Intel

usona firmao produktanta mikroĉipojn

Intel Corporation estas firmao en Usono kun ĉefsidejo en Santa Clara, Kalifornio ("Silicia Valo").Ĝi produktas mikroĉipojn (integritajn cirkvitojn) por komputiloj, precipeprocesorojn. La firmao estas tiuterene plej granda surmerkate.

Intel
Intel
negoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum18-a de julio 1968 - nekonata/nuntempe
Jura formotiel nomata delavara korporacio
FondintojRobert NoyceGordon MooreAndrew Grove vd
SidejoSanta Clara
LandoUsono
Estr(ar)oBob Swan
Dungitoj121 100 (stato: 2021)
Agokampoaparataro
aparataromikroprocesorofulmomemorosolidstata diskoĈefĉiparo • server computer • programaroĉefprocesoro
ISIN-kodoUS4581401001
filiaj kompaniojIntel Ireland • Intel Capital • Wind River Systems • Havok • McAfee • Virtutech • Intel (Germany) • Intel (India) • Intel Israel • Mobileye • Intel Architecture Labs vd
Posedataj kompaniojPentium III • McAfee • Wind River Systems • Vuzix • Movidius • Pentium vd
TTTOficiala retejo
vdr
Mapo de Intel-fabrikoj tra la mondo

Historio

La produktadinstalaĵo de INtel por mikroĉipoj en Kostariko, kiu en 2006 respondecis por 20% de eksportado kaj 4.9% de la MEP de la lando.
procesoro Z270

La firmao Intel (mallonga formo de INTegrita ELektroniko) fondiĝis la 18-an de julio en 1968 fare de Robert Noyce kaj Gordon Moore. Iom poste aliĝis la nuna estrara prezidanto (angle ’’Chairman of the Board’’), la hungardevena Andy GROVE (GRÓF András hungare).

La firmao produktis komence nur memorcirkvitojn. Oni ellaboris la unuan mikroprocesoron, la Intel 4004-n, nur en la jaro 1971. La procesoro komence estis projektita por kalkuliloj de japana firmao Busicom. Tiun 4-bitan procesoron sekvis en 1972 la 8-bita procesoro ’’8008’’. La procesoron uzis Don Lancaster por sia antaŭulo de PK. En 1974 aperis 8080. Tiun procesoron oni uzis por unua persona komputilo Altair. La plej konata serio estis la x86-aj mikroproceziloj, kies unu modelo konstruiĝis en 1978 sub la nomo 8086/8088 kaj estis enkostruita en la PC-on de la firmao IBM, nomatan IBM PC. En 1982 jaro aperis procesoro 80286. En 1985 jaro estis lanĉita produktado de Intel 80386. En 1989 aperis procesoro 486DX - unua procesoro kun enkonstruita matematika kromprocesoro. Hodiaŭ Intel produktas cirkvitojn por surtablaj komputiloj (Pentium, Celeron), por porteblaj komputiloj (Mobile Pentium, Centrino) kaj por laborlokoj kaj serviloj (Xeon, Itanium).

La granda sukceso pri la x86-a serio kondukis al merkatrega pozicio en la PC-industrio, tiutempe 85 % de la PC-CPU-oj venis de Intel. Tiel la usona konkurinstanco (FTC) kontrolis la akuzojn de la konkurantoj. La hodiaŭa sola iom granda konkuranto de la firmao de la sektoro estas AMD (Advanced Micro Devices), kiu ekde 1976 havas kontrakton kun Intel pri interŝanĝo de patentoj, tiel ĉiu teknika inventaĵo ambaŭflanke uzeblas.

Vidu ankaŭ

Aĉetoj de Intel

De 2009 ĝis 2022 Intel aĉetis kaj mergiĝis kun 27 firmaoj tra la mondo.

Eksteraj ligiloj