Google+
Google+ (ankaŭ konata sub la nomo Google Plus aŭ G+) estis socia interkona reto kreita de Google. Google+ estis malfermita la 28-an de junio 2011 al homoj kiuj havis inviton por testi ĝin.[1] La sekvantan tagon, homoj posedantaj konton estis permesitaj inviti geamikojn al la servo. Tio ĉi estis haltigita ene de la sama tago post kiam estis "freneza petado" por akiri konton[2].
Google+ | |
---|---|
interkona retejo • programaro • aplikprograma interfaco • nuba komputado • interreta servo • komputa platformo • online community | |
Lando | Usono |
Retadreso | plus |
Kategorio | Interkona retejo |
Lingvo(j) | Plurlingva |
Posedanto | |
Google+ estis kreita por labori per diversaj Google sociaj servoj, kiel Google Profiloj kaj Google Buzz. Ĝi ankaŭ havas tipaĵojn kiel Circles, Hangouts, Sparks kaj Huddles.[3] Laŭdire ĝi estas la plej granda provo de Google konkurenci kun la socia reto Facebook.[4]
Ekkresko en 2011, fino en 2019
La 14-an de julio 2011, Google diris ke Google+ havis 10 milionojn da uzantoj du semajnojn post kiam ĝi estis lanĉita al homoj kun invito.[5] Post tri semajnoj, Google+ havis jam 20 milionojn da uzantoj.[6] La Google+ iPhone apo estis la plej populara libera aplikaĵo en Apple App Store malpli ol unu tagon post kiam ĝi estis metita en vendejoj.[7]. En Oktobro 2018 Google sciigis, ke ĝi intencas fermi la servon post 10-monata pretiga periodo, do en Aŭgusto 2019[8]. La fino koncernas nur la version por la ĝenerala publiko, dum versio por komercaj entreprenoj estos vivtenata kaj Google plu evoluigos ĝin.
Karakteroj
- "Circles" permesas al uzantoj organizi kontaktojn en grupoj por kundividi.[9]
- "Messaging" permesas al homoj komuniki kun siaj cirkloj uzante Android, iPhone kaj SMS-aparatojn.
- "Hangouts" estas lokoj uzataj por havi grupvidean konversacion ene de cirklo.
- "Instant Upload" (tuja alŝuto) permesas al homoj per Android moveblaj aparatoj alŝuti kaj konservi fotojn aŭ videojn en privata albumo por posta kundivido.
- "Sparks" (fajreroj) uzas Google Serĉilon por permesi al uzantoj trovi temojn kiujn ili ŝatus kundividi kun aliaj uzantoj.
- "Streams" (riveroj) permesas al uzantoj vidi ĝisdatigojn de aliaj uzantoj en iliaj propraj cirkloj. Tio ĉi estas simila al "news feed" en Facebook.
- "Ripples" (ondetoj) estas videbligilo kiu permesas al uzantoj malantaŭludi publikajn kundividojn (play back public shares) kaj konversaciojn.[10]