Club Atlético Boca Juniors

sporta, aparte futbala klubo en Bonaero

La asocio Club Atlético Boca Juniors, mallonge CA Boca Juniors, estas futbalklubo en la marborda urbokvartalo La Boca de Bonaero, la ĉefurbo de Argentino. Ĝi fondiĝis en 1905, precipe per italaj enmigrintoj, granda nombro de ili el la urbo Ĝenovo. La unua vira teamo de la klubo seninterrompe konkuras en la plej alta argentina divizio de futbalo (Primera División), la sezonon de 2014 ĝi finis kiel vicĉampiono. La kluba stadiono, oficiale baptita Estadio Alberto Jacinto Armando, pro sia formo havas la neformalan kromnomon Bombonera (la "bombonujo" aŭ "pralinujo"). Unu el multaj konataj futbalistoj de la klubo estas Diego Maradona, kiu en 1997 tie finis lian profesian karieron. Krom futbalajn, la klubo ankaŭ havas profesiajn teamojn de basketbalo kaj volejbalo, kaj amatore havas teamojn de pluraj aldonaj sportaj disciplinoj.

Boca Juniors
sportoklubo
Kluba nomo Club Atlético Boca Juniors
Fondita 3-a de aprilo 1905
Stadiono Estadio Alberto Jacinto Armando, neformale nomata La Bombonera
Kapacito 49 000
Prezidanto Argentino Jorge Amor Ameal
Trejnisto Argentino Miguel Ángel Russo
Ligo unua argentina divizio de futbalo (Primera División)
Final 2017 1-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

Iuj futbalistoj de la klubo:

Eksteraj ligiloj

la kluba stadiono "Bombonera" en 2006