Akrao

ĉefurbo de Ganao
00° 12′ 00″ U / 5.55000 °N, 0.20000 °U / 5.55000; -0.20000 (mapo)

AkraoAkro[1] estas ĉefurbo kaj plej granda urbo, kiel milionurbo de Ganao. Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 2 388 000 loĝantoj. Akrao estas la administra kaj ekonomia centro de la lando. Oni produktas en la urbo nutraĵojn, (tavollignon), teksaĵojn kaj kemiaĵojn.

Akrao
angle Accra
urbo
Oficiala nomo: Accra
LandoGanao Ganao
ProvincoGranda Akrao
DistriktoMetropola Akrao
KonstruaĵoTemplo de Akrao
OceanoAtlantiko
SituoAkrao
 - alteco61 m s. m.
 - koordinatoj05° 33′ 00″ N 00° 12′ 00″ U / 5.55000 °N, 0.20000 °U / 5.55000; -0.20000 (mapo)
Areo173,0 km² (17 300 ha)
Loĝantaro1 658 937 (2000)
Denseco9 589,23 loĝ./km²
Fondo16-a jarcento
UrbestroMohammed Adjei Sowah

(ekde 24-a de marto 2017)

HorzonoGMT (UTC+0)
Telefona antaŭkodo21
Situo enkadre de Ganao
Situo enkadre de Ganao
Situo enkadre de Ganao
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Accra
Retpaĝo: www.ama.ghanadistricts.gov.gh
Map
Arko de Sendependiĝo
Akrao
Centra Akrao

Historio

La loko de la hodiaŭa Akrao evoluis el fuorto brita kaj nederlanda, kiu estis konstruita en la 17-a jarcento. En 1877 estis translokita la tiama ĉefurbo de la iama brita kolonio "Ora Marbordo" de Cape Coast al Akrao. Post kiam oni elkonstruis fervojan kontakton al Akrao kaj ekfunkciis minejoj, ekkultivis la ĉirkaŭajn agrojn, Akrao evoluis rapide al ekonomia centro de Ganao.

Vidindaĵoj

En Akrao troviĝas Nacia Muzeo, la ganaa Akademio de Artoj kaj Sciencoj, Universitato de Ganao.Menciinda estas la kastelo de Christiansborg, kiun konstruis danoj en la 17-a jarcento.

Klimato

Akrao situas en zono de tropika savana klimato, kie la averaĝa temperaturo estas 25 °C. Oni mezuris ekstremajn temperaturojn 15 kaj 35 °C. Jare pluvas po 725 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed en majo kaj junio pli.

Eksteraj ligiloj

Piednotoj