Varajlingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la varaja lingvo

La varajlingva Vikipedio - en pluraj listoj de vikipedioj ankaŭ nomata ŭarajlingva Vikipedio[1] - estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la varaja lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Waray-Waray Wikipedia. La projekto fondiĝis en septembro 2005 kaj atingis 100 000 artikolojn en aŭgusto 2010. La 30-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 1 266 436 artikolojn.

Varajlingva Vikipedio
Retadresowar.wikipedia.org
KategorioVikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvovaraja
PosedantoFondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 30-a de aprilo 2024
Artikolnombro1 266 436
Profundeco4.3
Paĝoj2 871 075
Redaktoj7 600 583
Uzantoj59 433
Aktivaj uzantoj63
Administrantoj3
Dosieroj42
v • d • r
la ĉefpaĝo en novembro 2012

Karakterizaĵoj

Menciindas ke laŭ la stato de novembro 2012 la plej multaj artikoloj estas minimumaj tekstoĝermoj kreitaj fare de robotoj, kiuj post la aŭtomata kreo restis en tia minimuma stato. Uzo de ŝablonoj kaj de internaj ligiloj por gvidi de artikolo al alia similtema artikolo laŭ la stato de aŭtuno 2012 ankoraŭ apenaŭ uzatas. La ĉefpaĝo (vidu ekranbildon sube) laŭ tiu stato kompare mallarĝas, kaj iuj informoj (ekzemple la listo ĉefpaĝa pri alilingvaj vikipedioj) ŝajnas malofte esti aktualigataj.

En aŭtuno 2012 estis proksimume 3,4 milionoj da denaskaj parolantoj de la varaja lingvo (en 2000 laŭ la retejo etnologue.com estis 2,5 milionoj), precipe en la orienta parto de la insularo Bisajoj de la ŝtato Filipinoj. La varajlingva Vikipedio estas unu el pluraj vikipediaj branĉoj prizorgata de la nacia asocio Wikimedia Philippines, kreita en aprilo 2010.[2] Laŭ la nombro de parolantoj, inter la aliaj lingvoj kies vikipediajn branĉojn prizorgas la filipina asocio plej grandas la tagaloga lingvo, kiun denaske parolas pli ol 23 milionoj kaj kiel dua lingvo regas pli ol 80 milionoj da homoj sur la insulara ŝtato Filipinoj kaj la insulo Gvamo - la tagaloglingva vikipedio laŭ la stato de novembro 2012 havis nur duonan kvanton da artikoloj kompare al la varaja eldono,[3] sed laŭ tiu stato havis kompare pli ampleksajn kaj signife pli bone interne interligitajn artikolojn.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Notoj