Gujano

lando en Sud-Ameriko

Gujano, oficiale Gujana Kooperativa Respubliko (angle Guyana, /ɡaɪˈɑːnə/ aŭ /ɡaɪˈænə/, kaj Co‑operative Republic of Guyana),[1][2][3] estas lando ĉe la nordo de Sudameriko kun ĉefurbo Georgurbo. Ĝi estas la plej okcidenta el la Gujanoj. La landlimoj de Gujano estas norde Atlantiko, sude kaj sudokciente Brazilo, okcidente Venezuelo kaj oriente Surinamo. Kun 215 000 kvadrataj kilometroj (83 000 kvadrataj mejloj), Gujano estas la tria plej malgranda suverena ŝtato laŭ areo en Sudameriko post Urugvajo kaj Surinamo; ĝi estas ankaŭ la suverena ŝtato kun la dua malpli granda loĝataro en Sudaameriko post Surinamo.

Gujana Kooperativa Respubliko
Co-operative Republic of Guyana

Flago de Gujano

Blazono de Gujano

DetalojDetaloj
Nacia himno: Dear Land of Guyana, of Rivers and Plains
(Kara Lando Gujano, de Riveroj kaj Ebenaĵoj)
Nacia devizo: One people, one nation, one destiny
(Unu popolo, unu nacio, unu destino)
Situo
suverena ŝtatolando
Bazaj informoj
ĈefurboGeorgurbo
Oficiala(j) lingvo(j)angla
Uzata(j) lingvo(j)akaŭaja
hindia
araŭakaj
kariba
Plej ofta(j) religio(j)protestantismo (49,3%)
hindio (28,4%)
katolikismo (8,1%)
islamo (7,2%)
Areo214 970 km²
- % de akvo8,4 %
Loĝantaro777 859 (2017)
Loĝdenso3,5 loĝ./km²
Loĝantojgujananoj
Horzono-4
Interreta domajnogy
LandokodoGY
Telefona kodo592
Plej alta punktoMonto Rorajmo
Plej malalta punktoAtlantiko
Politiko
Politika sistemoKooperativa respubliko
ŜtatestroIrfaan Ali
ĈefministroMark Phillips
Nacia tago23-a de februaro
Sendependiĝo disde Britio26-a de majo 1966
Ekonomio
ValutoGujana dolaro (GYD)
MEPlaŭ 2005
– suma$1378 miliardoj
– pokapa$ 4.612
vdr
Mapo de Gujano

La regiono Gujanoj inkluzivas la terenon norde de la rivero Amazono kaj oriente de la rivero Orinoko, kaj oni kredas ke la indiĝina nomo Guiana signifas "landon de multaj akvoj". Naŭ indiĝenaj triboj loĝas en Gujano: Wai-Wai, Macushi, Patamona, Lokono, Kalina, Wapishana, Pemon, Akawaio kaj Warao.

Historie dominite de la triboj Lokono kaj Kalina, Gujano koloniiĝis unue de Nederlando kaj post de Britio dum la fina parto de la 1700aj jaroj kun la nomo Brita Gujano (angle British Guiana). Ĝi sendependiĝis en 1966 kaj oficiale fariĝis respubliko ene de la Komunumo de Nacioj en 1970. La loĝantaro inkluzivas etnojn baratajn, afrikajn, indiĝenajn, ĉinajn, portugalajn kaj aliajn. En 2017, 41 % de la loĝantaro estis malriĉaj.[4]

Gujano estas la sola Sudamerika lando, en kiu la angla estas la oficiala lingvo. La loĝantaro tamen plej multe parolas kiel denaskan lingvon la gujanan kreolon, kiu estas angladevena kreola lingvo.[5] Gujano estas parto de la anglalingva karibio, kun fortaj kulturaj, historiaj kaj politikaj ligoj kun aliaj karibiaj landoj kaj enhavas la sidejon de la Karibia Komunumo. En 2008, la lando aliĝis al la Unio de Sudamerikaj Landoj kiel fonda membro.

La lando eksportas sukeron, rizon, lignaĵojn, diamantojn kaj baŭksito.

Gujano apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.

Nomo

La angla nomo Guyana devenas de Guiana, nomo kiu antaŭe inkluzivis ĉiuj la Gujanojn – tio estas, ankaŭ Surinamon (Nederlanda Gujano), Franca Gujanon kaj partojn de Kolombio, Venezuelo kaj Brazilo. Guiana originas de indiĝena lingvo[6] kaj signifas laŭ ofta teorio “landon de multaj akvoj”.[7][8][9] "La kooperativa respubliko" en la oficiala nomo indikas kooperativan socialismon.

Loĝdenso de Gujano en 2005 (homoj en ĉiu km2)

Loĝantaro

Proksimume 90% de la 744 000 loĝantoj de Gujano loĝas en maldika marborda regiono, kiu varias de 16 ĝis 64 kilometroj enlanden kaj kiu inkluzivas nur 10% de la entuta areo de la lando.[10]

La nuna loĝantaro de Gujano estas rase kaj etne diversa, kun etnoj el Barato, Afriko, Eŭropo kaj Ĉinujo kaj ankaŭ indiĝenaj popoloj. Malgraŭ la diversaj etnoj, ili kunhavas du komunajn lingvojn: la anglan kaj kreolon.

La plej granda etno estas barataj gujananoj, la idoj de laborantoj el Barato, kiuj estas 43,5% de la loĝantaro laŭ censo de 2002. Dua estas la afrikaj gujananoj, la idoj de sklavoj el Afriko, kiuj estas 30,2%. Gujananoj de pli ol unu deveno estas 16,7% kaj indiĝenaj homoj estas 9,1%. Inter la indiĝenaj popoloj estas Arawak, Wai-Wai, the Kariboj, Akawaio, Arecuna, Patamona, Wapixana, Macushi kaj Warao.[11]

La barataj gujananoj devenas plejparte de laborantoj, kiuj migris de norda Barato, precipe de la regionoj Boĝpur kaj Aŭad en la nuntempaj ŝtatoj Utar-Pradeŝo, Biharo kaj Ĝarkhando.[12] Iom venis el sudaj barataj ŝtatoj Tamilnado kaj Andra-Pradeŝo kaj tiuj estas la plej granda etno en la regiono East Berbice-Corentyne.[13]

Religio

En 2012 la loĝantaro estis 63% kristanoj, 25% hinduoj kaj 7% islamanoj.

Religio estas grava parto de gujana identeco kaj montras variajn eksterajn influojn de koloniismo kaj enmigrado. Kristanismo estis konsiderata la eminenta religio transdonante eŭropan kulturon kaj reprezentante riĉiĝeblon en la kolonia socio. Misiistoj kaj preĝejoj konstruis lernejojn kaj ĝis naciigo en la 1970aj jaroj, preskaŭ ĉiuj lernejoj estas religiaj. Kiam oni venigis baratajn laborantojn en la landon, hinduismo kaj islamo kreskis, sed dum jardekoj la lando ne agnoskis ilin pri laŭleĝa geedziĝo.[14]

Iuj tradiciaj afrikaj kaj indiĝenaj kredoj restas apud la dominaj religioj.

Plej grandaj urboj

Loĝantaro de Gujano (1960-2017) laŭ takso de la Unuĝinitaj Nacioj
Plej grandaj urboj kaj urbetoj de Gujano
RangoNomoRegionoLoĝantaro
1GeorgurboDemerara-Mahaica118 363[15]
2LindenUpper Demerara-Berbice27 277[15]
3New AmsterdamEast Berbice-Corentyne17 329[15]
4CorrivertonEast Berbice-Corentyne11 386[15]
5BarticaCuyuni-Mazaruni8004[16]
6MahaicaDemerara-Mahaica4867[16]
7Rose HallEast Berbice-Corentyne4413[16]
8ParikaEssequibo Islands-West Demerara4385[16]
9TriumphDemerara-Mahaica3788[16]
10UitvlugtEssequibo Islands-West Demerara2980[16]

Regionoj kaj najbarecaj konsilioj

Regionoj de Gujano

La regionoj de Gujano dividiĝas je 27 najbarecaj konsilioj.[17] Gujano havas la jenajn 10 regionojn:[18][19]

N-roRegionoAreo km2Loĝantaro

(Censo 2012)

Loĝdenso

laŭ km2

1Barima-Waini20 33926 9411,32
2Pomeroon-Supenaam619546 8107,56
3Essequibo Islands-West Demerara3755107 41628,61
4Demerara-Mahaica2232313 429140,43
5Mahaica-Berbice419049 72311,87
6East Berbice-Corentyne36 234109 4313,02
7Cuyuni-Mazaruni47 21320 2800,43
8Potaro-Siparuni20 05110 1900,51
9Upper Takutu-Upper Essequibo57 75024 2120,42
10Upper Demerara-Berbice17 04039 4522,32
Total214 999747 8843,48

Kulturo

Inter konataj gujanaj verkistoj troviĝas Walter Rodney (1942-1980) kaj Sharon Maas (n. 1951).

Esperanto-movado

Eble la unua esperantisto tie estis Louis Markovitz, kiu tie loĝis en la 1920-jaroj[20].

Referencoj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Guyana en la angla Vikipedio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj