Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008

La fina parto de la 13-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado (oficiala nomo "UEFA EURO" 2008) okazis inter la 7-a kaj la 29-a de junio 2008 – duafoje (post premiero en 2000) en du landoj samtempe, nome en la alpaj ŝtatoj Aŭstrio kaj Svislando.

Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008
Fußball-Europameisterschaft 2008
Championnat d'Europe de football 2008
2008 European Football Championship
Emblemo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008
Turniraj detaloj
Loko Aŭstrio kaj
  Svislando
Datoj7-a de junio - 29-a de junio
Teamoj16 
Ejoj(en 8 urboj)
Turniraj statistikoj
Matĉoj31
Goloj77  (2,48 matĉe)
Spektantoj1 140 902  (36 803 matĉe)
Golreĝo(j) David Villa
(4 goloj)
Plej bona ludisto Xavi
vdr

La konkurso havis du fazojn: unue la teamoj de 16 landoj konkursis en 4 grupoj de po kvar teamoj, kaj en ĉiu grupo restis la du plej bonaj, do entute 8 teamoj. Poste en la "finala fazo" unue ludis po du teamoj el tiuj 8, parigitaj laŭ antaŭe difinita sistemo (la kvaron-finalo), el tio restis 4 gajnantoj, el kiuj po du interludis en la duon-finalo, kaj – post kiam la malgajnintoj el tio elbatalis la trian lokon – la gajnintoj el la duon-finalo komparis siajn fortojn en la finalo, kiu okazis je la 29-a de junio 2008 en Vieno.

Por la 31 matĉoj en sume 8 stadionoj estis venditaj entute pli ol miliono da enirbiletoj. Krome pluraj milionoj da futbalemuloj vojaĝis al la matĉaj urboj, kie ili sur ekranegoj povas spekti la interluktadojn de la sportaj teamoj.

La ok urboj, kiuj gastigis la matĉojn, estisen Aŭstrio

stadiono St. Jakob-Park en Bazelo

kaj en Svislando

Kiel partoprenantoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado aliĝis ĉiuj landaj sekcioj de UEFA en Eŭropo. Unuafoje partoprenis la nacia teamo de Kazaĥio, kiu dum la jaro 2002 ŝanĝis sian membrecon de la Azia Futbala Federacio al la eŭropa federacio UEFA. La teamo de Serbio anstataŭis la antaŭan teamon de Serbio kaj Montenegro. Ĉar la montenegra nacia futbal-teamo nur la 26-an de januaro 2007 akceptiĝis kiel membroasocio de la federacio UEFA, jam tro malfruis por aliĝo. En la kvalifikiga fazo de la ĉampionado, inter la 16-a de aŭgusto 2006 kaj la 24-a de novembro 2007, krom la aŭtomate partoprenantaj naciaj teamoj el Aŭstrio kaj Svislando kvalifikiĝis la sube listigitaj pliaj dek kvar teamoj. Ili grupiĝis en kvar grupojn, en kiuj estis fiksitaj la teamoj de Aŭstrio kaj Svislando (la gastigantaj nacioj), la nuna eŭropa ĉampiono Grekio kaj la teamo de Nederlando, kiu en la kvalifikiga fazo atingis la plej bonan matematikan rezulton el ĉiuj teamoj.

stadiono Ernst Happel en Vieno

La lotumo rezultigis la sekvan apartenon al la kvar grupoj:

grupo Agrupo Bgrupo Cgrupo D
Flago de Svislando SvislandoFlago de Aŭstrio AŭstrioFlago de Nederlando NederlandoFlago de Grekio Grekio
Flago de Ĉeĥio ĈeĥioFlago de Kroatio KroatioFlago de Italio ItalioFlago de Svedio Svedio
Flago de Portugalio PortugalioFlago de Germanio GermanioFlago de Rumanio RumanioFlago de Hispanio Hispanio
Flago de Turkio TurkioFlago de Pollando PollandoFlago de Francio FrancioFlago de Rusio Rusio

Grupaj matĉoj

(inter krampoj la goloj post la unua duono de la matĉo)

Grupo A

rangolandogolojpoentoj
1  Portugalio5:36
2  Turkio5:56
3  Ĉeĥio4:63
4  Svislando3:33
sabate, la 7-an de junio 2008, 18:00, en Bazelo
SvislandoĈeĥio0:1 (0:0)
sabate, la 7-an de junio 2008, 20:45, en Ĝenevo
PortugalioFBTurkio2:0 (0:0)
merkrede, la 11-an de junio 2008, 18:00, en Ĝenevo
ĈeĥioPortugalio1:3 (1:1)
merkrede, la 11-an de junio 2008, 20:45, en Bazelo
SvislandoTurkio1:2 (1:0)
dimanĉe, la 15-an de junio 2008, 20:45, en Bazelo
SvislandoPortugalio2:0 (0:0)
dimanĉe, la 15-an de junio 2008, 20:45, en Ĝenevo
TurkioĈeĥio3:2 (0:1)

Grupo B

rangolandogolojpoentoj
1  Kroatio4:19
2  Germanio4:26
3  Aŭstrio1:31
4  Pollando1:41
dimanĉe, la 8-an de junio 2008, 18:00, en Vieno
AŭstrioKroatio0:1 (0:1)
dimanĉe, la 8-an de junio 2008, 20:45, en Klagenfurt
GermanioPollando2:0 (1:0)
ĵaŭde, la 12-an de junio 2008, 18:00, en Klagenfurt
KroatioGermanio2:1 (1:0)
ĵaŭde, la 12-an de junio 2008, 20:45, en Vieno
AŭstrioPollando1:1 (0:1)
lunde, la 16-an de junio 2008, 20:45, en Klagenfurt
PollandoKroatio0:1 (0:0)
lunde, la 16-an de junio 2008, 20:45, en Vieno
AŭstrioGermanio0:1 (0:0)

Grupo C

rangolandogolojpoentoj
1  Nederlando9:19
2  Italio3:44
3  Rumanio1:32
4  Francio1:61
lunde, la 9-an de junio 2008, 18:00, en Zuriko
RumanioFrancio0:0
lunde, la 9-an de junio 2008, 20:45, en Bern
NederlandoItalio3:0 (2:0)
vendrede, la 13-an de junio 2008, 18:00, en Zuriko
ItalioRumanio1:1 (0:0)
vendrede, la 13-an de junio 2008, 20:45, en Bern
NederlandoFrancio4:1 (1:0)
marde, la 17-an de junio 2008, 20:45, en Bern
NederlandoRumanio2:0 (0:0)
marde, la 17-an de junio 2008, 20:45, en Zuriko
FrancioItalio0:2 (0:1)

Grupo D

rangolandogolojpoentoj
1  Hispanio8:39
2  Rusio4:46
3  Svedio3:43
4  Grekio1:50
marde, la 10-an de junio 2008, 18:00, en Innsbruck
HispanioRusio4:1 (2:0)
marde, la 10-an de junio 2008, 20:45, en Salzburg
GrekioSvedio0:2 (0:0)
sabate, la 14-an de junio 2008, 18:00, en Innsbruck
SvedioHispanio1:2 (1:1)
sabate, la 14-an de junio 2008, 20:45, en Salzburg
GrekioRusio0:1 (0:1)
merkrede, la 18-an de junio 2008, 20:45, en Salzburg
GrekioHispanio1:2 (1:0)
merkrede, la 18-an de junio 2008, 20:45, en Innsbruck
RusioSvedio2:0 (1:0)


Finala rondo

Kvaronfinalo

ĵaŭdo, la 19an de junio 2008, 20:45Bazelo  Portugalio  Germanio2:3 (1:2)
vendredo, la 20an de junio 2008, 20:45Vieno  Kroatio  Turkio1:3 (0:0, 0:0, 1:1) per penaloj
sabato, la 21an de junio 2008, 20:45Bazelo  Nederlando  Rusio1:3 (0:0, 1:1) post plilongigo
dimanĉo, la 22an de junio 2008, 20:45Vieno  Hispanio  Italio4:2 (0:0, 0:0, 0:0) per penaloj

Duonfinalo

merkredo, la 25an de junio 2008, 20:45Bazelo  Germanio  Turkio3:2 (1:1)
ĵaŭdo, la 26an de junio 2008, 20:45Vieno  Rusio  Hispanio0:3 (0:3)

Finalo

dimanĉo, la 29an de junio 2008, 20:45Vieno  Germanio  Hispanio0:1 (0:1)

Eksteraj ligiloj