Madeleine Albright

Usona politikistino (1937–2022)

Madeleine Jana Korbel ALBRIGHT[1] [madlen olbrajt] (naskiĝinta kiel Marie Jana KÖRBELOVÁ la 15-an de majo 1937 en Prago, Ĉeĥoslovakio, mortis la 23-an de marto 2022[2][3]) estis usona politikisto kaj diplomato. Ŝi estis la unua virino, kiu fariĝis la usona Ministro pri Eksteraj Rilatoj. Ŝin nomumis por tiu ofico prezidento Bill Clinton je la 5-a de decembro 1996 kaj konfirmis la Senato sen kontraŭa voĉo. Ŝi enoficiĝis la 23-an de januaro 1997.

Madeleine Albright
Persona informo
Madeleine Albright
NaskonomoMarie Jana Körbelová
Naskiĝo15-an de majo 1937 (1937-05-15)
en Prago,  Ĉeĥoslovakio
Morto23-an de marto 2022 (2022-03-23) (84-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perkancero vd
ReligioEpiskopa Eklezio de Usono vd
Etnojudoj vd
Lingvojanglaĉeĥa vd
ŜtatanecoĈeĥoslovakioUsono vd
Alma materUniversitato Wellesley • Universitato KolumbioJohns Hopkins Universitato • Paul H. Nitze School of Advanced International Studies • Kent Denver School • School of International and Public Affairs, Columbia University vd
PartioDemokrata Partio vd
Subskribo Madeleine Albright
Familio
PatroJosef Korbel vd
PatrinoAnna Spiegelová vd
Edz(in)oJoseph Albright vd
InfanojAlice Albright • Anne Korbel Albright • Katie Albright vd
Profesio
Okupodiplomatopolitikistoverkisto • politikologo • ambasadoro • universitata instruisto • publikigistoministroministro pri eksteraj aferoj vd
Laborkampopolitika sciencoekstera politikodiplomatio • opinia ĵurnalismo vd
Aktiva enVaŝingtono vd
Aktiva dum1972–2012 vd
usona ministro pri eksteraj rilatoj
Dum19972001
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Albright servis kiel estrino de la konsulta firmao Albright Stonebridge Group kaj kiel profesoro ĉe Georgetown University. En majo 2012, prezidento Barack Obama aljuĝis al ŝi la Presidential Medal of Freedom.[4] Ministrino Albright servis ankaŭ kiel estrarano de la Council on Foreign Relations.[5]

Albright flue parolis la anglan, francan, rusan, kaj ĉeĥan lingvojn, kaj malpli flue la polan kaj serbkroatan.[6]

Fontoj

Bazita sur informoj en la angla kaj ĉeĥa Vikipedioj.