Lamborghini

Automobili Lamborghini S.p.A /lamborgini/ [ˌlamborˈgiːni] (do NE lamborĝini) estas itala aŭtomobila firmao, kiu ekde 1964 fabrikas sportaŭtojn. La sidejo de la firmao estas Sant'Agata inter Bologna kaj Modena. La firmemblemo estas bataltaŭro. Depost 1998 la firmao estas parto de grupo Audi.

Automobili Lamborghini S.p.A
Automobili Lamborghini S.p.A
aŭtomobilo-faranta firmao • negocofilio vd
Dum11-a de marto 1948 - nekonata/nuntempe
Jura formosocietà per azioni
FondintojFerruccio Lamborghini vd
SidejoSant'Agata Bolognese
LandoItalio
Estr(ar)oStephan Winkelmann
Dungitoj1 779 (stato: 31-a de decembro 2020)
Agokamposuperaŭto • luxury vehicle
Posedata deVolkswagen AG vd
Posedataj kompaniojItaldesign Giugiaro • Ducati Corse vd
TTTOficiala retejo
vdr
Lamborghini Diablo VT, la modelo produktita en 1990-aj jaroj
Lamborghini Murciélago LP640

Historio

1948 Lamborghini fondiĝis en Centro en Italio de Ferruccio Lamborghini (1916 ĝis 1993) kiel traktorfabrika firmao.

En 1959 ankaŭ bruliloj kaj klimatiziloj fabrikiĝis.

En 1963 la firmao komencis fabriki sportaŭtojn.

En 1964 estis produktitaj la unuaj ekzempleroj de la legenda modelo 350 GTV kun dek du cilindroj.

Depost 1971 Lamborghini produktas motorojn por vetkurboatoj potencaj je ĉirkaŭ 1000 ĉevalpovoj.

En 1972 la firmao ekhavis monajn problemegojn kaj Ferruccio Lamborghini vendis la traktoran parton de sia firmao al la Same Group, kaj la sportaŭta parto ŝanĝadis la posedantojn jene:

Modeloj

Aktualaj modeloj

  • Lamborghini Murciélago (2002-2009)
  • Lamborghini Gallardo (2003- )
  • Lamborghini Reventon (2008- )
  • Lamborghini Sesto Elemento (2010- )
  • Lamborghini Estoque (2010- )
  • Lamborghini Aventador (2011- )

Historiaj modeloj

Lamborghini
  • Lamborghini 350 GT/400 GT (1964-68)
  • Lamborghini Miura (1966-73)
  • Lamborghini Islero (1968-70)
  • Lamborghini Espada (1968-78)
  • Lamborghini Jarama (1970-76)
  • Lamborghini Urraco (1973-77)
  • Lamborghini Countach (1973-88)
  • Lamborghini Silhouette (1976-77)
  • Lamborghini Jalpa (1981-91)
  • Lamborghini LM002 (1985-92)
  • Lamborghini Diablo (1990-2002)

Eksteraj ligiloj