Lena Meyer-Landrut

Lena Meyer-Landrut estas germana kantistino naskiĝinta la 23-an de majo 1991 en Hanovro. Ŝi uzas sian antaŭnomon Lena kiel pseŭdonimon.

Lena Meyer-Landrut
Bazaj informoj
Alie nomataLena
Naskiĝo23-an de majo 1991 (1991-05-23) (32-jaraĝa)
en Hanovro, Malsupra Saksio,  Germanio
Deveno Germanio
ĜenrojPop-muziko
Aktivaj jarojEkde 2010
Retejowww.lena-meyer-landrut.de
Persona informo
Aliaj nomojLena
Lingvojgermanaangla
ŜtatanecoGermanio
Alma materIGS Roderbruch • Universitato de Kolonjo
Familio
AmkunuloMark Forster
ParencojAndreas Meyer-Landrut
Okupo
Okupovoĉaktoro • kantistokomponistoaktoropianistomodelo • televida aktoro • muzikisto • diskografa artisto
VerkojSatellite
My Cassette Player
TTT
Retejohttps://www.lena-meyer-landrut.de/
vdr
Lena dum koncerto en 2019

Ŝi gajnis la televidan elsendon Unser Star für Oslo (“Nia stelulo por Oslo”), kaj tial ŝi reprezentis Germanion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2010, kiun ŝi gajnis per sia anglalingva kanto Satellite, kiu ricevis 246 poentojn.

Lena Meyer-Landrut denove reprezentis Germanion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2011 en Duseldorfo (Germanio). Ŝi kantis tie la kanton Taken by a Stranger.

Kvankam ŝi estas juna germana kantistino Lena ĝis nun nur kantas angle. La mentoro kaj malkovrinto de Lena Meyer-Landrut estas la teledivila moderigisto kaj amuzisto Stefan Raab, kiu aranĝis la televidan elsendon Unser Star für Oslo (“Nia stelulo por Oslo”).

Biografio

Lena Meyer-Landrut naskiĝis la 23-an de majo 1991 en Hanovro. Kiam ŝi estis en la aĝo de du jaroj ŝia patro forlasis la familion. Kiel knabino Lena Meyer-Landrut eklernis baleton kaj ĵazdancon.

En la jaro 2009 Lena Meyer-Landrut aktoris en germanaj televidaj serioj malgrandajn epizodajn rolojn. En la jaro 2010 Lena Meyer-Landrut finis la lernejon en Hanovro kiel abituriento.

Diskaro

Albumoj

  • My Cassette Player (Mia kasetomagnefono) (2010)
  • Good News (Bonaj novaĵoj) (2011)

Unuopaj diskoj

  • Satellite (Satelito) (2010)
  • New Day (Nova Tago) (2010)
  • Taken by a Stranger (Prenita per fremdulo) (2011)


Eksteraj ligiloj