Puneo

La urbo Puneo troviĝas en la gubernio Maharaŝtro. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto Puneo kaj estas la 8-a plej granda urbo en Barato.

Puneo
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo411001–411062
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro5 945 000  (2016) [+]
Loĝdenso8 373 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 73° 51′ O (mapo)18.51957473.85528718° 31′ N, 73° 51′ O (mapo) [+]
Alto561 m [+]
Areo710 km² (71 000 ha) [+]
HorzonoUTC+05:30 [+]
Puneo (Maharaŝtro)
Puneo (Maharaŝtro)
DEC
Puneo
Puneo
Situo de Puneo
Puneo (Barato)
Puneo (Barato)
DEC
Puneo
Puneo
Situo de Puneo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pune [+]
vdr
פוטומונטז' של פונה

Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 5 945 000 loĝantoj sur areo de 710 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 373 loĝantoj/km². Ĝi estas la dua plej granda urbo en la gubernio Maharaŝtro.

Templo en Puneo
Universitato en Puneo

Oni nomas Puneon la edukada ĉefurbo de Maharaŝtro. Puneo havas multajn famajn kolegiojn. Ĝi estas nun hejmo de multaj softvaraj kaj informteknologiaj firmaoj.

Nomo

La nomo Puneo devenas de "Punja Nagari" (laŭvorte, Urbo de virto). Antaŭe, dum la kolonia epoko, ĝia nomo estis "Poona" [puna], sed nun ĝia nomo estas "Pune" [pune].

Bazaj informoj

Geografio

Puneo troviĝas sur altebenaĵo ĉe kunfluejo de du riveroj. Ĝi estas ĉirkaŭ 150 km oriente de Mumbajo ĉe alteco de 560 metroj.

Historio

La unua mencio okazis el la 8-a jarcento. En 1630 sultano detruis la urbon. La britoj okupis la urbon en 1817 kaj ili instalis gravan soldatan areon. En 1896 pro pesto multe mortis. En 1961 pro digorompiĝo inundo okazis.

Klimato

Puneo havas tropikan klimaton kun sezonoj somero (marto-majo), musono (de junio ĝis oktobro) kaj vintro. La averaĝaj temperaturoj varias inter 20-28 °C, somere 38 °C. Jare pluvas po 722 mm. En januaro kaj februaro ne estas pluvo kaj neniam frostas.

Trafiko

Puneo havas internacian flughavenon kaj bonajn kontaktojn trajne kaj voje. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

La Metroo de Puneo malfermiĝis la 6-an de marto 2022.

Servoj

La Orienta Esplor-Instituto Bhandarkar estas bone konata pro sia kolekto de malnovaj manuskriptoj en Sanskrito kaj Prakrito.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Gefiloj