Keĉua lingvaro

Ĉi tiu artikolo temas pri sudamerika lingvaro kun ca 9'000'000 parolantoj. Por pli limigita lingvo kun ca 450'000 parolantoj rigardu la paĝon Kiĉua lingvo.

La keĉua (keĉue qhichwaruna simi, hispane quechua) estas familio de lingvoj parolataj en Sudameriko, precipe en Peruo, Ekvadoro kaj Bolivio. La vorto keĉua ofte aludas iun el la pluraj lingvoj de la keĉua familio. La plej konata formo de keĉua estas de Kusko, Peruo. Kun pli ol 11 milionoj da parolantoj, la keĉua havas pli grandan parolantaron ol ĉiu alia indiana lingvo. Ĝi verŝajne, sed ne certe, estas parenco de la ajmara, kiu ankaŭ parolatas en Bolivio kaj Peruo.

Keĉua (runa/qhichwa simi)
Mapo
lingva familio • lingvo • makrolingvomoderna lingvo
indiĝena lingvo de Ameriko
Parolata enPeruo, Ekvadoro, Bolivio, Kolombio, Arĝentino, Ĉilio
Parolantoj8 900 000
Denaskaj parolantoj9,6 milionoj
Skribolatina depost la venko fare de la hispanoj
Lingvistika klasifiko
Ando-ekvatora lingvaro
Keĉua lingvo

Oficiala statuso
Reguligita deLa Akademio de la Keĉua Lingvo - http://www.unsaac.edu.pe/runasimi/
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1qu
  ISO 639-2que
  ISO 639-3que
  Glottologquec1387
Angla nomoQuechua
Franca nomoquechua
vdr
Specimeno
La Patro Nia

Yayayku hanaq pachapi kaq,
sutiyki yupaychasqa kachun.
Kamachikuq-kayniyki takyachisqa kachun,
munayniyki kay pachapi ruwakuchum,
Imaynan hanaq pachapipas ruwakun hinata.
Sapa p'unchay mikhunaykuta quwayku.
Huchaykutapas pampachawayku,
imaynan ñuqaykupas contraykupi huchallikuqniykuta panpachayku hinata.
Amataq watiqasqa kanaykuta munaychu,
aswanpas saqramanta qispichiwayku.
Qanpan kamachikuq-kaypas, atiypas,
wiñaypaqmi yupaychasqa kanki.

La teritorioj de la keĉua lingvo kaj la dialektoj de tiu lingvo
La Patronia en la keĉua lingvo, en la preĝejo (kapelo) de la Patronia en Jerusalemo

La klasika keĉua lingvo venas de la popolo keĉua, kiu estis parto de la Inkaa Imperio.

origino: Andoj
fonto de la vortoj: gaŭĉo, inkao, kajmano, kinino, kokaino, k.a.

Keĉua literumado

Vokaloj

La keĉua havas nur tri vokalojn: /i/, /a/, kaj /u/, laŭ la "klasika araba triangulo". Ĝi sonas same kiel tiuj de Esperanto; tamen, kiam la malvastaj vokaloj "a", "i" kaj "u" aperas apud la postvelaj konsonantoj /q/, /q'/, kaj /qh/, ili iĝas pli similaj al /A/ /e/ kaj /o/.

Konsonantoj

labialaalveolapalatavelapostvelaglota
plozivoptĉkq
frikativo s ŝ h
nazalomnñ
lateralo (flanka) lll
vibra r
kvazaŭvokalaŭ j

La konsonantaro ŝajnas stranga laŭ hindeŭroplingvanoj. Neniu plozivo kaj neniu frikativo estas voĉa. Ŝajnus ke mankus fonemoj. Tamen, en pluraj dialektoj keĉuaj, ĉiu plozivo povas havi ĝis tri formojn: simplan, kun glota fermo, kaj kun plia spiro. Ekzemple:

simpla  glota fermo  plia spiro  p          p'          ph  t          t'          th  k          k'          kh  q          q'          qh  ch         ch'         chh

Keĉuaj vortoj

La dialektoj de la hispana en Peruo kaj Bolivio havas multajn keĉuajn vortojn. Eĉ Esperanto havas plurajn. Jen iom da ili:

  • gaŭĉo < waqcha ("orfo/povrulo")
  • inkao < inka ("reĝo")
  • kajmano < kayman
  • kinarbo, kinino, kinkono < kina ("kinarbo")
  • kokao, kokaino < kuka ("kokao")
  • kondoro < kuntur
  • lamo, ljamo < llama
  • pampo < panpa
  • pumo < puma
  • vikuno < wik'uña

Keĉuaj frazoj

Keĉua frazoEsperanta traduko
Allillanchu?Kiel vi fartas?
Allillanmi, allillantaqmi.Mi fartas bone.
Ima sutiyki?Kiel vi nomiĝas?
Sutiy Urpim.Mi nomiĝas Urpi.
Mamay kamachinaykipaq.Estas plezuro koni vin, s-ino.
Yanapawankimanchu?Ĉu vi povas helpi min?
Añay./P'achi./Dyuslupayki.Dankon.
Imamanta.Ne dankinde.
Tinkunanchiskama.Ĝis la revido.
Paqarinkama.Ĝis morgaŭ.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


La plimulto de tiuj ĉi informoj venis de Ethnologue, de Culturas de los Andes, aŭ el la vortaro verkita de Jesús Lara (ISBN 84-8370-176-6).