Memoraj Tagoj de Holokaŭsto

Memoraj Tagoj de Holokaŭsto estas jaraj datoj difinitaj de diversaj landoj de la mondo por memorfesti la milionojn da viktimoj de Nazia Germanio, kaj precipe de la Holokaŭsto, kaj ankaŭ por honori postvivantojn de la holokaŭsto kaj iliajn savantojn kaj ankaŭ por batali malamon kaj antisemitismon. La dato de la memortago povas varii de lando al lando kaj ankaŭ la nomo de la memorfesto.

Listo de Memortagoj

LandodatoNomo de la datoRimarkoj
Unuiĝintaj Nacioj27 januaroInternacia Tago de Memorado pri HolokaŭstoDeterminita en 2005 de la Ĝenerala Asembleo
Germanio27 januaroMemortago por la viktimoj de la nazia reĝimoDeterminita en 1996 per la Deklaracio de prezidanto Roman Herzog
Azerbajĝano27 januaroLa tago de tragedio kaj heroeco de la juda popolo
Bosnio kaj Hercegovino27 januaroMemoriga Tago de Holokaŭsto
Belgio27 januaroMemoriga Tago de Holokaŭsto
Aŭstralio27 januaroMemoriga Tago de Holokaŭsto
Bulgarujo10 martoMemoriga Tago de Holokaŭsto, krimoj kontraŭ la homaro kaj savo de bulgara judaro
Hungario16 apriloMemoriga Tago de HolokaŭstoEkde 2001
Pollando19 apriloMemortago por la Viktimoj de la Holokaŭsto kaj la Ribelo de Varsovia getodatreveno de la ribelo de Varsovia geto.
Serbio22 apriloMemoriga Tago de Holokaŭsto
Aŭstrio5 majoMemortago por la viktimoj de nazia perforto kaj rasismoDeterminita antaŭ la liberiga tago de Mauthausen
Latvio4 julioMemortago por la viktimoj de la genocido kontraŭ la juda popoloDeterminita laŭ la tago de la forbruligo de la Riga Sinagogo en 1941.
Francujo16 julioFranca datreveno de la deportado de judoj el ParizoDeterminita en la tago de la deportado de la judoj el Parizo
Slovakio9 septembroMemoriga Tago de Holokaŭstaj Martiroj kaj MalamoLa 9-an de septembro 1941 Slovakio aprobis kontraŭjudajn leĝojn bazitajn sur la Nurenberga Leĝo
Rumanio9 oktobroNacia Tago pri Memorado pri HolokaŭstoEkde 2004. La dato estis elektita ĉar en ĉi tiu tago en 1941 komenciĝis la deportado de la judoj de Bukovino al Ĉednestrio.[1]
Litovio23 septembroLa tago de la genocido de litovaj judojDeterminita en la tago de likvido de la geto de Vilno (Vilna)

Notoj