Miopeco

malsano pri vidado de foraj objektoj

Miopeco, aŭ evitende miopio, (latine myopia) estas refrakta perturbo de okulo. Ĉe miopeco la okulo estas plej ofte iom pli longa ol normale, aŭ la lenso aŭ la korneo estas tre konveksa. Tial en stato de neakomodo, la lumradioj konverĝas antaŭ la retino, estigante konfuzan bildon. Gi estas malofte denaska, sed la heredeco povas influi ĝin. Ĝi aperas ordinare en frua aĝo, kiam dum la kreskado oni tro- aŭ misuzas la okulojn por vidi proksime, kaj dependas de la ĝenerala sanstato kaj fortikeco de la individuo. La miopulo havas nenormale mallongvidan kapablon, kaj ne povas klare distingi malproksimajn objektojn; la proksimajn li klare distingas. Simpla miopeco ne estas grava; sed evoluanta, kreskanta miopeco ofte estigas diversajn retinajn, koroidajn kaj vitreajn komplikaĵojn, kiuj povas grave endanĝerigi la vidkapablon. Ankaŭ diabeto, keratokono, katarakto, kaj akomoda spasmo povas okazi ĝin. 10% de la homoj estas miopaj.

Miopa okulo kaj korekto per konkava lenso

Ĝenerale oni rekomendas uzadon de okulvitrojkontaktlensojn por korekti ĝin. Por korektado oni uzas konkavajn lensojn.

Priskribo

En miopio la subtila bildo ekiĝas antaŭ de la retino. La lumo rompiĝas tro, eĉ se la radiaj muskoloj estas malstreĉaj. Se la aĵo proksimiĝas al la okulo, la subtila bildo proksimiĝas al la retino, kaj la okulo vidas pli subtilan bildon.[1]

Ĝi estas la geometria optika kontraŭo de la hipermetropio. Ambaŭ refrakciaj perturboj estas nomitaj aksaj bildigaj difektoj. Ili apartenas al la malgrandaj lumrompaj difektoj.

La miopeco mem ne estas malsano. Laŭ la scienco ĝi havas genetikajn kaŭzojn, kaj la cirkaŭaĵo povas fortigi ĝin, ekzemple se iu igas la infanojn multon legi. Nur la maligna miopio estas konsiderita kiel malsano.[1]

Klasifikado

En la ICD-10 la kodo de la maligna miopio estas H44.2, la simpla miopio estas kodigita kiel H52.1, kaj la psĕŭomiopo estas enkodigita kiel H52.5 (akomoda spasmo).[2]

En la sondoj kaj la oftamologia praktiko estas la miopio klasifikita en pluraj manieroj.[3][4][5]

Fiziologiaj-optikaj kriterioj

Laŭ Ivan Borish kaj Stewart Duke-Elder:[4][5]

  • Aksiala miopio: la okulglobo estas tro longa.[1][6] Laŭ la heŭristiko ĉiu milimetro, per kiu la okulglobo estas pli longa, aldonas tri dioptriojn al la refrakcio de la okulo.[7]
  • Rompa miopio: la kaŭzo estas, ke la refrakciaj medioj havas tro grandan rompiĝforton.[1][6] Borish plu grupigis tiun kategorion:
    • Kurbeca miopio: la refrakciaj medioj estas tro kurbaj. Keratokono aŭ lentikono povas kaŭzi ĝin. En la sindromo de Cohen grandigas la dioptrio kaj de la lenso kaj de la korneo.
    • Lenta miopio: la materioj de la refrakciaj medioj havas tro grandan refraktan indicon. Plej ofte la lento estas koncernita.[1][6]

Severeco

Oni mezuras la severecon de la miopio en dioptrioj. Ĝi estas la dioptrio de la korektanta lenso. Kun korektado la subtila bildo projekcias en la retino, kaj la okulo povas klare vidi ĉiun. Tiu mezurnombro ĉiam estas negativa.[3]

Laŭ severeco la miopio povas esti:

  • milda, maksimume −3,00 dpt[6]
  • meza, inter −3,00 kaj −6,00 dpt[6]
  • severa, −6,00 dpt aŭ plu.[6]

La 18% de la miopuloj estas severe miopa.[8] Aliuloj povas uzi aliajn limojn.

Tempo de la ekigo

La miopeco estas ankaŭ laŭ la tempo de la ekigo klasifikebla:[3][9]

  • la denaska miopeco ekigis ĝis la nasko, kaj ne sanigis en la infaneco,
  • la infaneca kaj la adoleska miopeco ekigas ĝis la 25a vivojaro,
  • la miopeco estigita en la frua adolto ekigas inter la vivojaroj 20 kaj 40,
  • la miopeco estigita en la malfrua adolto ekigas post la vivojaro 40.

Ofteco

Ni konas multan studojn pri ofteco de la miopio, sed ili ne uzis la saman metodon, do iliaj konsekvoj ne estas kompareblaj. Ankaŭ la elektado de la subjektaro influis la rezultojn. Ĝi estas pli ofta inter studentoj ol inter soldatoj; pli ofta inter lernejaj infanoj, ol inter infanoj pli junaj. Ne estas ̂ĝnerala konformeco, kiel granda povas esti la miopio, kiun la akomodo de la okulo kompensi povas. Ili uzas diversajn faktorojn inter -0,25 kaj -1 dioptrio. Oni ofte mezuris ĝin sen la duma paralizigo de la radia muskolo, kiu gvidis al malakurataj valoroj, kaj estimis la nombron de la miopiulojn tre grandan.[10][11][12][13]

Nur malmultaj scienculoj konigis la distribuon de la optikajn parametrojn. [14][15][16][17][18] Kutime ili uzis la normalan distribuon, malgraŭ la malsimetrio kaj la kurtoso de la distribuo.[19][20]

La studo de la WHO (RESC: Refractive Error Study in Children) mezuris la refrakciajn perturbojn per standardaj proceduroj. La subjektoj estis 5-15 jaraj. La celo estis la komparado de la parametroj de la diversaj popoloj.[21] La artikoloj ne uzis la rezultojn de la tradicie progresitaj landoj.[22] En la progresentaj landoj, kiel Nepalo estis la optikaj parametroj konstantaj, dum en la rapide progresentaj landoj, kiel Ĉinio kaj Barato la statistika meznombro moviĝis al la miopio, kaj la varianco kreskas tre rapide.[23][24][25][26][27][28][29][30]

Ĉiutaga variado

Kiel la aliaj partoj de la korpo la okulo ankaŭ akomodigas al la homeostaso de la korpo. Laŭ ia gremana studo el 1988 la refrakcia valoro povas sanĝiĝgi 0,25 dioptrion, kaj la aŭtoroj ne sciis, kial.[31] En 1993 oni esploris kokidojn, kaj detektis, ke iliaj okuloj tage vastiĝis, nokte malvastiĝis.[32] La fenomeno estis esplorebla ankaŭ en kunikloj kaj simioj.[33][34]

Ankaŭ la longeco de la okulo de la homo varias. En la granda plimulto de la subjektoj estis la miopio plej forte tagmeze.[35][36] La variado estis inter 0,015-0,04 mm kaj 0,020–0,092 mm,[35][36] kiu en dioprtrio estas 0,05-0,32, kiu kongruas kun la malnova germana studo.[31] La valoroj de la korneo kaj lenso varias tre malgrande, kaj malsignifikante.[37][38][39]

Vida ŝanĝo

Lancaster kaj Williams rekonis en 1914, ke post laboro, kiu postulas vidi proksime, la malproiksima punkto de la subjektoj ŝanĝiĝis maksimume per −1,3 dioptrioj, kiu tenis sin kvaronhoron post la laboro.[40] Laŭ sondo en 1980 tiu ŝanĝado estas inter −0,12 kaj −0,93 dpt.[41] La ŝanĝiĝado de la vidado de la miopiuloj eltenas pli longe, ol de la ŝanĝado de aliaj personoj.[41]

Iuj sciencistoj suspektis, ke tiu fenomeno povas kauzi miopion.[42] Tiun dementis la CLEERE. La CLEERE estis longtempa sondo (1995-2003), kiuj esploris la vidadon de infanoj aĝaj inter 6 kaj 15. La portempa miopio ekis nur post la miopio; do ĝi ne povas esti kaŭzo de la miopio. Se la miopio estis korektita, la portempa miopio eltenis pli longe kun la severado de la miopio. La malbonigado de la vidado estis pli rapida, ol la malbonigado de la ne korektita miopio. Tio povas esti kaŭzo aŭ sekvo de la korektado.[43][44]

Genetiko

Multa sondoj aperis pri la meĥanismoj de la refrakciaj difektoj kaj pri la okulmalsanoj, sed ni ne scias multan pri ilia genetiko. La sondoj okupis kun iuj familioj kaj malgrandaj isolitaj komunumoj, kaj iliaj rezultoj kontraŭdiras. Aliaj komunumoj klarigas nur la ekstreman miopion.[45]

Tiuj genoj estas suspektitaj per la okazado de la miopio:

Genolokotempo de la ekigoRespondaOMIM referenco
MYOPIA1; MYP1Xq281,5–5 jaro−6,76 ... −11,25 dpt310460
MYOPIA2; MYP218p7 jaro (∅)−6 ... −21 dpt160700
MYOPIA3; MYP312q6 jaro (∅)−6 ... −15 dpt603221
MYOPIA4; MYP47q−13 dpt (∅)608367
MYOPIA5; MYP517q9 jaro (∅)−5 ... −50 dpt608474
MYOPIA6; MYP622q12maksimume −1 dpt608908
MYOPIA7; MYP711p13−12 ... +7 dpt609256
MYOPIA8; MYP83q26−12 ... +7 dpt609257
MYOPIA9; MYP94q12−12 ... +7 dpt609258
MYOPIA10; MYP108p23−12 ... +7 dpt609259
MYOPIA11; MYP114q22-q27antaŭ lernejaj jaroj−5 ... −20 dpt609994
MYOPIA12; MYP122q37.1antaŭ 12 jaro−7 ... −27 dpt609995
MYOPIA13; MYP13Xq23-q25antaŭ lernejaj jaroj−6 ... −20 dpt300613
MYOPIA14; MYP141p36−3,46 dpt (∅)610320
TGIF-β19q13.1kreska faktoro602630
PAX611p13evolvado de la okulo607108

Riskoj

Ankaŭ la milda miopio plimultegas la riskon de la deiĝadon de la retino, kiu povas kaŭzi blindecon. Se la miopio estas pli severa ol −3,00, havas la okulo 10-oblan riskon.[46] Ankaŭ la risko de la glaŭkomo kreskas rapide kun la severeco de la miopio.[47] Se la miopio estas severa, estas la flirtantaj muŝoj pli oftaj.

La lasera operacio malkreskas la dioptrion de la korneo, sed ne mallongas la okulglobon. Do la riskoj kaŭzitaj de la longa okulglobo restas.

Miopeco kaj presbiopeco

La presbiopieco ne korektas la miopecon, sed kompletigas ĝin.[48] La okulglobo ne mallongigas, sed la lenso malmoligas.[49] La radiaj muskoloj povas malpli formigi la lenson, do la okulo ne povas vidi bone proksime. Ĝi pretendas du okulvitrojn: unu por vidi proksime, kaj unu por vidi malproksime. Oni povas ankaŭ kunmeti tiujn lensojn, kaj fari bifokalan okulvitron.

La miopeco proksimigas la la prokisman kaj la malproksiman punkton. El tiu kaŭzo la miopuloj, kiuj estas ankaŭ presbiopaj, vidas pli bone proksime, ol sen miopeco. Se la severeco de la miopeco kaj la presbiopeco estas egala, la okulo vidas bone proksime. Pli ofte la miopulo kun −3,00 dpt miopeco vidas bone en la 35 - 45 cm distanco.

Rekonado

Se la miopio ekigis malrapide, la miopiulo mem ne rekonas, ke li ne vidas bone. Nur la oftomatalogiaj provoj povas detekti la difrakcian difekton. Oni rekonas la miopion kaj mezuras ĝian severecon per la objektiva mezurado de la difrakcio kaj per la prova serio.

Oni uzas multan metodon por la objektiva mezurado. Pleje oni projekcias lumradion en la okulon, kaj sekvas ĝian vojon.

  • Skiaskopio: ĝi mezuras la malproksiman punkton. Nur kun larĝigita pupilo donas korektan rezulton.
  • Automata refraktometrio: oni estigas la lumradion per fotodiodoj. Ĝi donas informon pri la akomodigo kaj la fiksado.
  • Keratometrio: ĝi mezuras la refrakcion de la korneo en ĝia mezo. Ĝi taugas ankaŭ por la mezurado de la astigmio.
  • Korneatopografion: topografia methodo
  • Ultrasono: ĝi mezuras la anatomiajn raciojn.

La subjekto devas legi aŭ rekoni la literojn aŭ la simbolojn de la prova serio. Lia vidado estas korektita per pli kaj pli dikaj lensoj, ĝis kiam li unue povas legi aŭ rekoni ĉiun super la ruĝa linio. Tiam li surhavas la plej bonan korektandan lenson. En la provo la radiaj muskoloj kontraktas, kiu kondukas al la superestimado de la severeco de la miopio. Oni evitas tiun per la tempa paralizigo de la radiaj muskoloj. La verda-ruĝa testo signifikas la restan difrakcian difekton.

Oni mezuras antaŭ okuloperacioj per Hartmann-Shack aberometro la anatomiajn raciojn. Tiu instrumento informas ankaŭ pri la miopio.

Korektado kaj kuracado

Iuj specioj de la miopio estas sanigeblaj. Se ĝi estas kaŭzita per katarakto, ĝi povas esti sanigita per operacio. Se la nivelo de glukozo estas tro alta, la kontrolado de la glukozo povas solvi la miopion. La akomoda spasmo povas esti kuracita per malgrandaj dosoj de sanigiloj, kiuj pralizas la radiajn muskolojn.

Oni ne povas kuraci la plej pli oftajn formojn de la miopio, nur korekti povas ilin. Por la koraktado taŭgas konkavaj lensoj.[1][50] La laseraj operacioj platigas la korneon, kaj per tiu malpliigas ĝian refrakcion.[51]

Iuj eksperimentas per okulgimnastiko, kiu devus preterlasi ĉiun refrakcian difekton, sed mankas la kontrolitaj sukcesoj. Do la scienco de la kuracado rifuzas la metodon.[52]

Referencoj

Eksteraj ligiloj