Kristala vitro

vitrotipo

La kristala vitro estas tre altkvalita vitro kun malalta ferenhavo, al kiu aldoniĝas materialoj, kiuj plibonigas refrakton (pliigas la refraktan indicon). Metodo de la preparado estas konata ekde 1600. Ĝia tradicia aldonaĵo estas plumbooksido (PbO), tial ĝi foje estas ankoraŭ nomita plumba vitro. Ĝin ne konfuzu kun la koloraj vitrobildoj kaj fenestroj faritaj per la plumba relo, kiuj ankaŭ estas nomataj vitraloj.

Kristala glaso

La esprimo plumba kristalo estas teknike ne preciza esprimo, ĉar en la vitro mankas la kristala strukturo kaj estas anstataŭe amorfa solido. La vortuzo restas populara pro historiaj kaj komercaj kialoj. Nuntempe plumbo sonas toksa por la konsumantoj, tial iuj fabrikantoj plibonigas la refrakton per oksidoj de aliaj ekologiemaj metaloj (titanio, zirkonio, zinko, kalio) anstataŭ plumbo kaj bario.

Historio

Vitroj faritaj kun aldono de plumbooksido jam estas konata jam en la mezepokoj. Veneciaj speguloj estas produktitaj ekde la 16-a jarcento, angla vitralo ekde la sekva jarcento.

Klasifiko

  • La plumba oksidenhavo de duonkristala vitro estas relative malgranda (kelkaj procentoj)
  • Vitralo enhavas proksimume 10% plumbooksidon (tipe proksimume 24%)
  • Ĉeĥa kristala vitro estas kalcia-kalia vitro (la unuaj apartenas al kalcia-natria vitro). Por produkti tion, kalko kaj kalio estas aldonitaj al la sablo. La kalia vitro estas pli pure blanka, ol la natria vitro.
  • Peza plumba kristalo estas kristala vitro kiu enhavas almenaŭ 30% plumbooksidon kaj havas densecon de almenaŭ 3 g/cm³.

La plumba kristalo enhavas almenaŭ 24% plumbooksidon kaj havas densecon de almenaŭ 2.9 g/cm³.

Kristala glaso

Uzo

Fontoj