Saltu al enhavo

Mikulovice (distrikto Jeseník)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mikulovice
17° 19′ 02″ O / 50.29667 °N, 17.31722 °O / 50.29667; 17.31722 (mapo)
Mikulovice
germane Niklasdorf, pole Mikułowice
municipo
Mikulovice - Bělá kaj ponto por piedirantoj
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Mikulovice
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoRegiono Olomouc
DistriktoDistrikto Jeseník
Administra municipoZlaté Hory
Historiaj regionojĈeĥa Silezio, Sudetio
MontaroRiĥleba montaro
RiveroBělá
SituoMikulovice
 - alteco320 m s. m.
 - koordinatoj50° 17′ 48″ N 17° 19′ 02″ O / 50.29667 °N, 17.31722 °O / 50.29667; 17.31722 (mapo)
Areo33,28 km² (3 328 ha)
Loĝantaro2 524 (2024)
Denseco75,84 loĝ./km²
Unua skribmencio1263
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo790 83 ĝis 790 84
NUTS 3CZ071
NUTS 4CZ0711
NUTS 5CZ0711 540382
Katastraj teritorioj3
Partoj de municipo3
Bazaj setlejunuoj5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mikulovice (Jeseník District)
Retpaĝo: www.mikulovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Mikulovice estas vilaĝo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Jeseník. Vivas ĉi tie 2 524 loĝantoj (2024). Mikulovice situas apud rando de ŝirma pejzaĝa regiono Jeseníky, ĉe rivero Bělá. Mikulovice situas laŭlonge laŭ grava landvojo el Jeseník nordorienten al mikulovica lima transirejo en Pollandon: La ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo estas konvena ne nur por aktiva ripozo, sed en la proksima ĉirkaŭaĵo eblas trovi ankaŭ vicon de interesaj turismaj celoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hradec-Nová Ves, Zlaté Hory - Zuckmantel, Písečná, Velké Kunětice, Česká Ves, Jeseník kaj Głuchołazy.

Historioredakti fonton

Mikulovice estas historie dokumentita jam ekde mezepoko. La unua skribmencio estas el la jaro 1263. Sed loĝigo de la valo de rivero Bělá estas pli malnova ol pruvas la unuaj historiaj dokumentaj registraĵoj. Ni povas konjekti, ke miniimume ekde la 10-a jarcento estis la spaco de la hodiaŭa Mikulovice objekto de interesoj de prospektoroj de valoraj ŝtonoj. Oro estis akirata el aluvioj de riveroj Bělá kaj Olešnice. Restaĵojn de tiu ĉi agado ni trovas ĝis hodiaŭ. Al la minado de oro oni revenadis ankaŭ en pli postaj tempoj. Mikulovice estis en 1907 avancitaj je kampourbo. Parto estas vilaĝeto Buchberk, alinomita je Bukovec, en 1960 estis aligitaj antaŭe memstaraj vilaĝoj Kolnovice kaj Široký Brod kun apartenantaj vilaĝetoj.

Loĝantaroredakti fonton

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 014
18804 327
18904 897
19004 939
19104 947
19214 688
JaroLoĝantoj
19304 966
19502 436
19612 822
19702 797
19802 813
19912 704
JaroLoĝantoj
20012 782
20142 680
20162 625
20172 619
20182 560
20192 525
JaroLoĝantoj
20202 501
20212 378
20222 483
20232 498
20242 524

Partoj de municiporedakti fonton

  • Mikulovice (katastra teritorio (k. t.) Mikulovice u Jeseníka)
  • Kolnovice (k. t. Kolnovice)
  • Široký Brod (k. t. Široký Brod)
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojJean SimmonsCifereca valutoEsperantoDua MondmilitoHelpo:EnhavoVikipedioVikipedio:MalgarantioVikipedio:DiskutejoPortalo:KomunumoWakeleyUzanto:DominikVikipedio:AktualaĵojVikipedio:KontaktojTTTXXXLaure Patas d’IlliersSeksumadoRobert FicoIslamoSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:Forigendaj artikolojUsonoMilena VelbaDiskuto:IslamoSuboticaMarie-AntoinetteUsona departemento de justicoVikipedio:Alinomendaj artikolojMordloch ĉe ŠtětíPonardado en la preĝejo de Wakeley en 2024AlkanoBlanka cikonioFastostrikoLiběchov