Belagavi estis fondita en malfrua 12-a jarcento. La origina loknomo estis Venugrama (sanskrite "vilaĝo de bambuo"). En la areo pluraj dinastioj regis kaj formis plurajn sultanlandojn aŭ imperiojn. La fortikaĵo estis konstruita fare sultano, kiu konstruis ankaŭ moskeon. En 1818 la britoj okupis Belgaum kun la plena regiono. En 1824 malsukcesa ribelo okazis. La urbo estis elektita kiel loko de la 39-a sesio de la Barata Nacia Kongreso en 1924 sub la prezidanteco de Mahatma Gandhi. Tiutempe La urbo estis grava armea bazo de la britoj. En 1956 la subŝtatoj estis reorganizitaj laŭ lingvaj linioj, tial estiĝis ekzemple distrikto Belgaum. En 1961 la jam barata armeo liberigis la proksiman portugalan kolonion Goao. En 2006 Belgaum estis levita leĝdona urbo dum la vintra sesio.
En ĉirkaŭaĵo de Belagavi oni kultivas legomojn, fruktojn, produktas viandojn, profitas lignojn. La varoj estas liveritaj ankaŭ al la najbaraj subŝtatoj. Oni minadas baŭksitojn proksime.
Belagavi havas enlandan flughavenon. La loka fervoja stacidomo estas ligita al la tutlanda rela reto. faras kontaktojn kaj 4 aŭtobusajn stacidomojn. Al la urbego kuras vojoj el ĉiuj direktoj.
La ĉefaj lingvoj en 2011 estis kanara lingvo (kiel oficiala lingvo) (40%), marata lingvo (38.8%), la urduo (13.7%). La hinda kaj la angla estas vaste komprenataj.
Belagavi situas en tropika savanoklimato (Aw) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 1202 mm. Preskaŭ en ĉiuj monatoj pluvas, inter junio-oktobro pli ofte pluvas, dum januaro-februaro praktike ne pluvas. La averaĝa temperaturo estas 19 °C kaj varias inter 6-31 °C.