Xavier Bettel

Xavier BETTEL (naskiĝis la 3-an de marto 1973) estas luksemburga politikisto kaj advokato, kiu de 2013 ĝis 2023 servis kiel Ĉefministro de Luksemburgo nome de la Demokrata Partio. Li antaǔe estis la urbestro de Luksemburgo. Li estas la tria registarestro en la moderna epoko kiu estas malkaŝe samseksema.

Xavier Bettel
Persona informo
Xavier Bettel
Naskiĝo3-an de marto 1973 (1973-03-03) (51-jaraĝa)
en Luksemburgo
Lingvojfrancaleceburgagermanaangla vd
ŜtatanecoLuksemburgo vd
Alma materAristotela Universitato de TesalonikoUniversitato Nancio 2 vd
PartioDemokratia Partio vd
Familio
Edz(in)oGauthier Destenay vd
Profesio
Okupopolitikistoadvokato vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Bettel naskiĝis kaj kreskis en Luksemburgo. En 1999 Bettel estis unuafoje elektita ĉe la Luksemburga Urba Konsilio. En 2001 li estis trejnita kiel advokato. Li estis la urbestro de Luksemburgo ekde la 24-a de novembro 2011.

En 2013 Bettel estis elektita por gvidi la Demokratan Partion. En la balotoj okazigitaj la 20-an de oktobro de tiu jaro, lia partio pliigis sian forton je 3 pliaj seĝoj kaj finis kiel la tria plej granda partio kun la sama nombro da membroj kiel la dua plej granda partio, post la Socialista Laborista Partio. Henriko, la Grandduko de Luksemburgo, asignis lin por formi la registaron post la eksiĝo de Jean-Claude Juncker de la konservativa Kristana Socia Partio.

Eksteraj ligiloj