Armenlingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la armena lingvo

La armenlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la armena lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Վիքիպեդիա Ազատ հանրագիտարան [Wīkīpedyā Azat Hanragitaran] aŭ pli mallonge Վիքիպեդիա [Vīkīpedyā]. Formale komencita la 9-an de julio 2003, la projekto praktike vigliĝis nur ekde la jaro 2005. En oktobro 2013 ĝi havis iom pli ol 90 000 artikolojn, kaj - interalie helpe de granda publika kampanjo de marto 2014 varbanta redaktantojn por la projekto - atingis pli ol 120 000 artikolojn ĝis julio 2014. La 29-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 308 126 artikolojn.

Armenlingva Vikipedio
Retadresohy.wikipedia.org
KategorioVikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvoarmena
PosedantoFondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 29-a de aprilo 2024
Artikolnombro308 126
Profundeco63
Paĝoj1 136 306
Redaktoj9 911 078
Uzantoj143 374
Aktivaj uzantoj516
Administrantoj10
Dosieroj12 111
v • d • r

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj