Ekstera politiko de Barato

La ekstera politiko de Barato tradicie baziĝas sur la principoj de nealiancado, kio helpis al ĝi dum la Malvarma milito sekvi memstaran politikan kurson kaj subteni bonajn politikajn rilatojn same kun landoj kapitalismaj kaj socialismaj, sen partopreni en ties militaj aŭ politikaj organizaĵoj.

Aktuale 2018

La lando estas konsiderata la plej granda demokratia reĝimo en la mondo. Ĝia proksimeco al Ĉinio kun ties kompareblaj ekonomio, teritorio kaj loĝantaro, faras ĝin natura konkuranto kaj, nuntempe, malamiko de Ĉinio. Samtempe ĝi kontraŭstaras al la najbara Pakistano. La tri landoj havas reciprokajn teritoriajn pretendojn laŭ linioj Barato — Pakistano kaj Barato — Ĉinio kaj iliaj landlimoj ne estas oficiale demarkaciitaj. Krome Barato havas teritoriajn diskutojn kun Nepalo, same kiel Pakistano tradicie subtenata de Ĉinio. Kontraŭ Ĉinio kaj Pakistano Barato kelkfoje militis kaj fojfoje okazas landlimaj konfrontiĝoj, inkluzive kun homperdoj.

Barato havas tradicie bonajn rilatojn kun Usono, kiu konsideras ĝin utila aliancano je kontraŭstaro al Ĉinio kaj promociado de demokratio en Azio. Same bonajn rilatojn ĝi havas kun Rusio, kiel heredanto de Sovetunio, kiu ĉiam subtenis sendependecon de Barato, inkluzive ĝian lukton kontraŭ Pakistano, kies teritorio servis kiel bazo por la muĝahidoj, atakintaj sovetiajn trupojn kaj iliajn afganajn aliancanojn dum la Afgana milito (1979-1989).

Barato havas nukleajn armilojn, ĉefe kiel garantion de sia sekureco rilate pretendojn de la apudaj nukleaj ŝtatoj kiel Ĉinio kaj Pakistano.

Rilatoj kun Ĉinio

Nathu La, pasejo inter Barato kaj Ĉinio.

Barato estas la ĉefa rivalo de Ĉinio en Azio. Tiu kontraŭstaro, kutime prezentata kiel konkuro de la plej grandaj demokratia kaj komunisma reĝimoj, inkluzivas reciprokajn teritoriajn pretendojn. Landlimo inter la du landoj ne estas demarkaciita kaj oficiale nomiĝas Linio de Aktuala Kontrolo (angle: LAC).

En 1959 Ĉinio komencis konstruadon de ŝoseo de Ŝinĝango al Tibeto, iranta tra Akesajĉino, kiun Barato konsideras parto de sia regiono Ladako. En 1962 tio kaŭzis militon, kiu daŭris unu monaton ĝis Ĉinio deklaris pafĉesigon kaj fortiris siajn trupojn je 20 km malantaŭen. En 2017 Ĉinio longigis sian ŝoseon tra plato Doklam, en kiu ambaŭ landoj limas kun Butano. La sekvinta milito daŭris du monatojn kaj kaŭzis pli grandajn homperdojn.

En 2019 Barato komencis konstruadon de ĉiasezona ŝoseo ĉe rivero Galwan direkte al artileria pafejo kaj anoncis planojn konstrui pliajn 11 ŝoseojn en 2020, kio sekvigis protestojn de Ĉinio. Sume ĝis 2023 ĝi planas konstrui 61 ŝoseojn, 3300 km longajn. Tiel en 2019 estis finita konstruado de 255 km longa parto inter pasejoj Leh kaj Karakorumo en Ladako, kun 37 pontoj super glacikovritaj riveroj. La ŝoseo situas nur 20 km for de pasejo Karakorumo, kie kuniĝas limoj de Ĉinio, Barato kaj Pakistano. La ŝoseo ebligas al Barato rapide venigi armeajn trupojn kun pezaj kamionoj kaj blendveturiloj kaze de neceso.

Ĉinio ankaŭ longigas sian malnovan ŝoseon Ŝinĝango — Tibeto ĝis la Nacia Rapidŝoseo 219 ankaŭŜinĝango konata kiel Itinero G219, tiel ke ĝi iru laŭlonge de la tuta okcidenta landlimo — de Ŝinĝango tra montaroj Kunlun, Karakorumo, Kajlaŝo kaj Himalajo ĝis Tibeto je la alteco de 4500 m. Ĝi finiĝas en distriktoj Shannan kaj Nyingchi, kies areoj estas parte regataj de Barato kiu konsideras ilin parto de Arunaĉal-Pradeŝo. La ŝoseo atingas ankaŭ urbeton Dongxing en regiono Gŭangŝjio ĉe la Sudĉina maro. Dum lastaj kvin jaroj oni grave evoluigis kaj modernigis la ŝoseon, speciale la partojn en Shannan kaj Nyingchi, ĉiu po pli ol 300 km longa. Betona ŝoseo inter Medog kaj Zayu, okupitaj de Barato, devas esti konstruita ĝis la fino de 2020.

En junio konfrontiĝo de barataj kaj ĉinaj militistoj en Ladako kaj Akesajĉino kaŭzis pereon de almenaŭ 20 barataj kaj nekonata nombro de ĉinaj armeanoj.

En aŭgusto 2020 Barato protestis kontraŭ konstruado de la la Ĉino-Pakistana Ekonomia Koridoro, kiu devos iri tra parto de Kaŝmiro, kiun Barato konsideras sia teritorio, kontraŭleĝe okupita de Pakistano.

Rilatoj kun Pakistano

La glaĉero Siaĉen.

Ekde kreiĝo de ambaŭ landoj, akompanata de amasa buĉado kaj etna purigado rilatoj inter la du landoj estas ekstreme streĉaj. Tion influas ankaŭ nesolvitaj teritoriaj disputoj. La landlimo inter ili ne estas demarkaciita kaj oficiale nomiĝas Linio de Kontrolo (angle: LC). La plej akraj disputoj okazas pri Kaŝmiro — regiono kun precipe sunaisma loĝantaro. Ĉiu lando asertas ke la regiono estas ne dividenda kaj devas aparteni al ĝi. La Unuiĝintaj Nacioj proponis solvi la aferon surbaze de referendumo en Kaŝmiro mem kaj Pakistano subtenas tiun proponon, sed Barato rifuzas ĝin. La 5-an de aŭgusto 2019, barataj aŭtoritatoj likvidis ĝian aŭtonomion garantiitan de la 370-a artikolo de la Konstitucio de Barato. Tiu tago estas tutnacie rememorata en Pakistano sub la nomo Youm-e-Istehsal (Tago de Ekspluatado), akompanata de pluraj lekcioj, manifestacioj ktp.

Alia akre diskutata afero estas la glaĉero Siaĉen, lokiĝanta ĉe la norda ekstremo de la Linio de Kontrolo. La akvoabundeco ĉi-loke grave dependas de la glaĉero Siaĉen, do regado super tiu ĉi senhoma glacikovrita terpeco situanta ĉe averaĝa alteco 5400 metroj super marnivelo, havas strategian signifon. Barataj trupoj okupis ĝin en 1984, post kio jen kaj jen okazis konfrontiĝoj kontraŭ pakistanaj militistoj, finiĝintaj nur post pafĉesigo en 2003. Cetere obli pli da homoj pereis tie pro severa klimato kaj danĝeraj cirkonstancoj. En aprilo 2012 lavango pereigis 129 militistojn kaj 11 civilulojn, entombiginte sub neĝo pakistanan militbazon apud sektoro Gayari.

Mapo de la diskutata estuaro Sir Creek. La verda linio markas landlimon laŭ versio de Pakistano, la ruĝa — tiun de Barato.

Tamen skoltado kaj vortomilitoj daŭras senhalte. En februaro 2019 barata militaviadilo flugis apud la glaĉero, kio instigis protestojn de Pakistano. Ekde majo 2020 en barataj veterprognozoj aperas informoj pri la tuta Kaŝmiro kaj Gilgit-Baltilando kaj barataj armeestroj deklaris, ke ili pretos okupi tiujn teritoriojn kaze de respektiva ordono.

La glaĉero Siaĉen.

Dum antaŭeniĝo de ĉinaj militistoj ĉe Linio de Aktuala Kontrolo en junio 2020 trafiko de barataj militistoj direkte al la glaĉero Siaĉen estis grave malfaciligita. Se Pakistano ekregos la glaĉeron, ĝi iĝos ponto, konektanta la pakistanan Gilgit-Baltilandon kaj la ĉinan Akesajĉinon.

En aŭgusto 2020 Pakistano prezentis sian novan oficialan mapon, sur kiu la disputataj teritorioj estis prezentitaj kiel parto de Pakistano. Tio ekstreme indignigis la baratajn aŭtoritatojn, estigante en politikaj rondoj de Barato diskutojn pri probableco de milito samtempe kontraŭ Pakistano kaj Ĉinio.

En aŭgusto 2020 Barato protestis kontraŭ konstruado de la la Ĉino-Pakistana Ekonomia Koridoro, kiu devos iri tra parto de Kaŝmiro, kiun Barato konsideras sia teritorio, kontraŭleĝe okupita de Pakistano.

Rilatoj kun Nepalo

Barato havas teritoriajn disputojn kun Nepalo, kiun tradicie subtenas Ĉinio. En majo 2020 Nepalo eldonis mapon, sur kiu bildigis ene de sia teritorio Lipuleh, Limijadhura kaj Kalapani, kiujn Barato regas kaj konsideras parto de sia subŝtato Utarakando. Somere de 2020 Barato malfermis ŝoseon tra teritorio, kiun Nepalo konsideras la sia.

Vidu ankaŭ