Marine Le Pen

franca politikistino

Marine LE PEN [maʁin lə pɛn] (naskiĝnome Marion Anne Perrine Le Pen) (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1968 en Neuilly-sur-Seine, Francio) estas advokato kaj franca politikistino, prezidantino de Front National.

Marine Le Pen
Persona informo
Marine Le Pen
NaskonomoMarion Anne Perrine Le Pen
Naskiĝo5-an de aŭgusto 1968 (1968-08-05) (55-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
Religiokatolikismo vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio vd
Alma materUniversitato Panteono-Assas vd
PartioRassemblement National (RN)
Subskribo Marine Le Pen
Familio
DinastioLe Pen family vd
PatroJean-Marie Le Pen vd
PatrinoPierrette Lalanne vd
GefratojMarie-Caroline Le Pen • Yann Le Pen vd
Edz(in)oÉric Iorio • Franck Chauffroy vd
AmkunuloLouis Aliot vd
InfanojJehanne Chauffroy • Mathilde Chauffroy • Louis Chauffroy vd
ParencojMarion Maréchal • Nolwenn Olivier • Jany Le Pen • Philippe Olivier vd
Profesio
Okupopolitikistoadvokato vd
Laborkampopolitiko vd
Aktiva enStrasburgoBruselo vd
Aktiva dum16-a de januaro 2011– vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Ekde julio 2004 ŝi estas deputito en Eŭropa Parlamento kaj ankaŭ regiona konsilanto de la franca regiono Nord-Pas-de-Calais ekde marto 2010.

En 2017, ŝi kandatiĝis al la prezidento kaj atingis la duan balotvicon kontraŭ Emmanuel Macron, kiu finfine venkis vidalvide al ŝi. Sekvas, ke ŝi estis elektata deputito de la franca parlamento la 18-an de junio 2017.

Prezidanto de Front National

La 16-an de januaro 2011, post voĉdonado inter membroj de sia partio, per apogo de 67,5%, Marine estis elektita prezidanto de Front National (FN) venkante super Bruno Gollnisch,[1] kaj sukcedante al sia patro Jean-Marie Le Pen, fondinto de la partio. En marto 2011 enketo publikigita en Le Parisien situis ŝin kiel la plej voĉdonotan en la unua raŭndo per 23% el la voĉoj,[2] antaŭ Nicolas Sarkozy (UMP) kaj Martine Aubry (PS), ambaŭ per po 21%.

Decidita "maldiabligi" la partion, la saman monaton ŝi ordonis la forpelon el Front National de Alexandre Gabriac pro lia apero en foto farante nacisocialisman saluton, pri kio ŝi deklaris "la FN ne akceptas en sia sino tian tipon de neallaseblaj sintenoj kiuj rememorigas naŭzan ideologion".[3]

Prezidanta batalo de 2022

Ŝi kandidatiĝis okaze de la Prezidanta baloto de 2022 en Francio. Ŝi kvalifikiĝis por la dua raŭndo.

Privata vivo

Marine Le Pen estas la plej juna el la tri filinoj de Jean-Marie Le Pen, prezidanto de Front National de 1972 ĝis 2011, kaj de lia unua edzino Pierrette Lalanne. Lernejanino de Kolegio Florent Schmitt en Saint-Cloud, ŝi poste studis en universitato apartenanta al Sorbono Universitato Panteono-Assas (Parizo II), kaj fariĝis licenciulino pri juro. Dum siaj universitataj jaroj, ŝi aliĝis al "Cercle national des étudiants de Paris" (CNEP), studenta movado proksima al Front National, de kiu ŝi portempe estis honora prezidanto.

Patrino de tri filoj, ŝi edziniĝis kun Frank Chauffroy, direktoro de entrepreno kiu laboris por Front National, pli poste ŝi edziniĝis kun Éric Lorio, antaŭa nacia sekretario de FN kaj antaŭa regiona konsilanto de Nord-Pas-de-Calais, de kiu ŝi nun divorcis. Ŝia hodiaŭa kunulo estas Louis Aliot, vic-prezidanto de FN kaj ĝenerala sekretario de la partio de 2005 ĝis 2010.

Verkoj

  • À contre-flots (aŭtobiografio) 2006.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj