Ĉeka
La Ĉeka [1] estis la unua Sovetia organizaĵo de ŝtata sekureco. Ĝi estis kreita la 20-an de decembro 1917, per dekreto de Vladimir Lenin. Ĝia unua ĉefo estis nobelo-fariĝinta-komunisto Feliks Dzerĵinskij[2].
Ĉeka | |||||
---|---|---|---|---|---|
sekreta polico | |||||
Komenco | 20-a de decembro 1917 vd | ||||
Fino | 6-a de februaro 1922 vd | ||||
Antaŭe | Military Revolutionary Committee vd | ||||
Poste | State Political Directorate vd | ||||
Lando(j) | Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko vd | ||||
Sidejo | Sankt-Peterburgo | ||||
Ĉefestro(j) | Feliks Dzerĵinskij • Yakov Peters vd | ||||
| |||||
Fine de 1918, centoj da Ĉeka-komitatoj estis kreitaj en la urboj. Pluraj miloj da disidentoj, dizertintoj, aŭ aliaj homoj estis arestitaj, torturitaj aŭ ekzekutitaj de Ĉeka-grupoj[3]. Post 1922, Ĉeka-grupoj spertis multajn reorganiziĝojn, kiel faris la NKVD. Ĝiaj membroj estis delonge nomitaj Ĉeka-anoj en la 1980-aj jaroj[4]. Post la alveno de Vladimir Putin al povo, la refero al FSB-membroj kiel "Ĉeka-anoj" pliiĝis, interalie de politikaj opoziciantoj al Putin, ofte pejorative.
Ekde la komenco, la Ĉeka estis grava militara kaj sekureca armilo de la Bolŝevika komunista registaro. En 1921 la trupoj de la Ĉeka nombris 200 000. Tiuj trupoj organizis kaj mastrumis la Gulag-sistemon; "rekviziciis" manĝaĵon; torturis kaj ekzekutis politikajn opoziciantojn; subpremis ribelojn kaj tumultojn de laboristoj aŭ kamparanoj, kaj ribelojn en la dizertint-trafita Ruĝa Armeo[5].
Nomo
La plena nomo de Ĉeka en 1918 estis (en la rusa) "Tut-rusia Eksterordinara Komisiono por kontraŭbatali kontraŭrevolucion kaj Sabotadon"[6].
Membro de Ĉeka estis nomita "Ĉeka-ano" tra la tuta sovetia periodo, spite plurajn ŝanĝojn de oficiala nomo[7]. La termino estas ankoraŭ uzata en Rusio hodiaŭ. Ekzemple, la prezidento Vladimir Putin estis referita en la rusaj medioj kiel "Ĉeka-ano" pro lia kariero en KGB[8].
Referencoj
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cheka en la baza angla Vikipedio.
Eksteraj ligiloj
- The Cheka – Spartacus Schoolnet collection of primary source extracts relating to the Cheka
- Development of the Soviet system of punitive organs