Itajaí

Itajaí [itaĵai] estas grandurbo, municipo, havenurbo kaj universitata urbego en suda Brazilo en subŝtato Sankta Katarino.

Larĝa panoramo de Itajaí
Itajaí
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo89200-000
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro264 054  (2022) [+]
Loĝdenso913 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 48° 40′ U (mapo)-26.907777777778-48.66194444444426° 54′ S, 48° 40′ U (mapo) [+]
Alto2 m [+]
Areo289,255 km² (2 892 5.5 ha) [+]
HorzonoUTC-03:00 [+]
Itajaí (Sankta Katarino)
Itajaí (Sankta Katarino)
DEC
Itajaí
Itajaí
Situo de Itajaí
Itajaí (Brazilo)
Itajaí (Brazilo)
DEC
Itajaí
Itajaí
Situo de Itajaí

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Itajaí [+]
vdr

Bazaj informoj

Itajai en la subŝtato (ruĝe).

Geografio

Aerpanoramo pri Itajaí
Vido en Itajaí

Itajaí situas laŭ Atlantiko ĉe buŝo de rivero Itajai-Acú en suda parto de la lando. Curitiba troviĝas 174, San-Paŭlo (urbo) 425, Porto Alegre 430, Guarulhos 436, Campinas 470, Nova Iguaçu 697, Rio-de-Ĵanejro 703, Belo Horizonte 912, Goiânia 1138, Braziljo 1237, Salvador de Bahio 1872, Maceió 2348, Teresina 2502, Recife 2548, Natalo (Brazilo), 2745, São Luís 2750, Belém 2829, Manaus 2908 km.

Historio

En 1750 portugaloj alvenis kaj deklaris tiun regionon sia hejmo. Itajaí estis fondita en 1860, sed la koloniigo komenciĝis jam en 1658. En la 19-a jarcento komence portugaloj, poste ankaŭ germanoj kaj italoj alvenis. En 2008 proksimume 100 homoj pereis en inundo. 90% de la grandurbo estis subakvaj kaj la haveno estis parte detruita.

Ekonomio

En Itajaí oni produktas paperojn, teksaĵojn, en la plena municipo maniokojn, oleojn, tabakojn. En la 1970-aj jaroj fiŝkaptista centro ekfunkciis.

Trafiko

Itajaí estas servita fare internacia flughaveno situanta en la apuda municipo. La haveno estas la ĉefhaveno de Sankta Katarino, kaj la due plej granda en Brazilo. Aŭtoŝoseoj kuras al Florianópolis, Blumenau kaj Joinville (Brazilo).

Klimato

Haveno de Itajaí
Enirejo al la haveno

La klimato en Itajaí estas humida en vintro kaj seka en somero. En somertemperaturoj la temperaturo povas atingi eĉ 40 °C kaj dum vintre ĝi falas al 5 °C. Jare pluvas po1596 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-aŭgusto malpli ofte pluvas.

Vidindaĵoj

  • ĉiujara festivalo de la brazila populara muziko
  • festivalo de fiŝkaptado
  • marbordaj strandoj

Famuloj

En Itajaí naskiĝis Lauro Müller.

Ĝemelurboj

Fontoj