Honkongo-Ĝuhai-Makaa Ponto

fiksa ligo konsistanta el tunelo kaj multaj pontoj

La Honkong-Ĝuhaj-Makaa Ponto (ĉine 港珠澳大橋, pinjino : Gǎng zhū ào dàqiáo) aŭ mallonge HZMB, estas transportsistemo kun longo de ĉirkaŭ 55 kilometrojn, kiu inkluzivas tri stajpontojn, unu subakvan tunelon kaj kvar insulojn artefaritajn, liganta la urbojn Honkongo kaj Makao, same kiel la urbon Ĝuhaj en Ĉinio [1].

Honkongo-Ĝuhai-Makaa Ponto

bridge–tunnel • transporta megaprojekto
Situo
Koordinatoj, 113° 46′ 30″ O (mapo)22.2824113.77522° 16′ 57″ N, 113° 46′ 30″ O (mapo)
Mapo
Map
Honkongo-Ĝuhai-Makaa Ponto
vdr

Ĉi tio estas fakte la plej longa ponto en la mondo ekde 2019, kiu estas super iu akvejo (marolago) [2][3]. Laŭ la dezajno, la ponto devus daŭri almenaŭ 120 jarojn, kaj kosti enormajn 127 miliardojn da renminbiojn, aŭ 18,8 miliardojn da usonaj dolaroj [4].

La laboro sur la ponto komenciĝis en decembro 2009, kaj oni planis malfermi ĝin al la publiko fine de 2016 [5][6][7]. Post pluraj prokrastoj, la ponto estis inaŭgurita en februaro 2018 de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj altrangaj membroj de la Politburoo de la Komunista Partio [8][9].

Planado kaj konstruado

Mapo de la ponto

En la 1980-aj jaroj, la Honkonga inĝeniero Gordon Wu de Hopewell Holdings proponis koncepton de konstruado de ponto-tunelo inter Honkongo, Makao kaj Ĉinio [10]. Li prenis la ideon de la ponto-tunelo de la Golfo Chesapeake en Usono, kiu ligas la Delavaran duoninsulon (apartenanta al la ŝtatoj Marilando kaj Delavaro) kun la ŝtato Virginio. Wu proponis la koncepton al ĉinaj funkciuloj en 1988, sed pro la protestoj sur placo Tian An Men proksimume jaron poste, kiuj kaŭzis malstabilecon kaj falon de akciaj prezoj en la Honkonga Borso, la pontoplanoj estis arkivitaj [11][12].

Post kiam Britio redonis Honkongon al Ĉinio en 1997 kiel parto de Speciala Administra Regiono (SAR), la ĉina registaro revenis al interesiĝo pri la projekto. Samtempe, la gazetaro en Honkongo komencis kritiki la procezon, pro ebla damaĝo al la medio, aerpoluo kaj trafikŝtopiĝo kiuj rezultus el la konstruado de la ponto [13]. En decembro 2001, la Leĝdona Konsilio de Honkongo aprobis priskriban leĝon en kiu loĝistikan centron oni devas komenci kaj evoluigi, en preparo por la konstruado de la ponto [14]. En 2003, oni formis teamon de la tri partioj por solvi inĝenieristikajn problemojn, demandojn de limkontrolo kaj la financadon de la projekto, kiu oni ĉirkaŭkalkulis kiel kostonta enormajn monsumojn [15].

En aŭgusto 2008, la ĉina registaro, la registaro de provinco Guangdong, kaj la registaroj de Honkongo kaj Makao konsentis financi 42 procentojn de la projekto, tiel ke la ceteraj 58 procentoj estos pruntitaj de la Banko de Ĉinio [16]. En marto 2009, kelkajn monatojn antaŭ ol konstruado komenciĝis, malsama distribuo estis interkonsentita, de proksimume 22% kontraŭ 78% [17]. La laboroj komenciĝis ĉe la ĉina flanko (en la urbo Ĝuhaj apud Makao) en decembro 2009 post ceremonio en ĉeesto de Li Keqiang [18]. Laboroj ĉe la Honkonga flanko komenciĝis du jarojn poste, en decembro 2011, post kiam la mediaj problemoj kiujn la ponto povis kaŭzi estis solvitaj [19]. La lasta parto de la ponto estis konstruita en junio 2016, dum la lasta parto de la subakva tunelo estis konstruita en julio 2016 [20][21]. Post diversaj riparoj, la ponto estis inaŭgurita la 16-an de februaro 2018 . Laŭ la dokumentado de la diversaj aŭtoritatoj, dum la laboroj mortis ĉirkaŭ 19 laboristoj, sed ŝajne la nombro estas multe pli alta [22][23].

La partoj de la ponto

La sumlongo de la HZMB transportsistemo estas proksimume 55 kilometroj, kaj ĝi estas bazita sur tri grandaj pontoj:

Ĉefa parto

Unu el la artefaritaj insuloj dum konstruado

La totala longo de la sekcio estas 29,6 km, kaj situas en la koro de la perlorivera Golfeto. Ĝi estis konstruita de la ĉinaj aŭtoritatoj kaj inkluzivas 22,9 km longan stajponton, 6,7 km longan subakvan tunelon kaj du artefaritajn insulojn, kiuj subtenas la ponton [24]. La ponto altas de 280 ĝis 460 metroj. La subakva tunelo konstruita inter la du artefaritaj insuloj permesas al ŝipoj pasi sur ĝi al Ĉinio kaj reen al la Sudĉina maro [25][26].

Ligponto al Honkongo (Honkonga konekta vojo)

La Honkonga forira vojnodo

La sumlongo de la sekcio estas 12 km. Tiu parto situas en la oriento de la golfeto de la Pearlorivero kaj ligas al la grandurbo de Honkongo. La laboroj estis faritaj de la Departemento pri Transporto de Honkongo [27].

La sekcio inkluzivas 9.4 km longan ponton, 1 km longan tunelon kaj aŭtovojon ligantan al la Honkonga Internacia Flughaveno [28][29].

Ligponto al Ĝuhaj (Ĝuhaj-a konekta vojo)

Ponto de Ĝuhaj

La totala longo de la sekcio estas 13,4 km. Tiu parto situas en la okcidento de la golfeto de la Perlorivero kaj ligas al Ĝuhaj en Ĉinio, kiu estas proksima al Makao. La laboroj komenciĝis pri kreado de artefarita insulo ĉe la mara limo de Makao kaj Ĝuhaj [30][31].

Trafikflanko

La konstruado de la ponto estis akompanata de la defio de trafikflanko, ĉar en Honkongo kaj Makao homoj veturas maldekstre de la vojo, dum en Ĉinio ili veturas dekstre [32][33].

La ĉina registaro decidis, ke veturado sur la ponto estos dekstraflanke, kaj tial ordonis konstrui du vojnodojn por ŝanĝi veturadon de la maldekstra flanko al la dekstra flanko, kaj inverse [34].

Trafiko

La speciala navedobuso

Navedobuso : la bussistemo funkcias 24/7, kiam dum hasthoroj buso foriras ĉiujn kvin minutojn. Aliro al la stacidomoj de kiuj la navedoj foriras estas per taksio, metroo aŭ la dekoj da malsamaj buslinioj en Honkongo, Makao kaj Ĝuhaj [35][36][37][38].

Privataj veturiloj : Aktuale en 2019, ekzistas nur ĉirkaŭ 10,000 privataj veturiloj, kiuj estas rajtigitaj veturi sur la ponto. Ĉi tiu nombro ankaŭ estas kontrolata de limigita ĉiutaga kvoto. La procezo por akiri tian permesilon estas tre burokratia kaj postulas grandan nombron da permesoj kaj asekuroj [39][40][41][42][43][44][45][46].

Kritiko kaj polemikoj

Malfruoj kaj devioj de la buĝeto

Sekve de drivo, kiu povus subfosi la fundamentojn, oni decidis prokrasti la konstruadon de la artefaritaj insuloj. Ekzistis zorgo ke partoj de la subakva tunelo moviĝis signife (ŝanĝo de ĝis 20 metroj), kiu povis igi ĝin kolapsi.

Cetere, la buĝeto de la projekto superis ĉirkaŭ 10 miliardojn da juanoj (aŭ 1,4 miliardojn da usonaj dolaroj) kiel rezulto de pli granda laborforto kaj rilataj elspezoj por konstrumaterialoj, kaj ankaŭ diversaj ŝanĝoj en dezajno kaj planado kiuj estis faritaj lastmomente [47].

Vunditaj kaj mortintaj laboristoj

En la Honkonga parto de la projekto estis publikigita raporto pri la laboroj, kiu konstatis, ke dek laboristoj mortis kaj ĉirkaŭ kvarcent vundiĝis dum konstruado. En aprilo 2017, pluraj malgrandaj partioj de la Leĝdona Konsilio de Honkongo postulis, ke la registaro faru paŝojn en ĉi tiu areo.

Aliflanke, en la ĉina flanko, informoj pri la mortintoj kaj vunditoj estas kaŝitaj, kaj ne rajtis esti publikigitaj. Laŭ la taksoj de la honkonga parlamentano, Fernando Chang, la nombro de mortintoj en la ĉina flanko povus atingi ĝis cent homoj, kaj ke tio estas ponto de "sango kaj larmoj" [48].

Falsaj sekureckontroloj

En 2017, la "Sendependa Kontraŭ-Korupta Komisiono" arestis ĉirkaŭ 21 dungitojn de la kompanio Jacobs China Limited, pro falsado de testrezultoj de la betono el kiu la ponto estas konstruita, tiel metante la publikan uzon de la ponto en risko. La plej multaj el la estraro estis senditaj al malliberejo [49][50].

Protekto de la artefaritaj insuloj

En April 2018, demandoj ekestis rilate al la moleoj (ondorompoj) kiuj supozeble protektas la artefaritajn insulojn. Post kiam bildoj estis prenitaj de kvarkoptero, ŝajnis ke kelkaj el la rompoj estis rompitaj kaj forlavitaj pere de la ondoj, kaj ke tio ŝuldiĝis al malbona planado [51].

Malkresko en la nombro da delfenoj

Aktivuloj de la Honkonga filio de la Monda Naturfonduso (WWF) trovis, ke la nombro da blankaj delfenoj signife malpliiĝis post la konstruado. La aktivuloj taksis la malpliiĝon de sia nombro je ĉirkaŭ 60 procentoj [52].

Bildaro

Referencoj

Eksteraj ligiloj