Cuiabá

komunumo de Brazilo


Cuiabá [kujaba] estas urbo de Brazilo, ĉefurbo de subŝtato Mato Grosso.Situo : 15° 35′ 45″ Sudo 56° 05′ 49″ Okcidento / 15.5958 °S, 56.0969 °U / -15.5958; -56.0969 (mapo) 56° 05′ 49″ Okcidento / 15.5958 °S, 56.0969 °U / -15.5958; -56.0969 (mapo)

Urbo Cuiabá
Fotomontaĵo

Flago

Blazono

FlagoBlazono
municipo de Brazilo • ĉefurbo • urbego
Datreveno1-a de januaro
Fondiĝo1727
Nomo de la loĝantocuiabano
Urbestr(in)oMauro Mendes (Brazila Socialista Partio) ĝis 2016
Situo
Situo de Cuiabá
Situo de Cuiabá
SubŝtatoMato-Groso
MezoregionoCentro-Sul Mato-Grossense
MikroregionoCuiabá
Najbaraj urbojNe disponebla
Geografiaj aspektoj
Areo3.538,17 km²
Loĝantaro550.562 loĝ. 2009 [1]
Loĝdenso148,90 loĝ./km²
Alteco165 metroj
Klimatotropika
HorzonoUTC-4
Sociaj indikiloj
IHD0,821 2000 [2]
MEPR$ 7.189.521.000 (41) - 2006 [3]
MEP per capitaR$ 13.244,00 2006 [3]
vdr

Esperanto en Cuiabá

Ĉirkaŭ 1945 tie movadis Keller Farina.

De la 21-a de septembro ĝis la 15-a de decembro 1984 funkciis Esperanto-kursoj en la jenaj institucioj de Cuiabá: Federacia Universitato de Mato Grosso, “Liceu Cuiabano” kaj Sekretariofico pri Edukado de la subŝtato Mato Grosso. La tiama subŝtatestro, s-ro Julio Campos, kaj lia edzino estas simpatiantoj de Esperanto-movado kaj subtenas la dediĉan laboron de samideano Ciro Gomes de Freitas, ĉefa respondeculo pri la disvastigo de la Esperanto.

La 7-a Kongreso de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) en Januaro 1985 okazis en Cuiabá sub la protekto de s-ino Izabel Pinto Campos, edzino de la subŝtatestro, kiu oferis bankedon al la junuloj ĉe “Palácio Alencastro”.

Referencoj