Mimamsa

Mīmāṃsā (Sanskrito: मीमांसा[1]) estas Sanskrita vorto kiu signifas "reflekto" aŭ "kritika esplorado" kaj tiel referencas al tradicio kontempladi tion kio estas reflektata en la signifo de kelkaj Vedaj tekstoj.[2][3] Tiu tradicio estas konata ankaŭ kiel Pūrva-Mīmāṃsā pro sia fokuso al pli fruaj (pūrva) Vedaj tekstoj kiuj temas pri ritara agado, kaj simile kiel Karma-Mīmāṃsā pro sia fokuso al ritara agado (karma).[4] Ĝi estas unu el ses Vedaj "jesaj" (āstika) skoloj de Hinduismo. Tiu partikulara skolo estas konata pro sia filozofiaj teorioj pri la naturo de darmo, bazite sur hermeneŭtiko de Vedoj, specialle la Brahmana kaj la Saṃhita.[5] La skolo Mīmāṃsā estis fundamenta kaj influa por la vedantaj skoloj, kiuj estas konataj ankaŭ kiel Uttara-Mīmāṃsā pro sia fokuso al "pli malfruaj" (uttara) partoj de la Vedoj, nome la Upaniŝadoj. Kvankam kaj "pli fruaj" kaj "pli malfruaj" Mīmāṃsā esploras la celon de la homa agado, ili faras tion ekde diferencaj sintenoj al la neceso de rita praktiko.[6]

Serio de artikoloj pri
Hinda filozofio

ÓM
Ortodoksaj skoloj
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj

Antikvo
Kapila Patanĝali Gótama
Kanada Ĝaimini VjásaMarkandéja Pánini
Mezepoko
Adi Ŝankara Ramanuĝa Madhva
Nimbarka Vallabha Madhusūdana
Namadéva Tukaram TulsidasKabir Vasugupta Ĉaitanja
Novepoko
Sri Ramakriŝna
Mohandas Karamchand Gandhi
S. Radhakriŝnan
Svami Vivékananda
Ramana Maharŝi
Sri Aŭrobindo
Svami Sivananda
Ánanda Ĉómarasvami

Mīmāṃsā havas kelkajn sub-skolojn, el kiuj ĉiu difiniĝas per sia epistemologio. La Prābhākara sub-skolo, kiu prenas sian nomon el la filozofo Prabhākara de la 7-a jarcento, priskribis la kvin epistemologiajn fidindajn rimedojn por akiri sciaron: nome pratjakŝa aŭ percepto; anumānainferenco; upamāṇa, per komparo kaj analogio; arthāpatti, nome uzo de postulo kaj derivado el cirkonstancoj; kaj śabda, nome vorto aŭ atesto de pasintaj aŭ nuntempaj fidindaj fakuloj.[7][8] La Bhāṭṭa sub-skolo, el la filozofo Kumārila Bhaṭṭa, aldonis sesan rimedon al tiu kanono; anupalabdhi signife ne-percepto, aŭ pruvo per foresto de kono (ekz., la manko de pulvo sur mano de suspektito)[7][9]

La skolo Mīmāṃsā konsistas el kaj ateismaj kaj teismaj doktrinoj, sed la skolo mem montris malmultan intereson en sistema ekzamenado de la ekzistado de Dioj. Anstataŭe, ĝi tenis, ke la animo estas eterna, ĉiea, nepre aktiva spirita esenco, kaj fokusis al epistemologio kaj metafiziko de dharma.[4][10][11] Por la skolo Mīmāṃsā, la koncepto dharma signifas ritaron kaj socian devaron, ne deva-oj, aŭ dioj, ĉar dioj ekzistis nur nome.[4] La Mīmāṃsa-anoj tenas ankaŭ, ke la Vedoj estas "eternaj, senaŭtoraj, [kaj] seneraraj", ke Vedoj vidhi, aŭ injunkcioj kaj mantroj en ritoj estas preskribaj kārya aŭ agoj, kaj ke ritoj estas de unurangaj gravo kaj merito. Ili konsideris la Upanisadojn kaj aliajn tekstojn rilatajn al mem-konaro kaj spiriteco kiel duaranga, filozofia rigardo pri kiu Vedānta malkonsentas.[4][5]

Mīmāṃsā okazigis la studadon de filologio kaj de la filozofio de lingvo.[12] Kvankam ĝia profunda analizo de lingvo kaj lingvistiko influis super aliaj skoloj de Hinduismo,[13] ĝiaj rigardoj ne estis kunhavitaj de aliaj. Mīmāṃsa-anoj konsideris, ke la celo kaj povo de lingvo estas klare preskribi la propran, ĝustan kaj pravan. Kontraste, Vedānta-anoj etendis la rigardon kaj valoron de lingvo kiel ilo por ankaŭ priskribi, disvolvigi kaj derivigi.[4] Mīmāṃsa-anoj konsideris ordigitan, laŭleĝe kondukitan, proceduran vivon kiel centra celo kaj plej nobla neceso de darmo kaj socio, kaj la dieca (teisma) subtenon kondukas al tiu celo.

La Mīmāṃsā skolo estas formo de filozofia realismo.[14] Ŝlosila teksto de la Mīmāṃsā skolo estas la "Mīmāṃsā Sūtra" de Jaimini.[4][15]

Notoj