Brahmo

Tiu ĉi artikolo temas pri la hinduisma termino „brahman“. Pri la termino „brāhmaṇa“, vidu la artikolon bramano kaj pri la dio „Brahmā“, vidu la artikolon Brahmao.

Brahmo (sanskrite ब्रह्म, brahma; pli konata per sia radiko, brahman ब्रह्मन्) estas absoluto en Hinduismo. Brahmo estas la realeco neŝanĝanta, enrestanta, kaj transcenda kiu estas la Fundo Dia de la tutaj materio, energio, tempo, spaco, esto, kaj ĉio transa en ĉi-tiu universo. La naturo de Brahmo priskribatas tiel kiel transpersona, persona, kaj nepersona laŭ malsamaj skoloj saĝamaj. En la Rigvedo, Brahmo ekzistigas la estaĵo praa Hiranjagarbha, kiu egaligatas kun la dio kreanta Brahmao. La trimurti sekve tiel konsidereblas kiel personigito de Hiranjagarbha kiel la principo aganta kiu realigas la aperaĵojn de la universo. La vidantoj kiuj plivigligis la verkadon de la Upaniŝadoj asertis ke la animo liberigita (ĝiŭanmukta) realigintas ĝian samecon kun Brahmo kiel ĝian memon veran.

Brahmo
religia koncepto
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
hinduismo
vdr

La vorto “Brahmo” devenas de la verba radiko bṛh-, kiu signifas „kreski, ŝveli, elvolvi“, kaj sugestas grandecon. Tekstas la Upaniŝado Mundaka:

Citaĵo
 Om- Ke Brahmo plej alta estas senfina, kaj ĉi tiu Brahmo kondiĉita estas senfina. La senfina elvenas el la senfina. Do per scio, komprenanta la senfinecon de la senfineca, ĝi restas tiel kiel la senfina sola. 

Laŭ Francisko Azorín Brahmo estas Dio, kiu formas kun Viŝnuo k. Sivao la hinda triunuo [tiel: sen akuz.]; reprezentita de la artistoj per kvarkapa estaĵo.[1] Li indikas etimologion el sanskrita Brahma (preĝopovo, pastro, dio). Kaj aldonas terminojn brahmano, brahmanismo.[2]

Notoj

Vidu ankaŭ