Humpy Koneru

Humpy KONERU naskiĝis la  31-an de marto 1987(nun 1987-03-31) en Gudivada, Andra-Pradeŝo estas barata ŝaka grandmajstro. En oktobro 2007 ŝi fariĝis la dua virina ludanto, post Judit Polgár, kiu superis la 2600 Elo-nombran markon, per 2606 ĉe la FIDE rangolisto.

Humpy Koneru
Persona informo
Naskiĝo31-an de marto 1987 (1987-03-31) (37-jaraĝa)
en Viĝajavado
Lingvojtelugua
ŜtatanecoBarato
Familio
PatroKoneru Ashok
Okupo
Okupoŝakisto
vdr

En 2002 Koneru fariĝis la plej juna virino iam ajn, kiu akiris la titolon de grandmajstro (GM) en la aĝo de 15 jaroj, 1 monato kaj 27 tagoj, kiu rompis la antaŭan markon de Judit Polgár per tri monatoj, tiu rekordo poste estis rompita de Hou Yifan en 2008.

Kariero

Koneru gajnis tri orajn medalojn ĉe la Monda Juna Ŝaka Ĉampionumo en 1997 (en la kategorio knabinoj Sub-10), 1998 (knabinoj Sub-12) kaj 2000 (knabinoj Sub-14). En 1999 ŝi gajnis la kategorion knaboj Sub-12 ĉe la Azia Juna Ĉampionumo en Ahmadabado. En 2001 Koneru gajnis la Mondan Junioran Virinan Ĉampionumon. En la ŝakturniro de la sekva jaro, ŝi kundividis la unuan pozicion kun Zhao Xue, sed restis dua pro poentmalegaligo. Koneru konkuris kun la knaboj en la Monda Juniora Ŝaka Ĉampionumo (2004), kiu estis gajnita de Pentala Harikrishna en kiu ŝi kundividis la kvinan pozicion per poentaro de 8½/13.

Koneru gajnis la Britan Virinan Ĉampionumon en 2000 kaj 2002. En 2003 ŝi gajnis la 10an Azian Virinan Individuan Ĉampionumon kaj la Baratan Virinan Ĉampionumon, ambaŭ okazis en Calicut. En 2005 ŝi venkis en la Norda Urala Pokalo en turniro okazigita en Krasnoturyinsk, Rusio en kiu partoprenis dek el la plej fortaj ludantinoj el la mondo tiutempe.

Ŝi partoprenis en la Monda Virina Ŝaka Ĉampionumo 2006 post venki Tuduetso Sabure ŝi estis eliminita en la dua raŭndo de Marie Sebag. En la Monda Virina Ĉampionumo 2008 ŝi atingis la duonfinalon sed estis eliminita de Hou Yifan. En 2009 ŝi kundividis la 1-4an pozicion kun Alexander Areshchenko, Magesh Panchanathan kaj Evgenij Miroshnichenko en la Mumbai Mayor Pokalo.

En 2009 Koneru akuzis la Baratan Ŝakan Federacion pro malhelpi ŝian partoprenon en la 37-a Ŝakolimpiko en Torino. Ŝia patro Koneru Ashok, kiu trejnis ŝin ne ricevis permeson vojaĝi kun ŝi al la turniro.

Koneru partoprenis la FIDE Virina Grand Prix 2009-2011 kaj finis en la dua pozicio en victurno kvalifikanta kiel defianto por la Monda Virina Ŝaka Ĉampionumo 2011. Hou Yifan venkis en la matĉo, venkante en tri ludoj kaj egalvenkis en kvin. Ŝi estis dua en la FIDE Virina Grand Prix 2013-2014, en kiu ŝi ankaŭ perdis kontraŭ Hou Yifan en la finalo. Koneru partoprenis en la eldonoj de 2011-12, 2013-14 kaj 2015-2016.

Ŝi partoprenis en la Monda Virina Ŝaka Ĉampionumo 2015, en kiu ŝi perdis en la kvaronfinalo kontraŭ Mariya Muzychuk la fina gajninto.

Ŝi gajnis la individuan bronzan medalon ĉe Monda Teama Virina Ĉampionumo 2015 okazigita en Ĉengduo, Ĉinio. Malgraŭ la arĝenta medalo de Harika Dronavalli kaj la bronzo de Humpy, Barato finis kvara en la turniro, unu punkto malantaŭ Ĉinio.

En 2019 ŝi gajnis la Mondan Rapidan Virinan Ĉampionumon post du jara paŭzo en kiu ŝi naskis bebon kaj patrinis.[1]

Persona vivo

Ŝi estis origine nomita "Hampi" de ŝiaj gepatroj (Koneru Ashok kaj Latha Ashok), kiuj derivis la nomon de la vorto "ĉampiono". Ŝia patro poste ŝanĝis la literumon al Humpy, por pli proksime similigi ĝin al ruseca sono.

En aŭgusto 2014 ŝi geedziĝis kun Dasari Anvesh. Nuntempe ŝi laboras kun ONGC Ltd. En 2017 ŝi naskis bebon nomita Ahana.

Premioj kaj atingoj

  • 1999: la plej juna Virina Internacia Majstro de Azio (VIM)
  • 2001: la plej juna Virina Grandmajstro de Barato (VGM)
  • 2001: monda juniora knabina ĉampiono, Ateno
  • 2003: Arjuna Diplomo
  • 2007: Padma Shri

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj