Agota Kristof

Agota Kristof, aŭ hungarlingve Kristóf Ágota, (n. la 30-an de oktobro 1935 en Csikvánd, Hungario — la 27-an de julio 2011 [1]) estis hungara, franclingva verkistino. Ŝi vivis en Svislando.

Agota Kristof
Persona informo
Naskiĝo30-an de oktobro 1935 (1935-10-30)
en Csikvánd
Morto27-an de julio 2011 (2011-07-27) (75-jaraĝa)
en Neŭŝatelo
TomboKőszeg vd
Lingvojfrancahungara vd
ŜtatanecoHungarioSvislando vd
Memorigilo Agota Kristof
Profesio
Okupoverkistodramaturgo • poeto vd
Aktiva dum1986– vd
Verkado
VerkojLa Granda Kajero vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Memortabulo de Agota Kristof en Szombathely

Biografio

Agota Kristof forlasis Hungarion en 1956, kiam ŝi havis 21 jarojn kaj kiam la budapestan insurekton premegis la sovjeta armeo. Ŝi, kune kun sia edzo kaj kvarmonata filino, fuĝis direkte al Neŭŝatelo, (Neuchâtel) en Svislando, kie ŝi vivas depost 1956. Ŝiaj verkoj estas markitaj antaŭ ĉio de tiu altrudita elmigrado. Ŝi unue laboris en fabrikejo, antaŭ ol fariĝi verkistino en la loka lingvo, tio estas la franca.

Komence dramistino, ŝi poste spertis grandan sukceson danke al sia trilogio pri du ĝemeloj, tradukita al multaj lingvoj.

Ŝi ricevis premion Kossuth en 2011.

Verkoj

Teatraĵoj

  • John et Joe (1972)
  • La Clé de l'ascenseur (1977)
  • Un rat qui passe (1972 kaj 1984)
  • L'Heure grise ou le dernier client (1975 kaj 1984)
  • Le monstre : et autres pièces (2007)

Romanoj

  • Le Grand Cahier (1986), Premio de la eŭropa libro
  • La Preuve (1990)
  • Le Troisième Mensonge (1992), Premio Livre Inter
  • Hier (1995)
  • L'Analphabète (2004)
  • C'est égal (2005)
  • Où es-tu Mathias ? (2006)

Referencoj

Eksteraj ligiloj