Aflatoksino

kemia kombinaĵo

La aflatoksinoj estas mikotoksinoj produktitaj en malgrandaj koncentroj pro fungoj de la genro Aspergillus. La plej elstaraj estas Aspergillus flavus, Aspergillus niger kaj Aspergillus parasiticus. Ili povas esti produktitaj ankaŭ per fungoj de la genro Penicillium, como P. verrucosum. La aflatoksinoj estas toksaj. Post la eniro al la korpo, la aflatoksinoj estas metaboligitaj de la hepato kun intermedio reakcia, nome la aflatoksino M1.

Kemia strukturo de la aflatoksino B1.

Konstante aperas problemoj asociaj al la aflatoksinoj: la intereso por tiuj okazas post la subita morto de cent mil meleagroj nutritaj el akridoj infektitaj per aflatoksinoj, en Skotlando, en 1960. Aktuale oni konas ĉirkaŭ 20 kemiajn kombinaĵojn similajn, de tre alta tokseco kaj karcinogeneco. La aflatoksinoj estis malkovritaj en 1960 fare de brita grupo de esploristoj. Ĝia nomo devenas de la toksino de la Aspergillus flavus kaj estis proponita en 1962 de ties malkovrintoj.

Ili estas gravaj en la industrio de cerealoj, semoj, nuksoj kaj dehidratigitaj fruktoj, ĉar ili povas esti poluitaj per toksaj fungoj, kun formado de mikotoksoj laŭ la kondičoj de stokado. La veneneco estas tre alta, povas okazigi la morton de ajna vivulo kiu konsumas cerealon infektitan per iu el la konataj toksoj.