Amboso
metala bloko, sur kiu forĝisto batas metalojn
Amboso (el la malnovaltgermana: anaboz, „ĉe kio oni batas”) estas metala bloko, sur kiu forĝisto batas metalojn. Plej ofte ĝi estas metita sur lignan blokon.
Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Fera bloko, por bati la metalojn.[1]
La praformon de amboso oni uzas ĉefe en forĝejoj, batante per martelo plej ofte ardajn kaj tial molajn metalojn kaj formante ilin. Amboso kutime havas tipan formon kun ronda korno kaj ebena surfaco, kiuj ebligas diversajn prilaborojn. Plej grandaj modeloj havas diversajn aldonaĵojn por specifaj laboroj.
Fotogalerio
- Amboseto
- Forĝisto ĉe amboso
- Forĝante la feron sur amboso
Proverbo
Ekzistas proverboj pri amboso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:
„ Esti inter martelo kaj amboso. ” „ Pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata. ”
Eksteraj ligiloj
- Privata reta ambosokolekto Arkivigite je 2011-08-27 per la retarkivo Wayback Machine (germane, angle)
- Informoj pri ambosoproduktado germane
Referencoj
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i Casamajó14-a de junio17-a de septembro25-a de majo28-a de marto18-a de junioMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoVikipedio:KontaktojVikipedioDigesta sistemoVikipedio:AktualaĵojMichael JacksonDua MondmilitoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:MalgarantioMichael BeckerDigestadoVikipedio:DiskutejoKrystyna Łuczak-SurówkaHelpo:Alŝuti dosieron11-a de junioWilhelm HegelerDobra (Satu Mare)Juan Antonio VillacañasȘugagVikipedio:AdministrantojBirdumoŜablono:RomSerĉilo-optimumigoKategorio:Vilaĝoj de RumanioFelix EpsteinUzanto:DominikPornhub