Saltu al enhavo

Matilda-efekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matilda efekio

La Matilda-efekto estas biaso ne agnoski la atingojn de tiuj virinaj sciencistoj kies laboron oni atribuas al viraj kunlaborantoj. Ĉi tiun efekton unue priskribis la aktivulo pri virinaj rajtoj Matilda Joslyn Gage (1826–98) en sia eseo, "Woman as Inventor" (Virino kiel inventisto) en 1870. La scienchistoriisto Margaret W. Rossiter elpensis la terminon en 1993.[1]

Rossiter donis plurajn ekzemplojn de la efekto. En la 12-a jarcento, Trotula (Trota de Salerno), itala virina kuracisto, verkis librojn kiujn, post ŝia morto, oni atribuis al viraj aŭtoroj. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj, ilustras la efekton la ekzemploj de Alice Ball, Nettie Stevens,[2] Lise Meitner, Marietta Blau, Rosalind Franklin, kaj Jocelyn Bell Burnell.

Oni komparis la Matilda-efekton al la Mateo-efekto, laŭ kiu eminenta sciencisto ricevas plian agnoskon al relative nekonata esploristo, eĉ se ties laboro estas kune farita aŭ simila.[3][4]

Esploradoredakti fonton

Matilda Joslyn Gage, aktivulino laŭ kiu la nomo Matilda-efekto.

En 2012, du esploristinoj en la Radboda Universitato en Nimego montris, ke en Nederlando la sekso de profesoraj kandidatoj influas la taksadon pri ili.[5]

Similajn kazojn priskribis du italaj esploristinoj en studado[6] konfirmita plue de hispana studado.[7]

Aliflanke, iuj studadoj ne trovis diferencon inter citaĵoj kaj influo de publikigaĵoj de viraj aŭtoroj kaj tiuj de virinoj.[8][9][10]

Svisaj esploristoj indikis, ke raportistoj de amaskomunikiloj invitas al viraj sciencistoj pli ofte kontribui ol iliaj kunsciencistinoj.[11]

Laŭ usona studado, "kvankam evidenta diskriminacio laŭ sekso ĝenerale daŭre malpliiĝas en la usona socio," "virinoj daŭre spertas malavantaĝojn rilate la ricevon de prisciencaj premioj, precipe por esplorado."[12]

Ekzemplojredakti fonton

Virinoj kiuj submetiĝis al la Matilda-efekto:

  • Teano de Krotono, (6-a jarcento a.K.) – frua filozofo kiu laboris pri matematiko, sed la plejmulto de ŝia laboro estis flankenpuŝita de, aŭ atribuita al, ŝia edzo, patro, aŭ instruisto, Pitagoro, (depende de la fonto).[13][14]
  • Trotula (Trotula di Ruggerio, 12-a jarcento) – itala kuracisto, aŭtoro de verkoj kiujn, post ŝia morto, oni atribuis al viraj aŭtoroj. Malamo al virinoj kiel instruistoj kaj resanigistoj kondukis al neado de ŝia ekzisto. Unue oni atribuis ŝian laboron al ŝia edzo kaj al ŝia filo, sed dum la informo transdoniĝis, monaĥoj konfuzis ŝian nomon kun tiu de viro. Ŝi ne menciiĝas en la "Dictionary of Scientific Biography" (vortaro de scienca biografio)[15]
  • Jeanne Baret (1740–1807) – franca botanikisto, la unua virino kiu komplete ĉirkaŭnavigis la mondon. Partnero kaj kunlaboranto de la botanikisto Philibert Commerson, ŝi aliĝis al la ekspedicio de Louis-Antoine de Bougainville kaŝvestis kiel viro. Ili kolektis la unuajn specimenojn de Bugenvilo. Plejmultajn botanikajn malkovrojn oni atribuis al Commerson sole, pro kiu proksimume cent specioj estas nomitaj. Ŝi famiĝis por la unua fojo longe poste per la priskribo de Solanum baretiae[16] en 2012.
  • Nettie Stevens (1861–1912) – malkovrinto de la XY seks-konstata sistemo. Ŝiaj kernaj studoj pri tenebrioj malkaŝis por la unua fojo, ke la sekson de organismo regas ĝiaj kromosomoj anstataŭ mediaj aŭ aliaj faktoroj. Stevens multe influis la transiron de la scienca komunumo al ĉi tiu temo por esplori: kromosoma seks-regado.[17] Tamen, Thomas Hunt Morgan, eminenta tiutempa genetikisto, ricevis atribuon pri tiu malkovro.[18] Malgraŭ ŝia ampleksa laboro en la fako genetiko, la kontribuoj de Stevens al la laboro de Morgan estas ofte ignorata.[19]
  • Mary Whiton Calkins (1863–1930) – Harvard Universitato, malkovris, ke etaj stimuloj parigitaj kun aliaj signifaj stimuloj, estas pli facile memoreblaj. Ŝi ankaŭ malkovris, ke pli longa elmeto kondukis al pli bona memoro. Tiujn eltrovaĵojn, kun ŝia par-asocia metodo, poste uzis Georg Elias Müller kaj Edward B. Titchener, sen agnosko al Calkins.
  • Gerty Cori (1896–1957) – Nobel-laŭreato biokemiisto, laboris multajn jarojn kiel helpanto de sia edzo, malgraŭ ke ŝi havis kvalifikojn egalajn al liaj por profesora posteno.
  • Rosalind Franklin (1920–58) – nuntempe rekonata kiel grava kontribuanto al la malkovro en 1953 de la strukturo de DNA. Je la tempo de la malkovro age de Francis Crick kaj James Watson, por kiu la du viroj ricevis Nobel-premion en 1962, ŝia laboro ne ricevis justan atribuon (kvankam Watson priskribis la kernan gravecon de ŝia kontribuo, en sia libro The Double Helix (la duobla helico)).
  • Marthe Gautier (naskiĝis en 1925) – nun agnoskita pro ŝia grava rolo en la malkovro de la kromosoma malnormaleco kiu kaŭzas la Down-sindromon, malkovro antaŭe atribuita tute al Jérôme Lejeune.
  • Marian Diamond (naskiĝis en 1926) – laborante ĉe la Universitato de Kalifornio, Berkeley, eksperimente malkovris la fenomenon de cerba plasteco, kiu kontraŭis antaŭajn dogmojn pri neŭrologio. Kiam ŝia influa 1964-referaĵo[20] estis publikigota, ŝi trovis ke la nomoj de ŝiaj du akcesoraj kunaŭtoroj, David Krech kaj Mark Rosenzweig, estis metitaj antaŭ ŝia nomo (kiu krome aperis en krampoj). Ŝi protestis ke ŝi faris la esencan laboron priskribitan en la referaĵo, kaj tiam oni metis ŝian nomon unue (sen krampoj). La okazaĵo priskribiĝis en 2016-a dokumenta filmo, My Love Affair with the Brain: The Life and Science of Dr. Marian Diamond (Mia amafero kun la cerbo: la vivo kaj scienco de D-ino Marian Diamond).[21]
  • Harriet Zuckerman (naskiĝis en 1937) – kiel rezulto de la Matilda-efekto, ŝia edzo Robert K. Merton atribuis al Zukerman kunaŭtorecon de la koncepto de la Matthew-efekto.[22]
  • Programistoj de ENIAC (dediĉiĝis en 1946) – pluraj virinoj signife kontribuis al la projekto, inkluzive de Adele Goldstine, Kay McNulty, Betty Jennings, Betty Snyder, Marlyn Wescoff, Fran Bilas kaj Ruth Lichterman, sed historioj de ENIAC tipe ne menciis tiujn kontribuojn, kaj foje enfokusigis atingojn pri la aparataro anstataŭ programado.[23]

Ekzemploj kiuj favoris virojn sur virinoj por Nobel-premioj:

  • En 1934, la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino aljuĝis al George Whipple, George Richards Minot, kaj William P. Murphy. Ili sentis ke sia kunlaborantino, Frieda Robscheit-Robbins, ellasiĝis pro ŝia sekso. Tamen Whipple dividis sian premion kun ŝi ĉar li sentis ke ŝi ankaŭ meritis Nobel-premion, ĉar ŝi kunaŭtoris preskaŭ ĉiujn publikigaĵoj de Whipple.
  • En 1944 la Nobel-premio pri kemio aljuĝis al Otto Hahn, la sola ricevanto. Lise Meitner laboris kun Hahn kaj kreis la bazon por nuklea fisio (ŝi elpensis la terminon "nuklea fisio"). La Nobel-Komitato ne aljuĝis al Meitner, parte pro ŝia sekso kaj parte pro ŝia persekuta juda identeco en nazia Germanujo. Ŝin influis la Leĝo por Restaŭri la Profesian ŜtatServon, kiu malpermesis al judoj registarajn postenojn, inkluzive de esplorado. Unue ŝia aŭstra civitaneco ŝirmis ŝin kontraŭ persekutado, sed ŝi fuĝis el Germanujo post kiam Hitler aneksis Aŭstrujon en 1938.[24]
  • En 1950, Cecil Powell ricevis Nobel-Premion pri Fiziko pro sia evoluado de la fotografia metodo por studi nukleajn procedojn kaj pro la rezulta malkovro de la piono (pi-mezono). Marietta Blau faris pioniran laboron en ĉi tiu fako. Erwin Schrödinger proponis ŝin por la premio kun Hertha Wambacher, sed ambaŭ ekskludiĝis.[25]
  • En 1956, du usonaj fizikistoj, Tsung-Dao Lee kaj Chen Ning Yang, antaŭvidis la malobservon de la leĝo pri pareco en malfortaj interagoj kaj proponis eblan eksperimenton por konfirmi ĝin. En 1957 Chien-Shiung Wu faris la necesan eksperimenton, kunlabore kun la National Institute of Standards and Technology (Usona Nacia Instituto de Normoj kaj Teknologio) kaj montris la parecan malobservon en la kazo de beta-malkomponado. La Nobel-premio pri fiziko aljuĝiĝis en 1957 al la viraj fizikistoj kaj Wu ellasiĝis. Ŝi ricevis la Wolf-premion en 1987 kiel agnosko por ŝia laboro.[26]
  • En 1958, Joshua Lederberg kune ricevis la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino kun George Beadle kaj Edward Tatum. Mikrobiologiistoj Joshua Lederberg kaj lia edzino Esther Lederberg, kune kun Beadle kaj Tatum, evoluigis kopiaĵan galvanizadon, metodo por transloki bakteriajn koloniojn de unu Petri-plado al alia, kiu estas nepra por aktuala komprenado antibiotikan reziston.[18] Tamen, Esther Lederberg ne ricevis atribuon pro ŝia kerna laboro en tiu esplora projekto; ŝia laboro estis ekstreme grava por la sukcesa realigo de la teorio.[27] Plue, ŝi ne ricevis agnoskon pro ŝia malkovro de la lambda fago aŭ pro ŝiaj studoj pri la F fekundeca faktoro kiu kreis la bazon por estontaj genetika kaj bakteria esploradoj.[18][28]
  • En la 1960-aj jaroj, Jocelyn Bell Burnell (naskiĝis en 1943) malkovris la unuan radian pulsaron. Por tiu malkovro, en 1974, oni aljuĝis la Nobel-premion pri fiziko al ŝia kontrolisto Antony Hewish kaj al Martin Ryle, citante Hewish kaj Ryle pro iliaj pionira laboro en radioastrofiziko. Jocelyn Burnell ellasiĝis. Kiel Ph.D.-studento je la tempo de la malkovro, ŝi sentis ke la plejmulto de la intelekta strebo estis de ŝia kontrolisto; sed ŝian malinkludon kritikis pluraj eminentaj astronomoj, inkluzive de Fred Hoyle.

Aliajredakti fonton

Ben Barres (1954–2017), neŭrobiologo ĉe Stanford University Medical School Universitato Stanford, fako pri medicino) kiu transformiĝis el virino al viro, parolis pri siaj sciencaj atingoj perceptata malsame, depende de kiu sekso li havis tiutempe.[29]Antaŭ lia transformiĝo al viro, liaj atingoj atribuiĝis al aliaj viroj aŭ malestimataj, sed post la transformiĝo al viro, liaj atingoj atribuiĝis al li kaj laŭdiĝis.

Vidu ankaŭredakti fonton

Referencojredakti fonton

🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojJean SimmonsCifereca valutoEsperantoDua MondmilitoHelpo:EnhavoVikipedioVikipedio:MalgarantioVikipedio:DiskutejoPortalo:KomunumoWakeleyUzanto:DominikVikipedio:AktualaĵojVikipedio:KontaktojTTTXXXLaure Patas d’IlliersSeksumadoRobert FicoIslamoSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:Forigendaj artikolojUsonoMilena VelbaDiskuto:IslamoSuboticaMarie-AntoinetteUsona departemento de justicoVikipedio:Alinomendaj artikolojMordloch ĉe ŠtětíPonardado en la preĝejo de Wakeley en 2024AlkanoBlanka cikonioFastostrikoLiběchov