Spiralaj Sonorilturoj
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Ĉi tiu artikolo estas orfa, ĉar malmultaj aŭ neniuj aliaj artikoloj ligas al ĝi. Bonvolu enmeti ligilojn al ĉi tiu paĝo el rilataj artikoloj; sugestoj estas troveblaj ĉi tie. Precizigu la daton: {{Orfa|temo|monato jaro}} |
La sonorilturo de kirko plej ofte konsistas en kvadrata turo el ŝtono sur kiu baziĝas piramido superelstarita de spajro. Spirala sonorilturo estas sonorilturo, kies spajro estas spirala, ofte kovrita per ardezoj. Ĉirkaŭ cento da tiaj sonorilturoj ekzistas en Eŭropo.
Du hipotezoj varias pri la origino de la tordeco. Iuj estas konstruitaj spiralformaj por efektivigi arkitekturan teknikan rimarkindaĵon. Oni citas en Francio tiun de Mouliherne aŭ de Fontaine-Guérin en Anĵuo, de Treignac en Corrèze aŭ de Saint-Outrille en la departemento Cher.
Oni povas citi ankaŭ tiun de la domo de la Kompanoj de la Devo en Nantes, kiu estas vera artaĵo, majstroverko. En la domo maketo klarigas ĝian konstruaĵon. En Germanio, la tegmento de urbpordo en Duderstadt estis jam tordita en la 15-a jarcento kaj turniĝas de dekstre maldekstren.
Aliaj sonorilturoj iĝis torditaj laŭ la fluo de la tempo, kiel en la vilaĝo de Fougeré en Maine-et-Loire : ĝi ricevis deformon pro kvar turnoventegoj, naturaj katastrofoj, en 40 jaroj. Iuj arkitektoj, kiel Viollet-le-Duc opinias, ke iuj sonorilturoj iĝis helicoidaj sekve de malbona sekigo de la ligno. Efektive estas pruvite, ke la ĉarpentaĵo de iuj sonorilturoj ŝanĝiĝis maljuniĝante.
La ligno ondotordiĝas preskaŭ ĉiam, ĝia natura rotacia direkto estas de la maldekstro al la dekstro. En sonorilturo sufiĉas rotacio de dudekona grado je la bazo de la fosto, centra kaj ĉefa peco, por ke tiu atingu okonan turniĝon (45°) je la pinto, kaŭzante tordecon de la ĉarpenta tutaĵo. Samtempe kun la jaroj, kun la renoviĝo de la tegmento, la difekto plibeliĝas. La tordeco de la preĝejo Notre-Dame, en Puiseaux (Loiret) devenas de malbona sekigo de la ligno.
Tro granda pezo de la tegmenta kovraĵo eventuale povas ankaŭ fleksigi la bazon de la strukturo, kaŭzante subfleksiĝon de la ĉarpentaĵo kaj la spiralon de la sonorilturo. Estas la kazo en Chesterfield en Anglio, kiu estas kovrita per platoj el plumbo.Nuntempe, la konstruo de maketo de helicoida sonorilturo estas provaĵo por la metilernantoj ĉarpentistoj de la kompanoj de Tour de France (Ĉirkaŭiro de Francio).
Multaj sonorilturoj iĝintaj spiralaj pro la tempo estas okangulaj t.e. ilia pinto inkludas ok facojn. Tiajn oni vidas en mezaj urboj. Ĉar, kiam centloĝanta paroko konstruas sian preĝejon, ĝia sonorilturo havas preskaŭ ĉiam du aŭ kvar facojn. Pro la kostoprezo. Aliflanke, kiam la paroko enhavas pli ol 10 000 loĝantojn, oni turnas sin al metiistoj specialistoj pri tiu ĝenro de konstruo.
La okangulaj sonorilturoj el ligno konsistas el :
La sonorilturo baziĝas sur la fosto; la scienco de la ĉarpentisto devas dispartigi la pezon de la tegmento sur la masonaĵo aŭ la ŝtonturo kiu portas ĝin. La fosto baziĝas sur du traboj kruce jungitaj, laŭ la duonligna tekniko. Tiuj ambaŭ traboj baziĝas sur la masonaĵo. Tiu enlokiĝo, forigante al ĉiu de ambaŭ partoj de ĝia dikeco, kaŭzas punkton de malfirmeco. Do ĉi tiuj povas fleksiĝi pro la pezo, kaŭzante la subfleksiĝon de la sonorilturo, ĉar la flankoj iĝantaj tro longaj por la fosto, kompense spiralturniĝas. Sed tiu spiralo okazas nur pro la tro granda pezo de la tegmento, kelkfoje okaze de anstataŭigo de la tegmento.
Povas esti, ke la tegmentistoj uzas materialojn malsamajn de tiuj unue uzitaj. Verŝajne tio estas la kazo de la sonorilturo en Chesterfield, kies tegmento el lariko kovrita per folioj el plumbo pezas 50 tunojn, la ĉarpento subfleksiĝis turniĝante.
Estas du lokaroj de spiralaj sonorilturoj en Eŭropo, unu en Francio en Anĵuo kaj alia en Belgio en la provinco de Lieĝo. Ekzistas ĉirkaŭ cento da tiaj sonorilturoj, tiel dispartigitaj :
Probable ne ĉiuj estas listigitaj, l'association des clochers tors d'Europe, la asocio de la spiralaj sonorilturoj eltrovas iujn novajn ĉiujare. El la cento entabeligita en 2003, oni povas aserti ke tridek unu estas volaj konstruaĵoj kaj kvindek estas akcidentaj. Plejmultaj estas piramidaj krom tiuj de Kopenhago kaj de Romo kiuj estas konstruaĵoj el ŝtono.Ili estas dispartigitaj tiel :
La kovromaterialoj estas plejofte ardezoj, sed oni trovas ankaŭ tegolojn, vernisajn tegolojn, ŝindojn, metalon (kupro, zinko, plumbo).
La senco de rotacio varias laŭ la lando :