Ho-Ĉi-Min-urbo

milionurbo el Vjetnamo, antaŭa ĉefurbo de Suda Vjetnamo
(Alidirektita el Ho-Ĉi-Minh-urbo)

Ho-Ĉi-Min-urbo[1]Hoĉimino[2][3] (vjetname Thành phố Hồ Chí Minh), antaŭe Sajgono (Sài Gòn) ĝis 1975, estas urbo en Vjetnamio, ankaŭ la ĉef-urbo de Sud-Vjetnamio. Ho-Ĉi-Min-urbo troviĝas sur la bordoj de rivero Dong Nai.

Panoramo de Ho-Ĉi-Min-urbo
Panoramo de Ho-Ĉi-Min-urbo
106° 40′ 55″ O / 10.76944 °N, 106.68194 °O / 10.76944; 106.68194 (mapo)
Ho-Ĉi-Min-urbo
(angle Saigon, vjetname Sài Gòn, esperante Sajgono)
vjetname Thành phố Hồ Chí Minh
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Thành phố Hồ Chí Minh
Kromnomoj: Parizo en Oriento, Perlo de Oriento, Perlo de Fora Oriento
LandoVjetnamio Vjetnamio
Historiaj regionojKmera reĝlando, Franca Hindoĉinio Koĉinĉino, Sud-Vjetnamio
MemorindaĵoBaziliko Notre Dame
RiverojMekongo, Dong Nai
SituoHo-Ĉi-Min-urbo
 - alteco19 m s. m.
 - koordinatoj10° 46′ 10″ N 106° 40′ 55″ O / 10.76944 °N, 106.68194 °O / 10.76944; 106.68194 (mapo)
Areo2 095,0 km² (209 500 ha)
Loĝantaro7 396 446 (01.04.2010)
Denseco3 530,52 loĝ./km²
Fondita1698
 - alinomita1976 laŭ Ho Chi Minh
HorzonoHĈT (UTC+7)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo+84-8
Situo enkadre de Vjetnamio
Situo enkadre de Vjetnamio
Situo enkadre de Vjetnamio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Ho Chi Minh City
Retpaĝo: www.hochiminhcity.gov.vn
Map
la urba pejzaĝo de Ho-Ĉi-Min-urbo

Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 9 389 720 loĝantoj sur areo de 2 095,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 481 loĝantoj/km². La nomo de la urbo estas dediĉo al Ho Chi Minh.

Historio

Supozeble post Kristo fondiĝis tie fiŝista vilaĝo. Baldaŭe ĝi estis ankaŭ grava komercejo. Longe ĝi apartenis al Kamboĝo, tiam nomata Prey Nokor. Ekde la 16-a jarcento, kiel Saigon ĝi estis grava vjetnama haveno. En 1859 franca erao komenciĝis. La urbo iĝis ĉefurbo de Franca Hindoĉinio en 1862. En la regiono oni kulturis rizon. Inter 1941-1945 la japanoj okupis la tutan landon. En 1975 Norda Vjetnamio okupis ankaŭ tiun urbon kaj Sajgono ne plu estis ĉefurbo. Post 1 jaro Sajgono prenis la loknomon Ho-Ĉi-Min-urbo.

Klimato

Ho-Ĉi-Min-urbo troviĝas en la tropika zono. La averaĝa temperaturo estas 27 C, jare pluvas (precipe inter majo-oktobro) po 1931 mm. La seka vetero daŭras inter decembro-aprilo.

Trafiko

Apud la urbo situas la flughaveno Phu Quoc, kiu interalie estas la aviada nabo de la flugkompanio Air Mekong.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Esperanto-movado

En la urbo loĝas dekoj da esperantistoj, funkcias esperanto-klubo, nome Esperanto-Asocio de Ho-Chi-Minh-Urbo.

Bildaro

Eksteraj ligiloj

Referencoj