Zoran Milanović

Zoran MILANOVIĆ (naskiĝis la  30-an de oktobro 1966(nun 1966-10-30) en Zagrebo, do nun 57-aĝa) estas kroata juristo kaj politikisto. Post sia studado de juro en la universitato de Zagrebo li dungiĝis kiel oficisto en la ministerio pri eksteraj rilatoj de Kroatio. En 1998 li plenumis postdiploman studon pri eŭropunia juro en Bruselo. Ekde 2020 li estas prezidanto de Kroatio, antaŭe li estis de 2011 ĝis 2016 ĉefministro.

Zoran Milanović
prezidanto de Kroatio
Persona informo
Zoran Milanović
Naskiĝo30-an de oktobro 1966 (1966-10-30) (57-jaraĝa)
en Zagrebo
Religioneniu (ateisto)
Lingvojkroata vd
LoĝlokoZagrebo vd
ŜtatanecoKroatioSocialisma federacia respubliko Jugoslavio vd
Alma materFakultato de Juro de la Universitato de Zagrebo • Zagreba universitato vd
PartioSocialdemokratia Partio de Kroatio
Subskribo Zoran Milanović
Familio
Edz(in)oSanja Musić Milanović
Infanojfiloj Jakov kaj Marko
Profesio
Okupopolitikisto vd
Laborkampopolitiko vd
ĉefministro de Kroatio
Dum2011 - 2016
AntaŭuloJadranka Kosor
5-a prezidanto de Kroatio
Dumfeb 2020 -
AntaŭuloKolinda Grabar-Kitarović
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Ekde la 2-a de junio 2007 li estas prezidanto de la Socialdemokratia Partio de Kroatio (kroate Socijaldemokratska Partija Hrvatske, SDP). En la parlamenta baloto de 2007 li elektiĝis membro de la parlamento de Kroatio, nomata Sabor.

En la parlamenta baloto de decembro 2011 li estis pinta kandidato de sia partio, kiu konkuris en la balota alianco Kukuriku. Post kiam la alianco akiris plimulton de ĉiuj voĉoj kaj sekve ankaŭ plimulton de la parlamentaj seĝoj, li la 23-an de decembro 2011 kiel posteulo de Jadranka Kosor elektiĝis ĉefministro de Kroatio.