Villar del Pedroso

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Villar del Pedroso estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Villar del Pedroso
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
LandoHispanio
RegionoEkstremaduro
ProvincoCáceres
Poŝtkodo10...
RetpaĝaroMunicipo de Villar del Pedroso
Politiko
UrbestroEduardo Villaverde Torrecilla (PP)
Demografio
Loĝantaro673  (2009)
Loĝdenso2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 5° 12′ U (mapo)39.7047838-5.1983393 [+]
Alto732 m [+]
Areo242 km² (24 200 ha)
Villar del Pedroso (Hispanio)
Villar del Pedroso (Hispanio)
DEC
Situo de Villar del Pedroso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villar del Pedroso [+]
vdr
Loko de la municipa teritorio de Villar del Pedroso en sia provinco
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Loĝantoj

Fonto en placo Demetrio Medina de Villar.
Preĝejo de Villar.
Urbodomo de Villar.
Kruco de Villar.

La loĝantoj nomiĝas villarejos. La censita populacio en 2009 estis de 673 loĝantoj.

Situo

Villar del Pedroso estas situa en la orienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Ibores, je altitudo de 732 m; je 168 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 190 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 242 km². La municipa teritorio limas norde kun la rivero Taĵo, kiu separas ĝin el la provinco de Toledo. Ĝi havas submunicipon nome Navatrasierra, situa sude, en la Sierra de Altamira.

Klimato

La klimato estas de tipo mediteranea. La pluvokvanto atingas jaran averaĝon de nur 474 mm. pro la situo de la teritorio kontraŭvento de la ĉefaj altaĵoj de la Villuercas. La plej pluva sezono estas vintro (171 mm.) kaj la plej seka somero (35 mm.) La mezaveraĝa jara temperaturo estas de 15,9 °C. La plej malvarma monato estas decembro, kun 7,2 °C kaj la plej varma julio, kun 26,1 °C.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio

La areo estis loĝata jam antaŭ la alveno de la romianoj. Ekzistas en la ĉirkaŭo monumentoj de taŭroj realigataj en ŝtono, konataj kiel Verracos, kiu estis skulptitaj de popolo nomata vetonoj kiu vivis en la areo. Poste venis romianoj, visigotoj kaj mozaraboj.

Kiam la Regno de Kastilio konkeris la areon el la islamanoj, kolonoj petis al la reĝo Fernando la 3-a kromnome La Sanktulo la rajton reloĝigi la teritorion. Tion oni permesis al ili la 13an de januaro de 1249, kio povas esti konsiderata proksimuma fondodato de Villar del Pedroso.

Monumentoj

Krom la jam menciataj Verracos, la ĉefa monumento estas la katolika preĝejo de Sankta Petro. Konstruita inter la 15a kaj 18a jarcentoj el granito. La interno konservas gravajn interesaĵojn, nome du retabloj: unu de la 18a jarcento ornamitaj per azuleĥoj el Talavera de la Reinakaj unu de la 17a jarcento kun kvin pentraĵoj de tiu epoko.

Famas la festoj de Karnavaloj.