2019 (UTC)

Legindaj artikoloj

Saluton. En Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj estas longa listo de artikoloj kiu atendas kategoriigon kiel leginda artikolo. Mi petos de vikipediistoj ke unu post unu oni balotu por aktualigi la liston. Ĉu vi bonvolas baloti ekzemple por Aŭgusteno de Hipono? Tio estos la komenco, sed vi povas jam baloti por ĉiuj en la listo.--kani (diskuto) 00:39, 9 jun. 2019 (UTC)

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono ĵus estis akceptita kaj venos la vico de la artikolo Aztekoj, kiu estis proponita en julio 2017. Do, preskaŭ dum du jaroj atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 09:52, 12 jun. 2019 (UTC)

Observatorio de Calar Alto

Saluton. Mi aldonis al tiu artikolo interesan detalon. "En tiu observatorio laboras la esperantisto David Galadí.[2]" Bedaŭrinde ankoraŭ mankas artikolo pri li, kvankam li kelkajn fojojn prelegis kaj gvidis aktivaĵojn en hispanaj kongresoj kaj partoprenis en publikaĵoj. Amike.--kani (diskuto) 11:18, 24 jun. 2019 (UTC)

Mi ĵus konstatis, ke ja estas artikolo pri li, sed kun pli longa titolo. Solvita.--kani (diskuto) 11:33, 24 jun. 2019 (UTC)

Legindaj artikoloj

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:08, 30 jun. 2019 (UTC)--kani (diskuto) 23:08, 30 jun. 2019 (UTC)

Legindaj artikoloj

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:32, 24 aŭg. 2019 (UTC)

Neodys

Estimata! Gratulon pro via diligenta laboro pri asteroidoj! Mi vidis vian komenton: "(→‎Eksteraj ligiloj: La URL de " NEODyS " ŝanĝis : La laboro por korekti la eksterajn ligilojn por ĉiuj terrenkontaj asteroidoj !...)".Mi pensas ke tiu laboro bone taŭgas por roboto. Skribu en la Teknikejo (https://www.search.com.vn/wiki/eo/Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo) pri la problemo - certe iu robotspertulo povos aŭtomatigi la aktualigon de multaj ligoj. - Amike salutas Moldur (diskuto) 12:29, 23 nov. 2019 (UTC)

Binary star

Saluton! Mi ne trovis Esperantan vorton pri en:Binary star. Ĉu vi scias? --Crosstor (diskuto) 06:57, 8 jan. 2020 (UTC)

Pink Floyd

Saluton, mi finfine (eble) finis la artikolon pri Pink Floyd. Ne hezitu plibonigi ĝin, kaj komenti kaj ĉefe voĉdoni: Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Pink Floyd
Dankon!
--Baba79 (diskuto) 14:51, 2 feb. 2020 (UTC)

Kategorio

Saluton! Mi petas vin, apogu forigon de kategorio kun POR hodiaŭ, morgaŭ jam finiĝos la voĉdono. Alirebla: Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Kategorio:Naskiĝintoj_en_Bratislavo.Mi citas aldonon de Goren pri tio, kiu diris la esencon:

Por esti validaj kaj utilaj, vikipediaj kategorioj ideale sekvu leĝojn de aroteorio, t.e. kategorio A estu subkategorio de B nur se ĉiuj anoj de A apartenas ankaŭ al B. Pro tio, ekzemple, Kategorio:Slovakoj povas esti sub Kategorio:Slavoj, kaj tio ĉi estas tute logike valide. Sed okaze de Naskiĝintoj en Slovakio tio ĉi regulo ne sekvatas: nek ĉiu kiu naskiĝis en Slovakio estas slovako, nek ĉiu slovako naskiĝis en Slovakio. Kaj, kiel ofte okazas pro rompo de aroteoriaj reguloj, tio ĉi kaŭzas erarajn kaj paradoksajn rezultojn. Uzanto:Crosstor tutprave ofendiĝis kiam li trovis ke hungaraj famuloj naskiĝintaj en Bratislavo iĝis kategoriitaj kiel slovakoj, ĉar tio ĉi ja estas absurdo: ili ne estis slovakoj nek laŭ etneco, nek laŭ civitaneco (kaj tia civitaneco tiam eĉ ne ekzistis!)
Havi kelkajn kategoriojn por ĉiu lando, aliflanke, tute ne estas timiga, kaj se ili estos logike kaj aroteorie ĝustaj tio entute ne kaŭzos ĥaoson. Ĉiu vikipedio faras ĉi tion sen multaj problemoj.--Goren (diskuto) 15:58, 12 jul. 2020 (UTC)

Sincere --Crosstor (diskuto) 08:01, 14 jul. 2020 (UTC)

We sent you an e-mail

Hello Jean-François Clet,

Really sorry for the inconvenience. This is a gentle note to request that you check your email. We sent you a message titled "The Community Insights survey is coming!". If you have questions, email surveys@wikimedia.org.

You can see my explanation here.

MediaWiki message delivery (diskuto) 18:48, 25 sep. 2020 (UTC)

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo

Saluton, Jean-François Clet! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:16, 27 apr. 2021 (UTC)

Translation request

Hello.

Can you translate and upload the article en:Shamakhi Astrophysical Observatory in Esperanto Wikipedia?

Yours sincerely, Multituberculata (diskuto) 22:48, 20 jul. 2021 (UTC)

Estimata Jean-François Clet, mi vidas ke vi ricevis la saman tradukpeton kaj jam plenumis ĝin, pli rapide ol mi. Tre bone! Mi nur aldonis iujn detaletojn.
Cetere, mi hazarde vidis ke ekzistas ankaŭ {{informkesto observatorio}}. Ĉu tiu eble estus pli trafa ol la ĝenerala {{Geokesto}}? - Sincere, Moldur (diskuto) 19:02, 23 jul. 2021 (UTC)
Thank you very much for the new article and all the best! Multituberculata (diskuto) 21:31, 23 jul. 2021 (UTC)

Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun!

Kara Jean-François Clet, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la proponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:

  1. retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 (movementcomms(ĉe)wikimedia.org)
  2. laŭeble aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
    1. la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
    2. se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:18, 27 jul. 2021 (UTC)

Legindaj artikoloj

Saluton. Lastatempe mi klopodis plialtigi kvantan kaj kvalitan nivelojn de kelkaj el la mil havendaj artikoloj. Kelkaj el ili restas neatentitaj en listo de proponoj por estis akceptitaj en la listo de legindaj artikoloj, kiuj estas ne la unua, sed la dua kategorio post Elstaraj artikoloj. Por ĝisdatigi tion mi proponas vizitojn al almenaŭ kelkaj el tiuj ses artikoloj kaj partoprenu en la balotoj anoncitaj komence de la artikoloj. Temas pri Jane Austen, Lenin, Abraham Lincoln, Karolo Lineo, Fernão de Magalhães kaj Mekko. Jen varieco, por ke vi elektu vian preferatan temon, kaj ne forgesu, ke temas pri elekto de gravaj artikoloj, sendepende ĉu vi konsentas ideologie kun la temo. Dankon.--kani (diskuto) 12:20, 18 aŭg. 2021 (UTC)

Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj

Saluton. Estas proponoj tie kiuj postulas balotadon, nome por Mil kaj unu noktoj, Modo, Mohamedo, Monarkio, Eŭropa Parlamento, Monto kaj Naturo. Mi kuraĝas ĝeni vin petante voĉdonon por almenaŭ kelkaj el tiuj proponoj, tiuj kiuj plej altiros vin, ne gravas ĉu pozitive aŭ male. Miaj intencoj estas: unue ke la decido estu pli kolektiva eble, kaj due ke la nombro de legindaj artikoloj estu pli multnombra ol tiu de elstaraj artikoloj, kiel necesa larĝa bazo por piramido. Dankon.--kani (diskuto) 16:34, 14 nov. 2021 (UTC)

Baloto pri Eŭropa Unio

Saluton Jean-François Clet,
Dankon pro via voĉdono pri Eŭropa Parlamento. Via voĉdono pri Eŭropa Unio same ĝojigus min!
Amike, --Baba79 (diskuto) 09:49, 16 nov. 2021 (UTC)

Pluaj legindaj artikoloj

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nazia Germanio, Friedrich Nietzsche, Jawaharlal Nehru, Naciismo, Nederlando, Nigra maro, Federico García Lorca, Jean-Jacques Rousseau; kiel oni vidas, tre varia temogamo.--kani (diskuto) 23:57, 16 dec. 2021 (UTC)

9860 Archaeopteryx

Estimata,vi alinomis tiun artikolon, kaj ankaŭ pliigis la numeron al 9861. Ĉu intenco aŭ eraro? - Sincere, Moldur (diskuto) 11:54, 5 jan. 2022 (UTC)

Bone, ke tio solviĝis. Mi scias ke vi faras multan kaj akuratan laboron en Vikipedio, detale aldonante asteroidojn. Gratulojn pro via abunda kaj diligenta laboro! - Sincere salutas Moldur (diskuto) 15:55, 5 jan. 2022 (UTC)

Pluaj legindaj artikoloj

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nov-Zelando, Oceanio, Afriko, Azio, Eŭropo, Ĉinio, kaj Otomana Imperio; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo, kie ĉefas geografiaj temoj. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 23:52, 6 jan. 2022 (UTC)

Januaraj legindaj artikoloj

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Ovidio, Oceano, Pandemio, Giovanni Pierluigi da Palestrina, Interna milito, Johano Keplero, kaj Partenono; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 13:50, 11 jan. 2022 (UTC)

Laboro por roboto

Saluton, mi vidas, ke vi ofte forigas "malbone konata" kaj "nebone konata" en unua frazo de artikoloj pri asteroidoj. Ankaŭ ";orb=1" kaj " (de JPL Small-Body Database Lookup)" en ligiloj. Mia roboto povas fari tion. Ĉu vi konsentas? --LiMr (diskuto) 08:32, 27 mar. 2022 (UTC)

Jes kun mia dankemo
Mi forigu "malbone/nebone konata" sed, pli grave, ";orb=1" en la ekstera ligilo al JPL Small-Body Database Lookup, mi estis trudita fari tion pro la nova versio de JPL Small-Body Database Lookup kiu ne eltenas tiun kodon
Ekzemple : estas
120040 Pagliarini : Parametroj kaj simulado de orbito (el JPL Small-Body Database)
devas esti
120040 Pagliarini : Parametroj kaj simulado de orbito (el JPL Small-Body Database Lookup)
Estas ja grava laboro, kaj se via roboto povas fari tion, mi tre dankas vin
Jean-François Clet Jean-François Clet (diskuto) 08:52, 27 mar. 2022 (UTC)
La roboto estas preta kaj komencis labori malrapide. La ekstera ligilo al ssd.jpl.nasa.gov ne plu bezonas JAVA, do ĝi unuigas la titolon de la ligilo al "Parametroj kaj simulado de orbito (de JPL Small-Body Database Lookup)" kaj ankaŭ uzas https. Kompreneble ĝi faras iujn ĝeneralajn riparojn. LiMr (diskuto) 10:22, 28 mar. 2022 (UTC)
Grandan dankon al vi
JF Clet Jean-François Clet (diskuto) 10:48, 28 mar. 2022 (UTC)
 Farite ... kaj multaj aliaj redaktetoj. Nun mi plue duonaŭtomate redaktas artikolojn pri asteroidoj. LiMr (diskuto) 18:13, 6 apr. 2022 (UTC)

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj

Kara, Jean-François Clet, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)

Proponoj por Legindaj artikoloj

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis proponoj por Legindaj artikoloj parte pro ĝisdatigo de la listo. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Olimpiaj ludoj, Futbalo, Kastilio kaj Leono, Eiffel-Turo, Berlino, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Pekino, Biciklo, Hundo, kaj Ĉevalo. Bonvolu viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 18:33, 13 aŭg. 2022 (UTC)

Proponoj por Legindaj artikoloj

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis troaj proponoj por Legindaj artikoloj kaj estis ioma ĥaoso inter du listoj; nun mi aranĝis la liston. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Sporto, Bestoj, Fajro, Mamuloj, Blankkapa maraglo, Mezepoko, Ponto, Muta cigno, Griza ansero, Albert Einstein, Alpoj, Dompasero kaj Portugalio. Bonvolu, kiam eblos, viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 13:07, 23 okt. 2022 (UTC)

Nova aspekto

Saluton. Mi estis surprizita per la nova aspekto de Vikipedio, Eble tio plaĉos al kelkaj, sed al mi plaĉas nek la malavantaĝoj nek la maniero per kiu oni decidis tion, ĉu demokrate? Kia demokratio? Mi bedaŭras, ke tio estos la lasta frapo en la maniero kiel homoj kiuj ne tiom laboras decidas gravajn aferojn, ekzemple la ĉefpaĝon iam. Mi estis kontenta esti (aparte kun vi) kunlaboranto dum jaroj, sed mi timas, ke se tio ne retroiros, mi ĉesos miajn laborojn en Vikipedio. Tiam mi publikigos liston de miaj taskoj: eble iu decidinto entreprenos ilin. Bonan sorton. kani (diskuto) 21:59, 24 okt. 2022 (UTC)

Ankaù mi estis surprizita de la nova aspkto. Sed eblas retrovi la cxefajn ilojn klakante la ikonon (tri streketoj) supre maldekstre. La cxefa malavantagxo estas ke la klarigoj estas en la angla.
Versxajne estos baldaù tradukita...
Jean françois Clet Jean-François Clet (diskuto) 10:22, 25 okt. 2022 (UTC)
Jes, certe. Mi jam revenis al iama aspekto.--kani (diskuto) 21:28, 25 okt. 2022 (UTC)

Legindaj artikoloj

Sakuton. Cele al ĝisdatigo de la paĝo Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj mi proponas al vi viziti ĝin kaj eventuale voĉdoni por iu(j) el la proponitaj artikoloj. Miaj preferataj kandidatoj estas jenaj: Kadavrogrifo, Reformacio, Registaro, Pano kaj Rejno. Sed estas ankaŭ aliaj. Oni povas elekti ene de ampleksa gamo; kelkaj atendas delonge. Dankon pro via komprenemo kaj eventuala partopreno.--kani (diskuto) 21:05, 8 apr. 2023 (UTC)

Kategorio:Malkovrita de ...

Saluton, mi kreis kelkajn kategoriojn pri astronomiaj malkovroj (Kategorio:Malkovrita de LINEAR kaj similajn). Laŭ vi, ĉu mi aldonu ankaŭ aliajn similajn kategoriojn? Mi povus krei tiajn kategoriojn pri aliaj elektitaj astronomiaj kampanjoj aŭ elektitaj malkovrintoj (homoj) aŭ aŭtomate tutaj (ne elektitaj - ĉiu artikolo pri asteroido estos en ia kategorio Malkovrita de ...). Kaj dua demando estas: Ĉu estas "Malkovrita de ..." vere la plej ĝusta titolo de la kategorioj? LiMr (diskuto) 10:43, 11 maj. 2023 (UTC)

Saluton
Kategorio "malkovrita de" (aŭ "malkovraĵo de") estas bona ideo, ĉefe koncern'al la pli abundaj malkovrintoj aù kampanjoj (vidu Minor Planet Discoverers (minorplanetcenter.net). Mi pensis ankaù pri kategorio "Potence danĝera objekto" aŭ "Malkovraĵo laŭ lando", sed oni povus senfine multobligi la kategoriojn. Jean-François Clet (diskuto) 12:18, 11 maj. 2023 (UTC)
Saluton, mi finis antaŭ iom da tempo. Se vi vidas asteroidon sen ĉi tiu kategorio, ĝi aŭ estis malkovrita de iu malmulta grava malkovrinto (4 aŭ malpli malkovrintaj asteroidoj) aŭ simple mankis informo en vikidatumoj. Do mi serĉis la malkovrinton laŭ vikidatumoj, ne laŭ la informkesto aŭ aliaj fontoj. Tio estas la via kazo kun (103067) 1999 XA143. Mi ne scias kiom ĝi povas varii. Se tio estas pli granda problemo, mi povus serĉi la malkovrinton alie. Amike LiMr (diskuto) 16:15, 14 jun. 2023 (UTC)
Saluton
Estas ja malkovro far'de Linear, laŭ Minor Planet Center kaj JPL Small-Body Database, do ne problemas
Jean-François Clet (diskuto) 17:53, 14 jun. 2023 (UTC)
Jes, vi pravas. Mi esprimis min malĝuste. Malkovrinto de (103067) 1999 XA143 estas ĝenerale klara. Sed la problemo estas, ke multaj aliaj artikoloj pri asteroidoj malkovrintaj de Linear (kaj aliaj) ankoraŭ ne estas en sia kategorio "Malkovrita de ...", ĉar bedaŭrinde vikidatumo de la asteroido ne havas informon pri la malkovrinto. LiMr (diskuto) 19:02, 14 jun. 2023 (UTC)
Oni do ekzaminu la paĝojn kiuj ligas al Lincoln Near-Earth Asteroid Research kaj komparu kun la Kategorio:Malkovrita de LINEAR : vasta laboro !

Jean-François Clet (diskuto) 22:01, 14 jun. 2023 (UTC)

(19279) 1996 YC4

Saluton, ĉu vi povus revizi la asteroidon (19279) 1996 YC4? Laŭ mi la ĝusta nomo estu "(19279) 1995 YC4" (jaro 1996→1995), ĉu ne? LiMr (diskuto) 11:39, 5 jun. 2023 (UTC)

6779 Perrine

Saluton, kiu malkovris 6779 Perrine? Laŭ Minor Planet center A. Mrkos, sed laŭ [Small-Body Database] Vavrova, Z. Mi vidas, ke Observatorio Kleť skribas, ke vere A. Mrkos. Estas strange, ke Small-Body Database havas alia informo. Vikidatumoj havas ambaŭ malkovrintoj, do mi forigos Vavrova el ĝi. LiMr (diskuto) 16:01, 15 jul. 2023 (UTC)

vere, foje IAU indikas kiel malkovrinto unu teamon, kampajnon aŭ observatorion, en posta eldono, observanto(j)n el la teamo kampajno aŭ observatorio, kaj en ankoraù posta eldono, alia(j)n observantoj.
IAU Minor Planet Centeer atribuas la malkovron de 6779 Perrine al A. Mrkos, JPL Small-Body atribuas ĝin al V. Vavrova, La nura stabila informo estas "observatorio Klet'"
Jean-François Clet (diskuto) 17:21, 15 jul. 2023 (UTC)

(22279) 1984 DM

Saluton kara, mi revizas ĉiujn malkovrintojn de asteroidoj. Mi trovas, ke informkesto tute mankas en artikolo (22279) 1984 DM. LiMr (diskuto) 18:33, 21 jul. 2023 (UTC)

mi faras paĝojn nus pri iuj specialaj korpoj (nomitaj, terrenkontJes, sed estas sennoman sen interesa asteroido. Komence ni faris paĝojn pri ĈIUJ asteroidoj, sed tio aspektas kiel superhoma laboro, kaj nun mi faras paĝojn nur pri nomitaj aŭ specialaj korpojn(terrenkontaj, trojaj, TNO, kelkopaj...)
Fakte, la paĝon pri (22279) 1984 DM mi devus ne fari, kaj mi ne plu memoras kial mi faris tiun ĝermon de paĝo.
Eble iam mi ĉu plenigos ĉu forviŝos ĝin ... Jean-François Clet (diskuto) 19:30, 21 jul. 2023 (UTC)

Elekto de nova administranto

La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Jean-François Clet,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 08:30, 24 jul. 2023 (UTC)

Observatorio Oak Ridge x Observatorio de la Universitato Harvard

Saluton, laŭ JPL multaj asteroidoj estis malkovritaj elde "Harvard College Observatory". Laŭ wikidata kaj aliaj vikipedioj elde Observatorio de la Universitato Harvard. Mi pensas, ke tio estas la sama observatorio. Sed laŭ esperanta vikipedio elde Observatorio Oak Ridge. Mi pensas, ke tio NE estas la sama observatorio. Estas 33 tiaj artikoloj, ekz. 18292 Zoltowski, 2153 Akiyama, 2305 King, ... Ĉu tio estas ĝusta? Ekzistas du kategorioj Kategorio:Malkovrita de Observatorio Oak Ridge kaj Kategorio:Malkovrita de Observatorio de la Universitato Harvard, sed mi ne scias, kiun uzi. LiMr (diskuto) 12:33, 3 aŭg. 2023 (UTC)

Laŭ la angla vikpedio : en:Harvard College Observatory estas en Kembriĝo (Masaĉuseco) ; en:Oak Ridge Observatory estas ja en en:Harvard, Massachusetts sed ne estas la observatorio de la Universitato Harvard. Aspektas, ke eĉ MPC faris konfuzon.
La Universitato de Kembriĝo estas en Britio.
Jean-François Clet (diskuto) 16:25, 3 aŭg. 2023 (UTC)
Vidu en:Oak Ridge Observatory#List of discovered minor planets: "In addition to the discoveries below, the Minor Planet Center inconsistently credits some asteroids such as 4760 Jia-xiang directly to the Harvard College Observatory although they have been discovered at Oak Ridge." Do, vi pravas. Observatorio Oak Ridge estas ĝuste. LiMr (diskuto) 18:11, 3 aŭg. 2023 (UTC)

Unuiĝo de nomoj de japanaj astronomoj

Saluton, mi volas unuiĝi nomojn de japanaj astronomoj, ĉar unu astronomo uzas multajn diversajn formojn de nomo. Mi riparis Takeŝi Urata kaj Hiroŝi Kaneda. Nun mi volas unuiĝi Ueda Sejĝi, sed mi ne scias, ĉu "Sejĝi Ueda" aŭ "Sejĝi Ŭeda". Kiu estas pli ĝusta laŭ vi? Ĉu vi havas ideon pri kiuj aliaj specifajn nomoj ripari? La plej konfuzaj estas japanaj kaj hungaraj pro nomordo. LiMr (diskuto) 09:25, 5 aŭg. 2023 (UTC)

Saluton
La litero Ŭ estas malofta, por translite "W" oni prefere uzi "V" (ekz. Vaŝingtono, Velingtono, Vato (mezurunuo)...).
La nomo de nia astronomo estas "Ueda" (kiel la urbo Ueda en gubernio Nagano), la skribo Ueda ests al mi preferinda.
Pri la nomordo, IAU prefere uzas la okcidentan nomordon.
Jean-François Clet (diskuto) 10:00, 5 aŭg. 2023 (UTC)

Informkesto astronomia objekto

Saluton, mi informu vin pri kelkaj novaĵoj, kiujn mi faris lastatempe.

  • Ŝablono {{Informkesto astronomia objekto}} nun uzas datojn el vikidatumoj. Do oni povas uzi malplenan ŝablonon, kiel en (22279) 1984 DM kaj la ŝablono montras ĉiujn bazajn informojn, kiuj estas jam en vikidatumoj. Vidu ankaŭ artikolon 2 Palaso. Kelkaj informoj estas en ŝablono en artikolo kaj kelkaj estas el vikidatumoj (vidu malgrandan simbolon "vd").
  • Mi ankaŭ kreis malgrandan helpan ŝablonon {{Gm+AU}}. Vidu detalojn. Facile vi skribas "{{Gm+AU|2.40576}}" kaj ĝi montras "359,897 Gm (2,406 AU)" (aŭtomate kalkulas Gm). Tio estas utila ĉefe por granda duonakso kaj similaj.

Sekvaj laboroj:

  • Sendu al mi mankantajn informojn, kiujn mi povas aldoni al informkesto per vikidatumoj.
  • Eble mi aŭtomate anstataŭigos "359,897 Gm (2,406 AU)" en fonto de artikolo per la nova ŝablono.
  • Mi petis la aŭtoron de malnova roboto kiun kreis la informojn pri asteroidoj en vikidatumoj. Mi volas aldoni kaj ĝisdatigi la informojn.
  • Mi pensas, ke la aŭtoro ne aktivigos la roboton. Do mia sekva granda laboro estos fari mian novan roboton, kiu povos fari tion.

Antaŭdankon por via respondo kaj ideoj. LiMr (diskuto) 07:51, 19 sep. 2023 (UTC)

Dankon por la ŝablono
08:15, 19 sep. 2023 (UTC) Jean-François Clet (diskuto) 08:15, 19 sep. 2023 (UTC)
Bona ideo ŝerpi informojn en "vikidatumo" sed necesas scii, ĉu la datumoj estas ĝisdataj : precipe, la meza anomaliangulo, kiu signifas nenion sen la epoko. Kvankam mi mencias la epokon en la informkesto, ĝi ne aperas en la paĝoj.
Plej bone estus, se roboto kapablus ŝerpi informojn en oficiala datumbazo, kiel "JPL small-body database", mi ne scias ĉu tio eblas.
Dankon por la laboro de la robot-kreantoj.
07:28, 20 sep. 2023 (UTC) Jean-François Clet (diskuto) 07:28, 20 sep. 2023 (UTC)
Jes, post kelkaj semajnoj mi volas ŝerpi informojn el "JPL small-body database" aŭ "Minor Planet Center" al vikidatumoj. Do informoj en vikidatumoj estos ĝisdataj. Nun foje la informoj estas pli novaj en artikolo, pli foje en vikidatumoj. Kaj foje mankas en artikolo, do estas tre bone uzi vikidatumoj. Mi havas demandon: Ĉu epoko estas grava nur por la meza anomaliangulo aŭ ankaŭ por aliaj informoj? Mi pensas, ke ankaŭ por aliaj, do estus pli bone havi la epoko en memstara linio en la informkesto. Ĉu ĉe komenco aŭ fino de la bloko "Orbitaj ecoj"? LiMr (diskuto) 11:08, 20 sep. 2023 (UTC)
La epoko gravas por ĉiuj ecoj, kiuj povas ŝanĝi (ĉefe por astéroidoj kiuj pasas proksime de planedoj) aŭ esti re-kalkulataj pli precize.
La epoko estas ne nur dato sed precisa nombro da tagoj : ekzemple la nuna epoko laŭ MPC Small-body database estas 2460200.5 13-a de septembro 2023 TDB.
Miavidpunkte, La epoko aperu pli taŭge komence de la "orbitaj ecoj".
Alia eta difekto, la "Spektroklaso" sendas al la spektra klaso de steloj, ne al spektra klaso (laŭ komponiĝo) de asteroidoj (S, M, C, V sed tio evoluas)
Jean-François Clet (diskuto) 12:18, 20 sep. 2023 (UTC)
Teorie unu eco en vikidatumoj povas esti en unu epoko kaj alia eco en alia epoko. Do, tia kazo estos malfacila en la informkesto, ĉar la epoko estas bezonata ĉe ĉiuj orbitaj ecoj. Mi pensos plu pri tio poste, ĉar tio ne estas ofta afero.
Mi ne komprenas la problemon pri la spektroklaso. Ĉu mi redaktu la informkeston iel? Aŭ ĉu la problemo estas en vikidatumoj? Aŭ tio estas nur eta interesaĵo (malklareco)? Bonvolu sendi ekzemplon.
Dankon por sugestoj. LiMr (diskuto) 08:51, 25 sep. 2023 (UTC)
Ĉefe la anomaliangulo ŝanĝas laŭ la epoko, aliaj ecoj ŝanĝetas. Pri la spektroklaso, Jean-François Clet (diskuto) 06:46, 26 sep. 2023 (UTC)
Senkulpigu min, mi estas en Limoĝo.
Pri la spektroklaso, kiam oni klakas "Spektroklaso"n en la "Informkesto astronomia objekto" tio sendas al Klasigo de steloj : la informkesto eble validas kaj pri steloj, kaj pri planedoj, kaj pri asteroidoj, sed la spektroklaso havas malsamajn signifojn por planedoj kaj steloj
Ĉu la informkesto povus esti sufice sagaca, por distingi la okazojn pri stelo aŭ asteroido ?
Jean-François Clet (diskuto) 08:08, 26 sep. 2023 (UTC)
Jes, tio ne estas problemo. Se kategorio en informkesto estas "stelo", la ligilo "Spektroklaso" ligilas al Klasigo de steloj, alie al ... ? Ĉu Asteroido#Klasado laŭ konsisto? LiMr (diskuto) 15:18, 26 sep. 2023 (UTC)
Bone por ligilo al Asteroido#Klasado laŭ konsisto, sed la klasado evoluis : klasado laŭ Tholen, SMASS Bus-DeMeo...
Jean-François Clet (diskuto) 16:16, 26 sep. 2023 (UTC)
 Farite LiMr (diskuto) 20:12, 26 sep. 2023 (UTC)

Asteroidoj ĉe Vikidatumoj

Saluton, la ideo pri krei kaj ĝisdatigi la informojn pri asteroidoj ĉe Vikidatumoj estas reala. Nun finfine mi havas mian propran bonegan roboton. Ĝi estas pli bona ol ĉiuj antaŭaj robotoj, kiuj faris tiun laboron. Mi ĝisdatigis unue multajn hazardajn asteroidojn. Nun ĝi laboras laŭvice. La unua mil estas preta. Vidu kontribuojn. Tio estos ankoraŭ longa laboro, sed nur por la roboto, ne por mi :) Ĝisdataj informoj ĉe Vikidatumoj kaj la miaj lastaj redaktoj de informkesto estas tre bona kunigo. Mi informos vin pli pri la progreso. Amike, LiMr (diskuto) 16:44, 24 okt. 2023 (UTC)

Estos tre bona ideo, restas nur traduki la noticon pri la eponimo. Ĉi momente mi ne tre povas labori, estas en Limoges persekuto kontraù Interreto kaj foje mi timas por mia libereco (eĉ vivo)
Jean-François Clet (diskuto) 17:49, 30 okt. 2023 (UTC)
Saluton, ĉiuj asteroidoj kun Esperanta artikolo estas finitaj. Ankaŭ ĉiuj kometoj (sendepende de la artikolo) estas finitaj. Nun la roboto laboras pri asteroidoj kun artikolo en la angla, kaj poste kun artikolo en iu ajn lingvo. Laŭ mi asteroidoj sen artikolo nun ne estas tiom gravaj. LiMr (diskuto) 10:42, 24 jan. 2024 (UTC)