Mars Pathfinder

La Mars Pathfinder (Marsesplorilo) estis usona robota kosmoveturilo kiu havis la mision studi Marson el ties surfaco, sendita de la NASA en 1996; ĝi estis la unua kosmosondilo kiu sukcese surmarsiĝis sur la planedo ekde la programo Viking en 1976.[1]

Arta bildo de Mars Pathfinder sur Marso.
Misia emblemo de Mars Pathfinder

Ĝi estis komponita de lander (surterigilo), formale nomita Carl Sagan Memorial Station, kaj en ties interno rover (esplorveturilo), nomita Sojourner honore al la aktivulino por la civilaj rajtoj Sojourner Truth, havante pezon de nur 10,6 kg; ĝi iĝis la unua rover kiu funkciis ekster la sistemo Tero-Luno.[2]

ĜFui estis elsendita la 4an de decembro 1996 fare de NASA per raketo Delta II el Cabo Cañaveral, unu monaton post la elsendo de la Mars Global Surveyor. Ĝi surteriĝis (surmarsiĝis) la 4an de julio 1997 sur Ares Vallis — Marsa valo —, en regiono nomita Chryse Planitia en la ortangulo Oxia Palus. La surterigilo malfermiĝis, liberigante la esplorveturilon, kiu realigis multajn eksperimentojn sur la marsa surfaco. La misio portis serion de sciencaj instrumentoj por analizi la marsan atmosferon, la klimaton, la geologion kaj la komponon de ties rokoj kaj grundo.[3]

Tiu misio estis la unua de serio de misioj al Marso kiu inkludis esplorveturilon, kaj estis la unua esplorveturilo kiu surmarsiĝis sukcese ekde kiam la du Viking surmarsiĝis sur la ruĝa planedo en 1976. Kvankam Sovetunio sendis sukcese esplorveturilojn al la Luno kiel parto de la programo Lunoĥod en la 1970-aj jaroj, la klopodoj uzi ilin en la programoj de Marso malsukcesis iliaflanke.[1][2]

Sojourner studas la rokon «Ĝogi».

Krom la sciencaj celoj, la misio Mars Pathfinder estis «konceptopruvo» por diversaj teknologioj, kiel la ekkontakto kun la marsa grundo perata de giganta sistemo de aersakoj por mildigi la frapon aŭ la aŭtomata prevento de baroj, ambaŭ plenumitaj poste fare de la misio Mars Exploration Rover. La Mars Pathfinder famis ankaŭ pro malmultekosteco rilate al aliaj robotaj kosmomisioj al Marso. Origine, la misio estis planita kiel la unua de la programo de la Mars Environmental Survey.

Ĝi estis la dua projekto de la programo Discovery de la NASA, kiu promocias la uzadon de malmultekostaj kosmoŝipoj kaj oftecon de elsendoj laŭ la moto «pli malmultekoste, pli rapide kaj pli bone» subtenita de la tiama administristo, Daniel Goldin. La misio estis regata de la Jet Propulsion Laboratory (JPL), nome divizio de la Kalifornia Instituto de Teknologio (Caltech), responsa pri la esplorprogramo al Marso fare de la NASA. La administracianto de la projekto estis Tony Spear de la JPL.

Notoj