Vespo (genro)

(Vera) Vespo (Vespa) estas genro de socialaj flugantaj vespoj de familio vespedoj, konataj pro sia grandeco. Anoj de kelkaj specioj povas esti 2–3 cm longaj, kaj la giganta vespo (Vespa mandarinia) - eĉ 5 cm. Entute oni agnoskas 23 speciojn. Plimulto de specioj havas simplan flavo-nigran abdomenon kutiman por vespoj, sed kelkaj specioj, aparte en Orienta Azio, povas havi tre belan kaj ekzotikan koloraspekton.Kiel aliaj vespedoj, hornisoj konstruas paperajn nestojn kun multaj tavoloj de alveoloj kaj kaptas aliajn, malpli grandajn insektojn (muŝojn, abelojn, aliaj vespojn...) por manĝigi la larvojn. La nestoj ofte estas ne grizaj, kiel ĉe plimulto da vespoj, sed brunaj aŭ flavbrunaj. Tio okazas pro ke hornisoj kolektas materialon por siaj nestoj de putra ligno kaj arbokrusto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vespo

Biologia klasado
Regno:Animaloj Animalia
Filumo:Artropodoj Arthropoda
Klaso:Insektoj Insecta
Ordo:Himenopteroj Hymenoptera
Subordo:Apokritoj Apocrita
Familio:Vespedoj Vespidae
Genro:vespo (genro) Vespa
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ironie, vespoj nun estas la sola grupo de insektoj, kiu ĝis nun havas latinan nomon Vespa donitan far Linnaeus. Ĉiuj aliaj vespoj eventuale transferitas al aliaj genroj. Pro tio entomologiistoj ofte ŝercas, ke membroj de genro vespoj estas nun solaj veraj vespoj.

Specioj

Entute estas 24 specioj de vespoj:

  • Krabro (OR2, PIV), Vespa crabro, (ankaŭ nomita kutima vespo, Eŭropa vespo, Bruna vespo).
  • Azia giganta vespo Vespa mandarinia
    • Japania giganta vespo Vespa mandarinia japonica - la plej granda vespo kaj plej venena konata insekto laŭ kvanto de veneno, enigita per piko.[1]
  • Nigra vespo Vespa basalis
  • Granda rubanda vespo Vespa tropica
  • Malgranda rubanda vespo Vespa affinis
  • Japania vespo Vespa simillima
  • Orienta vespo Vespa orientalis
  • Flavpieda vespo Vespa velutina
  • Vespa luctuosa, konata por plej forta veneno inter ĉiuj vespoj[1]
  • Vespa analis
  • Vespa auraria
  • Vespa bellicosa
  • Vespa bicincta
  • Vespa bicolor
  • Vespa binghami
  • Vespa ducalis
  • Vespa dybowskii
  • Vespa fervida
  • Vespa fumida
  • Vespa mocsaryana
  • Vespa multimaculata
  • Vespa philippinensis
  • Vespa soror
  • Vespa vivax


Referencoj