Vatta
Vatta estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Mezőkövesd. La loknomo signifas: vato, tamen la nomo devenas pri historia figuro.
Bazaj informoj
- Areo: 23 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.9235/20.7408
- Alto super marnivelo: 123 m
- Loĝantaro: 970
- Poŝtkodo: 3431
- Telefonprefikso: 49
Situo
Vatta situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Miskolc. Emőd troviĝas 7, Nyékládháza 13, Mezőkövesd 20, Miskolc 25 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1323. Post la mezepoko la turkoj kelkfoje bruldetruis la vilaĝon. Vatta iĝis grandvilaĝo en 1895. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, futbalejo.
Vidindaĵoj
- kalvinana preĝejo el la 1810-aj jaroj
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Senmakula Koncipiĝo el la 18-a jarcento, en 1985 renovigita
- preĝdomo de baptistoj
- monumento de falintoj de 1926
- kastelo de Odescalchi el la 18-a jarcento
Famuloj
En Vatta mortis Endre Tóth (poeto).
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojJean SimmonsCifereca valutoEsperantoDua MondmilitoHelpo:EnhavoVikipedioVikipedio:MalgarantioVikipedio:DiskutejoPortalo:KomunumoWakeleyUzanto:DominikVikipedio:AktualaĵojVikipedio:KontaktojTTTXXXLaure Patas d’IlliersSeksumadoRobert FicoIslamoSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:Forigendaj artikolojUsonoMilena VelbaDiskuto:IslamoSuboticaMarie-AntoinetteUsona departemento de justicoVikipedio:Alinomendaj artikolojMordloch ĉe ŠtětíPonardado en la preĝejo de Wakeley en 2024AlkanoBlanka cikonioFastostrikoLiběchov