Svastiko (el la Sanskrita lingvo svástika स्वस्तिक) - ankaŭ nomata hokokruco - estas tre praa simbolo de feliĉo uzata en Hinduismo kaj Budhismo en Azio kaj Eŭropo. Tamen, nuntempe ĝi estas tabua en Okcidenta civilizo ĉar naziismo elektis ĝin kiel simbolon.
Ekzistas du formoj:
卐 - Dekstra formo, la brako faldiĝas laŭ horloĝa direkto. Tiu estas pli ofta en okcidentaj landoj.
卍 - Maldekstra formo, la brako faldiĝas laŭ malhorloĝa direkto. Tiu estas pli ofta en orientaj landoj.
Suomoj ekuzis svastikon sur siajn aviadilojn ĝis germanoj (en la 1918-a jaro). Ilia svastiko estis blua sur blanka disko (la du koloroj de la finna flago). Ili uzis svastikon ankaŭ sur tankoj. Post la dua mondmilito oni konsilis al suomoj ŝanĝi signon, kaj nun signo de la suomaj aviadiloj aspektas kiel blanka kaj blua samcentraj cirkloj)
En Hinduismo, svastiko devenas el kirlhararo sur brusto el Viŝnuo.Por Hinduismo, ambaŭ simboloj signifas la du formojn de Bramo; horloĝe, la evoluo de universo (Pravritti), malhorloĝe, ties malevoluo (Nivritti).
En Budhismo, svastiko devenas el feliĉsigno aperanta sur brusto.Por Budhismo, svastiko aperas orte laŭ horizonto. Ambaŭ simboloj estas en la ĉina skribo: 卍 simbolo de litero wan4 萬 signife "ĉio" kaj "eterno"; kaj 卐, malofte uzata.La maldekstra-forma svastiko simbolas akordon, kaj la dekstra-forma svastiko simbolas forton.
En japanaj mapoj, tiu signo 卍 estas uzata por montri budhisman templon.