Hepatokancero

kancero aperinta en la hepato

Hepatokancero estas kancero kiu ekas en la hepato.[1] Kancero kiu etendiĝas el aliloke al la hepato, konata kiel hepata metastazo, estas pli ofta ol tiu kiu ekas en la hepato.[2] Simptomoj de hepatokancero povas esti ŝvelo aŭ doloro en la dekstra flanko sub la riparejo, ŝvelo de abdomeno, flaveca haŭto, facileco al ekimozo, pezoperdo kaj malfortiĝo.[1]

La ĉefa kaŭzo de la hepatokancero estas cirozo pro hepatito B, hepatito C aŭ alkoholo.[3] Aliaj kaŭzoj estas la aflatoksino, la nealkohola grashepata malsano kaj hepatovermoj.[2] La plej oftaj tipoj estas hepatoĉela karcinomo (HĈK), kio faras ĝis 80% de kazoj, kaj kolangikarcinomo.[2] Malpli oftaj tipoj estas mukoza kista neoplasmo kaj intradukta papila galneoplasmo.[2] La diagnozo povas esti subtenita per sangekzamenoj kaj medicina bildigo, kun konfirmo per hista biopsio.[1]

Preventaj klopodoj estas imunigo kontraŭ hepatito B kaj traktado de tiuj infektita per hepatito B aŭ C.[2] Kanceranalizo estas rekomendata en tiuj kun kronika hepatomalsano.[2] Traktado povas esti kirurgio, celita terapio kaj radioterapio.[1] En kelkaj kazoj, ablaciterapio, emboliziga terapio aŭ hepatotransplanto povas esti uzata.[1] Malgrandaj ŝveloj en la hepato povas esti deproksime kontrolitaj.[1]

Unuaranga hepatokancero estas tutmonde la sesa plej ofta kancero (6%) kaj la dua ĉefa kaŭzo de morto pro kancero (9%).[2][4] En 2018, ĝi okazis en 841 000 perosnoj kaj rezultis en 782 000 mortoj.[5] En 2015, 263 000 mortoj pro hepatokancero estis okazigitaj de hepatito B, 245 000 de alkoholo kaj 167 000 de hepatito C.[6] Plej altaj indicoj de hepatokancero okazas kie hepatito B kaj C estas komunaj, kiel en Azio kaj Subsahara Afriko.[2] Maskloj estas plej ofte atakitaj de HĈK ol inoj.[2] Diagnozo estas plej ofta inter tiuj kiuj aĝas 55 ĝis 65 jarojn.[7] La kvinjara survivindico estas de 18.4 % en Usono,[7] kaj de 40.4% en Japanio.[8]

La vortoj "hepata" kaj "hepato" estas el la greka hêpar, kun la signifo "hepato".[9]

Signoj kaj simptomoj

Ĉar "hepatokancero" estas terminego por multaj tipoj de kancero, la signoj kaj simptomoj dependas el kiu tipo de kancero estas. Kolangikarcinomo estas asocia kun ŝvitego, iktero, abdomendoloro, maldikiĝo kaj hepatomegalio, nome pligrandiĝo de la hepato.[10] Hepatoĉela karcinomo estas asocia kun abdomena ŝvelo, abdomena doloro, vomado, anemio, dorsodoloro, iktero, jukado, maldikiĝo kaj febro.[11]

Notoj