Malcolm X

Usona aktivisto

Malcolm X ([mælkəm ˈɛks], Esperantigite Malkom Eks) (naskita la 19-an de majo 1925; mortinta la 21-an de februaro 1965 en Harlemo (Novjorko)) estis usonano, kiu batalis por civilaj rajtoj. Oni pafmurdis lin dum publika parolo.

Malcolm X
Persona informo
Malcolm X
NaskonomoMalcolm Little
Naskiĝo19-an de majo 1925 (1925-05-19)
en Omaha
Morto21-an de februaro 1965 (1965-02-21) (39-jaraĝa)
en Manhatano
Mortis prohommortigo vd
Mortis perpafvundo vd
TomboFerncliff Cemetery vd
ReligioislamoNacio de Islamosunaismo vd
Etnoafrik-usonano vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono vd
Subskribo Malcolm X
Familio
PatroEarl Little vd
PatrinoLouise Little (activist) vd
GefratojReginald Little • Ella Little-Collins vd
Edz(in)oBetty Shabazz vd
InfanojMalikah Shabazz • Ilyasah Shabazz • Qubilah Shabazz • Gamilah Lumumba Shabazz • Attallah Shabazz • Malaak Shabazz vd
Profesio
Alia nomoMalachi Shabazz vd
Okupopolitikisto • aŭtobiografo • politika aktivisto • homrajta aktivulo • Muslim minister vd
Aktiva dum1954–1965 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en 1925 kiel Malcolm LITTLE, en multinfana nigra familio, Omaha, Nebrasko, Usono. Lia patro agadis por la rajtoj de nigruloj.

Pro frua morto de sia patro, li fariĝis al junkrimulo kaj la ŝtataj instancoj metis lin al blanka familio, kie li pasigis siajn plej feliĉajn jarojn. Li eksentis la unuajn rasismajn rifuton en la lernejo fare de siaj blankaj kunlernantoj. Spite al siaj elstaraj mezlernejaj rezultoj, li ne studis plu sed vivtenis sin per hazardaj laboroj.

Post kiam li setlis en Detroit, li laboris kiel kelnero, vendis drogojn kaj varbis klientojn por putinejo en Harlemo. En 1946 kaptis lin la polico kaj oni punis lin per 10-jara mallibero. En la prizono li konatiĝis kun ideoj de ŝajnislama organizo Nacio de Islamo, kies kredanto li iĝis. Li ricevis la nomon Malcolm X fare de la sektanoj.

Laŭ la Nacio de la islamo, la nigruloj estas elektita popolo de Alaĥo kaj la blankuloj estas kreaĵoj de diablo. Li agadis poste por rajtoj de la nigruloj kaj disvastiĝo de la islamo.

Ĉar li estas tro honesta por la korupta organizo, ĝi ekskludis lin en 1964. Tiam Malcolm pilgrimis al Mekka, kie li ekuzis la nomon Malik-el Shabbas. Post reveno, li fondis la organizon „Afro-amerika unuo”, kiu ne rifuzis kunlaboron kun la blankuloj.

Li prelegis la 21-an de februaro 1965 en Harlemo, kie eksplodis fulmobombo kaj iu pafis lin. La identecoj de la murdistoj ne estas konataj ĝis hodiaŭ.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj